ورود به محتوا

Mi estas Ŝarli

از stilly, 8 ژانویهٔ 2015

پست‌ها: 163

زبان: Esperanto

psychoslave (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 2:05:17

nornen:
Fuzzy:...
+1. Mi tute konsentas.

Tio ne pravigas aŭ malpligravigas la mortigojn, sed kiu ĵetas merderojn ĉien, ne surprizu kiam merdero revenos.
Ĉu vi signifis "fekaĵon" ?

Nu, la interpretado de publikaĵoj estas persona, eĉ intima, afero : interpretebla kiel fekaĵo, blasfemo, aŭ humoro.

Proceso okazis kontraŭ la ĵurnalon pri siaj kolerigaj desegnaĵoj, kaj juĝis nekriman. Francleĝo povas kondamni pri kalumnii, insultaĵo (personaj atakoj), sed ne kondamni pri blasfemi.

nornen (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 2:21:59

psychoslave:
nornen:
Fuzzy:...
+1. Mi tute konsentas.

Tio ne pravigas aŭ malpligravigas la mortigojn, sed kiu ĵetas merderojn ĉien, ne surprizu kiam merdero revenos.
Ĉu vi signifis "fekaĵon" ?
Mi intencis uzi francaĵon Esperante. Vi diras "merde", ĉu?

vejktoro (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 7:29:21

hmmm,

Certe neniu krom la radikalisma partio apogas la teruran okazion, kaj ĉiuj konsentas ke la ĵurnalistoj ne meritis la penalon sed...

Ĉi tie kaj aliloke mi legas aŭ aŭdas la sentimenton ke la viktimoj partoprenis iomete je ilia fato; ke oni devus uzi pli bonan juĝon kaj evitus tian malbonan guston. Oni ja sciis la incitecon de sia verko.

Dum pripensado de tiuj vortojn mi rememoras debaton ke mi antaŭ aŭdis pri seksperforto. Tiam, kiam oni kulpigis la junan inon laŭ ŝiaj vestoj. Iel, ŝi partopremis je ŝia viktimiĝo. Absurda.

Kontempli ambaŭ situaciojn nek la kartunoj nek la vestoj korpe difektis iun. Ni ne povas igi perditaj je la kulpigado de viktimoj. Ne ne ne. Ekzistas multaj kulturoj, multaj kredoj, multaj agoj, vestoj, vortoj, ktp ke estas akceptata ĉiu taga ie sed estas ne pardona alie. Por kunvivi, ni civitanoj de la mondo devas toleri malsamojn.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 7:49:12

ustra:divide et impera

Tio nomiĝas strategio de tensio. Oni jam konas tiujn ĉi ludojn el la Operacio Gladio.
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.
Hmm, ĥodiaŭ mi aŭdis pri tio, ke unu el la atakintoj perdis en la aŭto sian identigilon. Kaj per tio la polico malkovris kiuj estis la krimuloj.
Ĉiuj ja scias ke siajn identigilojn en la lokoj de siaj krimoj perdas nur teroristoj dungitaj de usonanoj. Do eble vi pravas, kara ustra.

vejktoro (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 8:11:43

Laŭ mia kulturo estas tre malrespekta porti ĉapelon en loko de respekto (kiel entombigejo) sed ebla mia najbaro kredas ke estas tre malrespekta ĉeesti sen sia turbano. Mi rajtas laŭ mia kulturo riproĉi mian ĉapeliĝatan fraton kiu sekvas la saman folecon, sed mi ne povas pugnobati mian amikon sub la turbano, kaj li, li devas rigardi mian blasfeman krispan hararon kaj li nenion povas diri.

En la libera mondo ni ĉiu devas toleri ofensivajn ideojn de aliojn..eĉ ŝokantajn kartunojn. Se via kulturo ne permesas iom, ne ĝin faru! Sed lasu aliulojn.

Oni parolas pri la cenzuro de Muhammad-aj similaĵoj kaj diras ke ebla oni devus respekti tiun peton.
Ebla, sed..

