Politika hipokriteco (fariseeco)
de Lakiro, 2015-januaro-26
Mesaĝoj: 168
Lingvo: Esperanto
ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-29 10:11:09
Kirilo81:Miaopinie, la ukrainoj faru simple novan ŝtatlimon ĉe la frontlinio, kaj "donacu" al Putin la teritorion, kiun li jam okupigis. La resto de la lando havos trankvilon, kaj Rusujo devos enpumpi pliajn bilionojn da rubloj en marĝenan regionon.Ne zorgu, en la jaro 2009 la germana armeo jam atendis la dispartigon de Ukrainio. Jen ilia prognozo:

Sed daŭrigu vian kredon je la merdo de la amaskomunikiloj pri la malbooooona Putin...
Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-29 11:02:30
Kaj kompreneble la rusaj amaskomunikiloj estas pli fidindaj, ĉar en ili la "faktoj" tiel bele kongruas inter si (kaj feliĉe-hazarde kun la Kremla vidpunkto).

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-29 11:36:03
Lakiro:Mi legas mesaĝojn de pluraj fantaziistoj kaj histeriistoj kaj ne povas kompreni. Kial Ukrainio ne anoncis militon al Rusio? Nu laŭ rusofobiuloj Rusio atakas Ukrainion. Kial Ukrainio silentas? Kial Poroŝenko ne anoncas oficialan mobilizadon kontraŭ rusa armeo?Nu ne silentas ĝi, eble nur vi volus ke ĉiuj silentu.
Sed mi legas en mesaĝoj de preskaŭ ĉiu dua ruso plendojn pri kial Ukrajnio ne anoncas militon al Rusio. Kvazaŭ tiu estus via ĉefa deziro. Kvazaŭ vi vere ŝatus provoki ĝin
Ankaŭ Rusio ne anoncas. Kaj kio? Preskaŭ neniu milito nune okazas en formo oficiala.
ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-29 11:56:13
Kirilo81:Ne germana armeo, sed germana eksarmeano skribanta por ĵurnalo...Eĉ ne unu rusan fonton mi prezentis. De kiuj rusaj amaskomunikiloj vi skribas kaj kial?
Kaj kompreneble la rusaj amaskomunikiloj estas pli fidindaj, ĉar en ili la "faktoj" tiel bele kongruas inter si (kaj feliĉe-hazarde kun la Kremla vidpunkto).
german-foreign-policy.com referencas al Heinz Brill kiu estas sciencisto, subkolonelo, aŭtoro kaj internulo de la armeo. Lia takso pri la Ukrainio aperis 2009 en aŭstria armea fakmagazino. Mi pensas, ke via malgravigo de tiu ĉi fonto ne ĝustas.
Certe estas nur hazardo, ke la prognozo de Brill efektiviĝis kiel vera. Kaj la strategiaj planoj de Brzezinski tute ne influas la ukrainan konflikton. Brill kaj Brzezinski estas ja Kremlaj propagandistoj, ĉu ne?
Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-29 12:35:37
Kirilo81:Havante nur la informojn de la samdirektitaj (gleichgeschaltet) rusaj amaskomunikiloj, oni kompreneble ne povas kompreni, kion mi skribas.Mi ne diras nun pri la amaskomunikiloj kaj propagando. Mi ne volas koni vian rilaton al Putin kaj Ruslando.
Sed estas fakto: Ĉiuj ukrainoj povus vivi pace (aŭ entute ankoraŭ vivi), se Putin ne furioziĝinte pro la nekonvena volo de la ukraina popolo sendus siajn soldatojn/agentojn tien. Punkto, fino.
Mi demandas vin pri via frazo, menciinta kunlaboron de Ukrainio kaj EU. Sed vi denove rakontas pri via amo al Putin.
Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-29 12:43:59
klmn:Mi ne provokas. Mi diras pri viaj vortoj. Vi asertas, ke Ukrainio militas kontraŭ Rusio. Kaj mi demandas kiel ili povas militi neoficiale. Kiu mensogas? Kiu agnoskis, ke Rusio invadis Ukrainion? Kiu lando tion asertas?Lakiro:Mi legas mesaĝojn de pluraj fantaziistoj kaj histeriistoj kaj ne povas kompreni. Kial Ukrainio ne anoncis militon al Rusio? Nu laŭ rusofobiuloj Rusio atakas Ukrainion. Kial Ukrainio silentas? Kial Poroŝenko ne anoncas oficialan mobilizadon kontraŭ rusa armeo?Nu ne silentas ĝi, eble nur vi volus ke ĉiuj silentu.
Sed mi legas en mesaĝoj de preskaŭ ĉiu dua ruso plendojn pri kial Ukrajnio ne anoncas militon al Rusio. Kvazaŭ tiu estus via ĉefa deziro. Kvazaŭ vi vere ŝatus provoki ĝin
Ankaŭ Rusio ne anoncas. Kaj kio? Preskaŭ neniu milito nune okazas en formo oficiala.
Se vi scias pri milito inter Rusio kaj Ukrainio, do b.v. referenci je oficiala ukraina dokumento pri la milita stato, mobilizado, kreado de m.fronto k.t.p. Se viaj vortoj estas simpla elpensaĵo aŭ amaskomunikila "anaso", do konfesu en via trompo.
