Al la enhavo

Politika hipokriteco (fariseeco)

de Lakiro, 2015-januaro-26

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

Malnaciulo (Montri la profilon) 2015-januaro-28 13:48:20

Kirilo81:
Ha, jes, la sangavidaj ukrainoj, kiuj pafas al la propraj urboj, kaj la pacamaj "ribeluloj", kiuj pafas ĉiam nur al agresantoj
La granda parto de la ukrainia armeo militanta tie konsistas el volontuloj el la okcidenta parto de Ukrainio kaj granda parto de la ribeluloj konsistas el lokanoj kaj en ĉi tiuj urboj loĝas iliaj familioj. Ne nur la ribeluloj, sed ankaŭ plimulto el civila loĝantaro en tiu regiono konsideras la ukrainian armeon okupantoj. [url=http://youtu.be/4YYzDt_dDoI ]Ekzemplo.[/url] Rimarku ke pri tio kiu ilin mortigas diras ne mensogemaj rusiaj aŭ ukrainiaj periodaĵoj, sed mem loĝantoj. Mi povas doni dekojn da tiaj atestoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-28 15:48:02

klmn:Vi tute hazarde forgesis ĵusaj dekoj da viktimoj en Mariupol, ĉu ne?
Vi ja ne povas esti TIOM hipokrita
Jes, mi tute hazarde forgesis pri la viktimoj de Mariupol, Irako, Egiptio, Odeso, Afganistano, Sirio ktp., kiun ne rimarkas Okcidenta mondo. Ĝi povas nur kondolenci al Charlie!
Mariupol? Kiun tiuj ĉi eventoj emocias? Kiu kondolencas? Obama? Hollande? Cameron?
Ili ĉiuj ĝojas, ke Ukrainio falas en la abismon. Ili ĝojas, ke slavoj murdas slavojn.
Sed kiam ili leviĝas al tribuno, do diras por amaskomunikiloj belajn vortojn pri la paco kaj amikeco, pri neceseco de la haltigo de la milito.
Kaj poste denove ĝojas al novaj mortoj de slavoj. Kaj donas esperon al Poroŝenko, promesante grandan sumon da mono. Sed nenion donas reale. Laŭ okcidenta plano Ukrainio devas malaperi. Kaj ĉiuj viktimoj de CIVILA milito neniun interesas. Kaj ne interesas la viktimoj Poroŝenko-n, tute. Ĉar li estas usona marioneto kaj plenumas okcidentan planon. Poroŝenko eĉ ordonis bruligi kadavrojn de propraj soldatoj en moviĝantaj kremaciaj maŝinoj. Por kio? Por ke ne pagu kompensaĵon al parencoj del' pereintoj. Neniu rimarkas tion. Ne profitas!

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-28 16:25:01

Lakiro:

Foje eĉ mi pensas ke "ribbentropa pakto" por dividi Ukrajnion inter Rusio kaj Usono jam estas okazinta. Kaj ĉio kio okazas nun estas nur ne vigla maskado de ĝi.

Grupeto en Donecka flug-haveno devis militi duonon da jaro, sen ajna taktiko, sen apogo de pliaj soldatoj. Post duono da jaro oni sendis dek tankojn por apogi ilin, kaj samtage ili cedis la flughavenon. Sendis tankojn kvazau jam sciante ke oni cedos. Diversaj pensoj venas...
Ŝajnas ke ankaŭ rusoj de orienta Ukrajnio preferas sangoverŝon. Sufiĉas tiom malmulte, senarmiĝi kaj daŭrigi loĝi trankvile.

Krimeo restos donita al Rusio, same kiel orienta Ukrajnio.
Kontraŭ kio? Ni vidos

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-28 16:25:52

Jen interesa (mallonga) intervjuo de franca opoziciulino Marine Le Pen pri la EU, Putin, Ukrainio, ISIS kaj Usono. Eble ja ekzistas politika forto kontraŭ la eŭropa transatlantikismo... Ankaŭ la nova registaro en Grekio vekas esperon.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-28 18:31:57

ustra:Jen interesa (mallonga) intervjuo de franca opoziciulino Marine Le Pen pri la EU, Putin, Ukrainio, ISIS kaj Usono. Eble ja ekzistas politika forto kontraŭ la eŭropa transatlantikismo... Ankaŭ la nova registaro en Grekio vekas esperon.
Ŝi pravas!

Malnaciulo (Montri la profilon) 2015-januaro-28 21:04:04

klmn:
Foje eĉ mi pensas ke "ribbentropa pakto" por dividi Ukrajnion inter Rusio kaj Usono jam estas okazinta.
Mi pensas ke Usono tute ne bezonas Ukrainion. Ĝi bezonas malfortigi kaj Rusion kaj Eŭropon. Tio estas klare videbla. La unua estas riĉega fonto de resursoj, la dua unuiĝinte iĝis danĝera rivalo kaj eŭro komencis konkuri kontraŭ dolaro.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-29 07:58:32

Malnaciulo:
klmn:
Foje eĉ mi pensas ke "ribbentropa pakto" por dividi Ukrajnion inter Rusio kaj Usono jam estas okazinta.
Mi pensas ke Usono tute ne bezonas Ukrainion. Ĝi bezonas malfortigi kaj Rusion kaj Eŭropon. Tio estas klare videbla. La unua estas riĉega fonto de resursoj, la dua unuiĝinte iĝis danĝera rivalo kaj eŭro komencis konkuri kontraŭ dolaro.
Kaj vi pravas! Ja estas politiko kaj geopolitiko.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-29 09:08:24

Malnaciulo:Ĝi bezonas malfortigi kaj Rusion kaj Eŭropon.
Problemo estas nur, ke la rusa-ukraina milito ne servas al tia celo. EU eĉ fortiĝis per ĝi, kaj Rusujon minacas ne la sankcioj, sed la malaltiĝo de la nafta prezo, kiu estas tute sendependa de Ukrainujo.
Putin simple ne komprenis la eŭropan modelon de ekonomia kunlaboro, kaj ke pli bona kunlaboro de Ukrainujo kun EU ne malhelpus al komercado kun Rusujo. Per la agreso li efektive unuigis la ukrainan popolon puŝante ĝin okcidenten. Antaŭ unu jaro la ukrainoj entute ne havis la intencon iĝi membro de NATO, el nuna perspektivo tio estas ilia ununura savo, ĉar Rusujo ne estas fidinda.

Miaopinie, la ukrainoj faru simple novan ŝtatlimon ĉe la frontlinio, kaj "donacu" al Putin la teritorion, kiun li jam okupigis. La resto de la lando havos trankvilon, kaj Rusujo devos enpumpi pliajn bilionojn da rubloj en marĝenan regionon.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-29 09:48:54

Tio estas plena absurdo! Stulta absurdo! Renverso (puĉo) kaj milito en Ukrainio estas rezulto de okcidenta agado.

Bona kunlaboro de Ukrainio kun EU... Kirilo, ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Pri kio temas? Kion donis EU al Ukrainio? Militon?
Via mesaĝo estas absolute nekompetenta.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-29 10:08:45

Havante nur la informojn de la samdirektitaj (gleichgeschaltet) rusaj amaskomunikiloj, oni kompreneble ne povas kompreni, kion mi skribas.

Sed estas fakto: Ĉiuj ukrainoj povus vivi pace (aŭ entute ankoraŭ vivi), se Putin ne furioziĝinte pro la nekonvena volo de la ukraina popolo sendus siajn soldatojn/agentojn tien. Punkto, fino.

Reen al la supro