La Korano ne efektive malpermesi bildojn de la Profeto. Estas en iuj Haditoj (tradiciitajn mesaĝojn) ke oni trovas tiun komandon. Mi ne apogas la cenzuron, sed se oni devas cenzuri iom ĉu oni ne cenzuras la parton de la Haditoj ke rajtigas la fidelulojn mortigi la ofendantajn pentristojn? Vere, pri korpa minaco kiu estas pli grava?

Fuzzy (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 8:14:22

vejktoro:Kontempli ambaŭ situaciojn nek la kartunoj nek la vestoj korpe difektis iun. Ni ne povas igi perditaj je la kulpigado de viktimoj. Ne ne ne. Ekzistas multaj kulturoj, multaj kredoj, multaj agoj, vestoj, vortoj, ktp ke estas akceptata ĉiu taga ie sed estas ne pardona alie. Por kunvivi, ni civitanoj de la mondo devas toleri malsamojn.
Kial vi ne deziras toleri tion, ke viaj samlandanaj islamanoj tre serioze traktas sian religion kaj malkiel vi, eksaj eŭropaj kristanoj, ili emas ĝin defendi?
Ĉu la karikaturistoj difektiĝus korpe, se NE publikigus siajn fikarikaturojn? Kial ili entute faris tion, ĉu pro malsato, por perlabori iomete da mono?
Laŭ mi, ni civitanoj de la mondo devas ne toleri fimokadon kaj humiligon unuj de aliaj, sed respekti homojn kaj eviti stultan insultadon.

vejktoro (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 8:23:06

Fuzzy:
vejktoro:Kontempli ambaŭ situaciojn nek la kartunoj nek la vestoj korpe difektis iun. Ni ne povas igi perditaj je la kulpigado de viktimoj. Ne ne ne. Ekzistas multaj kulturoj, multaj kredoj, multaj agoj, vestoj, vortoj, ktp ke estas akceptata ĉiu taga ie sed estas ne pardona alie. Por kunvivi, ni civitanoj de la mondo devas toleri malsamojn.
Kial vi ne deziras toleri tion, ke viaj samlandanaj islamanoj tre serioze traktas sian religion kaj malkiel vi, eksaj eŭropaj kristanoj, ili emas ĝin defendi?
Ĉu la karikaturistoj difektiĝus korpe, se NE publikigus siajn fikarikaturojn? Kial ili entute faris tion, ĉu pro malsato, por perlabori iomete da mono?
Laŭ mi, ni civitanoj de la mondo devas ne toleri fimokadon kaj humiligon unuj de aliaj, sed respekti homojn kaj eviti stultan insultadon.
Mi timas tian netolerecon.

vejktoro (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 8:35:40

Oni povas desegni aŭ skribi ajojn ke mi ne ŝatas, ke ofendas min. Sed mi volas mian liberecon ankaŭ, do mi toleras, mi ne havas elekton. Mi do proponas komerci egale.. tolereco por tolereco; libreco por libereco.

David Hume por nia tempo.

Ĉio ofendas iun, ie. Estas tro malfacila reguligi ĉiun ideon de ĉiu homo.. kaj tro kara!
Por esti universala, por esti tuteca ni devas lasi iom.

Alsete (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 8:53:57

Septembro 11, 2011 : Novjorko, Vaŝingtono

Aŭtoro = Al Qaeda

Celo: simboloj de usona povo kaj usona ekonomia riĉeco = usona Pentagono, ĝemela turo de Manhattan

metodo: pligravigis sturmo humiligi nacio

Konsekvencoj: ĝenerala indigno en la mondo

Januaro 7, 2015 : Parizo

Aŭtoro: Al Qaeda

Celo: la simboloj de la Franca Respubliko = libereco de penso, disigo de la religioj kaj stato

metodo: pligravigis sturmo humiligi nacio

Konsekvencoj: ĝenerala indigno en la mondo, sed indigno de iuj en lernu!, kontraŭ la produktadoj de Charlie Hebdo !?!?!

Por iuj ĉi tie, estas miopeco problemo, ĉu ne?

vejktoro (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2015،‏ 8:59:32

Mi konsentas, Alsete.
Kion dirus Zamenhof-o?

بازگشت به بالا