OLDULINO EN BAZARO DIRIS, SED LA ALIA KREDAS!
Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-29 17:17:21
ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-30 12:09:33
Lakiro:Hodiaŭ Ĝenerala stabo de ukraina armeo konfesis, ke sur ukrainia teritorio rusa armeo FORESTAS. Tion finfine oficiale anoncis generalo Viktor Muĵenko - ĉefa komandanto de ukraina armeo. Tiun deklaron hodiaŭ ekvidis tuta mondo.Kaj la okcidentaj amaskomunikiloj raportas NENION pri tiu ĉi "eta malgraveco". Jen artikolo kaj jen la video kun Viktor Muĵenko.
La okcidentaj samdirektitaj amaskomunikiloj produktas nenion pli ol mensogojn kaj desinformojn kaj estas la voj-pretigantoj por militoj. Sed la pleja malagrablaĵo estas la konsumantoj kiuj lernas nenion el tiuj ĉi aĉoj, ekzemploj estas ja multnombraj.
Fine, spektaklo de usona "Majdanisto"...
Paulinho (Montri la profilon) 2015-februaro-01 11:50:36
Lakiro (Montri la profilon) 2015-februaro-01 18:59:54
Paulinho:Ne gravas la motivoj por la milito. La paco gravas plu ol ĉiuj ili. Malbona komerca interkonsento estas pli bona ol la plej bona el militaj venkoj. Persone mi ŝatus vidi agordon inter EU, Rusio kaj Ukrainio. Eĉ se ĝi estis malbona por iu parto, sed finante la militon. Tiam oni povus plibonigi gxin kun la tempo.Paulinho, certe ĉiuj normalaj homoj volas amiki kaj interkomerci. Tamen ekzistas pluraj neadekvataj politikistoj, de kiuj dependas komuna etoso en Eŭropo. Al mi ŝajnas, ke EU definitive freneziĝis en sia histerio kaj rusofobio. Ekzemple pola registaro perceptas Ruslandon kiel agreseman okupanton, kiu forprenis polan liberon dum dua mondmilito. Aŭskultu... Kian rilaton havas moderna Ruslando al tiutempaj eventoj? Sovetunia armeo batalis kontraŭ hitlera 'Vermaĥt'. Certe, ruĝa armeo pasis laŭ pola teritorio. Certe, ruĝa armeo ne vidis tie regularan polan armeon. Ĝi simple ne ekzistis. Sovetunia armeo liberigis Pollandon. Sed post multaj jaroj polaj politikistoj kaj registaro disdegnas Ruslandon. Demando. Kial?
Sekreto troviĝas en la PROFITO. Malgraŭ krimo de Stepan Bandera kontraŭ poloj, nun plimulto da poloj protektas al BANDERLOGOJ. Ili tre volas revenigi Ukrainion al Granda Rzeczpospolita. Iam tio estis unu ŝtato. Nun Pollando ekvidis ŝancon deŝiri pecon disde Puslando kaj venĝi pro rusa influo. Kial ili ne povis tion fari pli frue? Forestis kondiĉoj por tio. Sed nun granda amiko Usono anoncis Ruslandon ĉefa malamiko. Kaj aperis ŝanco kun helpo de NATO provi durecon de siaj dentoj.
Ukrainio nun similas laman ĉevalon. Ĉiu lupsimila deziranto hodiaŭ volas preni pecon de Ukrainio. Bedaŭrinde mem ukrainoj tion ne komprenas kaj sankte kredas eŭropan paradizon.
Sed mi iomete deflankiĝis de la temo. Profito kaj hipokriteco.
Kial germanoj kaj rusoj vivas amike? Ili ankaŭ interbatalis dum dua mondmilito, tamen hodiaŭ ne pretendas kaj ne venĝas. Kial rusoj kaj germanoj ne akuzas reciproke? Kial? Germanio memoras pri la teruroj de tiu milito. Kaj la rusoj memoras pri viktimoj de tiu milito. Pollando kreis novan historion, profitan al ĝi. Ukrainio kreis novan historion de dua mondmilito, en kiu Bandera estis HEROO, murdanta polojn kaj hebreojn. Laŭ pola ministro Schetyna Pollandon liberigis ukraina armeo. Ukraina armeo! Kiu konas tiun armeon? NENIU. Sed Schetyna pruvas, ke en Ukraina fronto militis nur ukrainoj. ABSURDAĴO! En sovetia armeo ankoraŭ estis Ĉebalta fronto. Laŭ Schetyna en tiu ĉi fronto militis nur latvoj kaj litovoj. Kaj ili mem liberigis Litovion kaj Latvion. Estis belorusaj frontoj. Tie estis nur belorusoj. Estis ankoraŭ Stepa (stepnoj) fronto, kie militis STEPULOJ. Estis stalingrada fronto, en kiu troviĝis STALINGRADA NACIO. Estis Volĥovskij front, konsistanta de VOLĤVOJ. Estis Centra fronto, konsistanta de CENTROJ. Kaj tiel plu!
Tiun ĉi kretenan liston eblas daŭrigi senfine.
Sed neniam ekzistis Rusa fronto. Signifas la rusoj neniam militis laŭ asertoj de pola ministro.
Profito!