Mensagens: 163
Idioma: Esperanto
psychoslave (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 02:05:17
nornen:Ĉu vi signifis "fekaĵon" ?Fuzzy:...+1. Mi tute konsentas.
Tio ne pravigas aŭ malpligravigas la mortigojn, sed kiu ĵetas merderojn ĉien, ne surprizu kiam merdero revenos.
Nu, la interpretado de publikaĵoj estas persona, eĉ intima, afero : interpretebla kiel fekaĵo, blasfemo, aŭ humoro.
Proceso okazis kontraŭ la ĵurnalon pri siaj kolerigaj desegnaĵoj, kaj juĝis nekriman. Francleĝo povas kondamni pri kalumnii, insultaĵo (personaj atakoj), sed ne kondamni pri blasfemi.
nornen (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 02:21:59
psychoslave:Mi intencis uzi francaĵon Esperante. Vi diras "merde", ĉu?nornen:Ĉu vi signifis "fekaĵon" ?Fuzzy:...+1. Mi tute konsentas.
Tio ne pravigas aŭ malpligravigas la mortigojn, sed kiu ĵetas merderojn ĉien, ne surprizu kiam merdero revenos.
vejktoro (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 07:29:21
Certe neniu krom la radikalisma partio apogas la teruran okazion, kaj ĉiuj konsentas ke la ĵurnalistoj ne meritis la penalon sed...
Ĉi tie kaj aliloke mi legas aŭ aŭdas la sentimenton ke la viktimoj partoprenis iomete je ilia fato; ke oni devus uzi pli bonan juĝon kaj evitus tian malbonan guston. Oni ja sciis la incitecon de sia verko.
Dum pripensado de tiuj vortojn mi rememoras debaton ke mi antaŭ aŭdis pri seksperforto. Tiam, kiam oni kulpigis la junan inon laŭ ŝiaj vestoj. Iel, ŝi partopremis je ŝia viktimiĝo. Absurda.
Kontempli ambaŭ situaciojn nek la kartunoj nek la vestoj korpe difektis iun. Ni ne povas igi perditaj je la kulpigado de viktimoj. Ne ne ne. Ekzistas multaj kulturoj, multaj kredoj, multaj agoj, vestoj, vortoj, ktp ke estas akceptata ĉiu taga ie sed estas ne pardona alie. Por kunvivi, ni civitanoj de la mondo devas toleri malsamojn.
Fuzzy (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 07:49:12
ustra:divide et imperaHmm, ĥodiaŭ mi aŭdis pri tio, ke unu el la atakintoj perdis en la aŭto sian identigilon. Kaj per tio la polico malkovris kiuj estis la krimuloj.
Tio nomiĝas strategio de tensio. Oni jam konas tiujn ĉi ludojn el la Operacio Gladio.
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.
Ĉiuj ja scias ke siajn identigilojn en la lokoj de siaj krimoj perdas nur teroristoj dungitaj de usonanoj. Do eble vi pravas, kara ustra.
vejktoro (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 08:11:43
En la libera mondo ni ĉiu devas toleri ofensivajn ideojn de aliojn..eĉ ŝokantajn kartunojn. Se via kulturo ne permesas iom, ne ĝin faru! Sed lasu aliulojn.
Oni parolas pri la cenzuro de Muhammad-aj similaĵoj kaj diras ke ebla oni devus respekti tiun peton.
Ebla, sed..
La Korano ne efektive malpermesi bildojn de la Profeto. Estas en iuj Haditoj (tradiciitajn mesaĝojn) ke oni trovas tiun komandon. Mi ne apogas la cenzuron, sed se oni devas cenzuri iom ĉu oni ne cenzuras la parton de la Haditoj ke rajtigas la fidelulojn mortigi la ofendantajn pentristojn? Vere, pri korpa minaco kiu estas pli grava?
Fuzzy (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 08:14:22
vejktoro:Kontempli ambaŭ situaciojn nek la kartunoj nek la vestoj korpe difektis iun. Ni ne povas igi perditaj je la kulpigado de viktimoj. Ne ne ne. Ekzistas multaj kulturoj, multaj kredoj, multaj agoj, vestoj, vortoj, ktp ke estas akceptata ĉiu taga ie sed estas ne pardona alie. Por kunvivi, ni civitanoj de la mondo devas toleri malsamojn.Kial vi ne deziras toleri tion, ke viaj samlandanaj islamanoj tre serioze traktas sian religion kaj malkiel vi, eksaj eŭropaj kristanoj, ili emas ĝin defendi?
Ĉu la karikaturistoj difektiĝus korpe, se NE publikigus siajn fikarikaturojn? Kial ili entute faris tion, ĉu pro malsato, por perlabori iomete da mono?
Laŭ mi, ni civitanoj de la mondo devas ne toleri fimokadon kaj humiligon unuj de aliaj, sed respekti homojn kaj eviti stultan insultadon.
vejktoro (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 08:23:06
Fuzzy:Mi timas tian netolerecon.vejktoro:Kontempli ambaŭ situaciojn nek la kartunoj nek la vestoj korpe difektis iun. Ni ne povas igi perditaj je la kulpigado de viktimoj. Ne ne ne. Ekzistas multaj kulturoj, multaj kredoj, multaj agoj, vestoj, vortoj, ktp ke estas akceptata ĉiu taga ie sed estas ne pardona alie. Por kunvivi, ni civitanoj de la mondo devas toleri malsamojn.Kial vi ne deziras toleri tion, ke viaj samlandanaj islamanoj tre serioze traktas sian religion kaj malkiel vi, eksaj eŭropaj kristanoj, ili emas ĝin defendi?
Ĉu la karikaturistoj difektiĝus korpe, se NE publikigus siajn fikarikaturojn? Kial ili entute faris tion, ĉu pro malsato, por perlabori iomete da mono?
Laŭ mi, ni civitanoj de la mondo devas ne toleri fimokadon kaj humiligon unuj de aliaj, sed respekti homojn kaj eviti stultan insultadon.
vejktoro (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 08:35:40
David Hume por nia tempo.
Ĉio ofendas iun, ie. Estas tro malfacila reguligi ĉiun ideon de ĉiu homo.. kaj tro kara!
Por esti universala, por esti tuteca ni devas lasi iom.
Alsete (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 08:53:57
Aŭtoro = Al Qaeda
Celo: simboloj de usona povo kaj usona ekonomia riĉeco = usona Pentagono, ĝemela turo de Manhattan
metodo: pligravigis sturmo humiligi nacio
Konsekvencoj: ĝenerala indigno en la mondo
Januaro 7, 2015 : Parizo
Aŭtoro: Al Qaeda
Celo: la simboloj de la Franca Respubliko = libereco de penso, disigo de la religioj kaj stato
metodo: pligravigis sturmo humiligi nacio
Konsekvencoj: ĝenerala indigno en la mondo, sed indigno de iuj en lernu!, kontraŭ la produktadoj de Charlie Hebdo !?!?!
Por iuj ĉi tie, estas miopeco problemo, ĉu ne?
vejktoro (Mostrar o perfil) 9 de janeiro de 2015 08:59:32
Kion dirus Zamenhof-o?