Kwa maudhui

helpi por tradukado

ya ahriman, 20 Januari 2015

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

ahriman (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2015 8:36:00 asubuhi

Homoj estas fremda
kiam vi estas fremdulo
=
People are strange
when you're a stranger

Is it true?

ahriman (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2015 8:51:32 asubuhi

Dankon, sed mi ne komprenas.

ahriman (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2015 8:57:47 asubuhi

I think it's

Homoj estas fremdaj
kiam vi estas fremdulo

Right?

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2015 9:01:24 asubuhi

ahriman:I think it's

Homoj estas fremdaj
kiam vi estas fremdulo

Right?
Jes!

ahriman (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2015 9:11:15 asubuhi

Sxak:
ahriman:I think it's

Homoj estas fremdaj
kiam vi estas fremdulo

Right?
Jes!
Dankon.

yugary (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2015 4:59:29 asubuhi

ahriman:Homoj estas fremda
kiam vi estas fremdulo
=
People are strange
when you're a stranger
Ŝajnas ke vi deziras diri, "Homoj estas strangaj kiam oni estas nekonatulo."

Diri "Homoj estas fremdaj kiam vi estas fremdulo" signifus "People are foreign when you're a foreigner."

Notu ke kvankam anglalingvanoj ofte uzas "you" kvazaŭ ĝi signifus "iu ajn", en Esperanto tia uzado estas evitinda.

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2015 6:13:32 asubuhi

yugary:
Notu ke knankam anglalingvanoj ofte uzas "you" kvazaŭ ĝi signifus "iu ajn", en Esperanto tia uzado estas evitinda.
Kie vi prenis tion? Z ofte uzis "vi" ankaŭ en la senco "iu ajn"
Jen:
Revizoro, traduko de Z:
. Ŝi imagas, ke li ŝin amindumas, kaj li simple faras al vi grimacon, kiam vi deturniĝas.
(en la senco de "ŝi" , fakte en la senco de iu ajn)
Revizoro, traduko de Z:
La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo. Ĝi estas hakilo, rostita anstataŭ viando. (Li manĝas.) Friponoj, kanajloj! per kio ili nutras? Eĉ la makzeloj ekdoloros, kiam vi manĝos unu tian pecon.
En la senco de "iu ajn"

Ne estas facile serĉi tiajn ekzemplojn (pro la neklara sercxkriterio), sed mi 2 tiajn ekzemplojn trovis tuj, kio signifas, ke ili abundas

yugary (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2015 6:17:42 asubuhi

Mi ne diris ke vi neniam estis uzata por signifi "iu ajn", sed ke tia uzado estas evitinda. Zamenhof ofte tradukis rekte, laŭvorte, el la origina lingvo de verkoj rusaj.

Wennergren, en La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, skribis, "En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio oni devas en Esperanto nepre uzi oni." (PMEG, 11.4)

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2015 7:44:47 asubuhi

yugary:Mi ne diris ke vi neniam estis uzata por signifi "iu ajn", sed ke tia uzado estas evitinda. Zamenhof ofte tradukis rekte, laŭvorte, el la origina lingvo de verkoj rusaj.

Wennergren, en La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, skribis, "En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio oni devas en Esperanto nepre uzi oni." (PMEG, 11.4)
Komparu:
Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni
Ne temas pri iu nepra devo. Ankaŭ "vi" en tiu senco estas ebla.
Sekve do aŭ vi malĝuste memoras (aŭ mem elpensis), aŭ (kio estas plej probabla) Bertilio komprenis sian eraron pri nepra devo kaj jam korektis sin.
Jes, ankaŭ mi farus ŝanĝojn en lia teksto ekz-le kiam->se, sed ĉu tio estas nepra?

Kurudi juu