Al la enhavo

Politika hipokriteco (fariseeco)

de Lakiro, 2015-januaro-26

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-27 12:43:40

klmn:
Lakiro:
Kial defendi Kosovon estas bona afero, sed defendi Novorusion estas fia afero? Kial eblas bombi Belgradon, sed Kievon bombi ne licas? Ĉu estas hipokriteco?
Vi pli bone ne deziru.
Post amasmurdo en Srebrenice far de serbaj separatistoj oni atakis Belgradon.
Ne Sarajevon
La atakoj kontraŭ Belgrado komencis post kiam Belgrado rifuzis la neakcepteblajn proponojn de Rambouillet. La agreso de NATO kontraŭ Jugoslavio celis al gravaj ŝanĝoj de la koncepto de NATO:

- la transformigo de defenca al agresa alianco
- la rajto sur misioj ekster de NATO-areoj (fakte, tutmonde)
- la UN ne plu estas la sola institucio kiu rajtigas decidi pri "mondpaco" (militoj sen mandato nun eblas)

La komparo de Jugoslavio kaj Ukranio plene ĝustas por akcenti la hipokritecon de la Okcidento. Ironie, estis tiam Putin kiu avertis, ke la Okcidento kreis precedencon en Kosovo.

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-januaro-27 13:04:55

Iu:revenas al la kara rusa patr-in-uj-o
eble "rusa pork-ar-eg-o" pli gxustus? okulumo.gif

Lakiro:Ni vivas en stranga periodo de la kruela propagando kaj mensogo. Ni ĉiuj estas realaj atestantoj de la trompado kaj nehonesta profito.
Vi pravas.

> ne volas rimarki milojn da viktimoj en Donecko kaj Lugansko???????????

Kaj kiu kauxzis ilin? Eble via imperatoro Putino????????????????

> Multaj prezidentoj funebras viktimojn de Sharli abdo (Charlie hebdo)

Eble ecx cxiuj fasxismaj imperatoroj partoprenis.

> ĉiuj eŭropaj estroj diras pri ĉesigo de la milito en Novorusio

kio estas "Novorusio" ???

> Neniu vidas tiun ĉi proprapopolan genocidon.

Nur fasxistoj fanfaronas per vortacxoj kiel "popolo". Jen la vero.

> Sed ĉiuj vidas kiel suferas Sharli.

Ho mi ne partoprenis en la funebrado pri Charlie Hebdo ridulo.gif

> Kiu estas idioto?

Mi ne scias. Trasercxu Kremlon, eble vi trovos rin.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-27 13:24:45

Clarence666:kio estas "Novorusio" ???
Kiel vi volas filozofii pri la estanteco kiam vi ne konas la historion?

kamil_rudzki (Montri la profilon) 2015-januaro-27 13:40:49

Politikistoj kaj ilia hopokriteco estus nenio sen politika tubo, t.e. malobjektivaj servilaj ĵurnalistoj. Ĝuste ĵurnalistaro regas tion, kion homoj maladoleskaj politike pensas.
De kelkaj jaroj mia patrujo igas nesto de granda rusofobio kreita per konataj ĵurnalistoj. Ĉiuj ĉefaj televidaj novaĵprogramoj havas ion de Rusio, ĉiam negativa. Ĉi tie estas kretena modo por moki ĉion, kio estas rusa. Ne temas pri Putin – li estas nur preteksto por ĉi-strangaj atakoj. La servilaj ĵurnalistoj ne diskutas, ili scias, kielmaniere poloj devas pensi: "Polo, malamu Rusion, amu ĉiun landon, kiu estas en konflikto kun Rusio!". Ja malamiko de mia malamiko... Bandera? Aĥ, tio estis antaŭ longe kaj eble ne veras. Plu, lastatempe pola ministro pri aferoj eksterlandaj, "historiisto", asertas ke hitlera koncentrejo Auschwitz estis liberigita per ukrainoj (t.e. ne rusoj). Roloj de ukrainoj en hitleraj koncentrejoj estas bone konata, sed ankaŭ tio ne gravas. Unuflankaj felietonoj estis de Kartvelio, estas de Ukrainio. Tio estas normo, kaj mi timas ke estos.
Kaj ĉi tiu ĵurnalista ludo funkcias. Poloj lasas sin programi. Polaj sportrigardantoj ĉiam fajfas kontraŭ teamo de Rusio. Mi hontis pro tio dum eŭropa futbal-ĉampionado kaj monda ĉampionado pri volejbalo en Pollando. Neniu komento de polaj ĵurnalistoj. Eĉ kiam varsoviaj "futbaladeptoj" atakis (de malantaŭo) trankvilajn rusojn irantaj al matĉo – vidis ĝin ĉiuj poloj. Sed larĝa komento estis, kiam nervozigita rusa volejbalisto "diris", kion li pensas pri konduto de poloj per centra fingro.
Esti kontraŭ Rusio estas nura politika prioritato de mia lando, kaj ĉar polo nun regas de EU kontraŭrusa malsano estas kontaĝa.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-27 13:47:55

Lakiro:Kirilo, dankon pro via rakonto! Nun mi scios, ke en Novorusio loĝas rusoj. Kaj batalas kontraŭ bandita junto rusaj partizanoj. Tre interesas min kial do doneckaj kaj luganskaj loĝantoj ne krias "rusoj, for!"?
Tiuj ukrainanoj (ĉu rus-, ĉu ukrainlingvaj) el Donbaso, kiuj krius, tre rapide pentus tion. Kiel la t.n. separistoj traktas siajn kontraulojn, videblas ekz. ĉi tie.

Lakiro:Vi kompatas rusojn kaj ukrainojn sed neniel kompatas novorusian loĝantaron, konstante pereantan sub ukrainaj bomboj. Tio estas duobla normo, kiel kutime. Vi vidas nur tion, kion vi volas vidi - profiton.
Profiton? Ni kaj precipe mi mem neniel profitas el tio. Eĉ male, se la germanoj volus profiti, ili ne starigus sankciojn kontraŭ Rusujo.

Lakiro:Kial defendi Kosovon estas bona afero, sed defendi Novorusion estas fia afero? Kial eblas bombi Belgradon, sed Kievon bombi ne licas? Ĉu estas hipokriteco?
Kosovo estas vere tikla afero, sed tamen tie okazis fiagoj kiuj povus fini en genocido.
En Donbaso ne estus entute iu konflikto, se ne aperus la "verdaj uloj" (kontraŭ kiuj Ukrainujo alie ol sur Krimeo prave ekdefendis sin).

Ni estu sinceraj. Ne estas tio intercivitana milito. Estas milito inter Ukrainujo kaj Rusujo; kaj nur ĉar ĉi-lasta havas atombombojn la aliaj ŝtatoj hezitas eksplice diri tion - kio estas hontiga por la Okcidento.

P.S.: Rilate hipokritecon: Se Rusujo havas la (pravigeblan) vidpunkton, ke la sendependiĝo de Kosovo estis misa, kial ĝi subtenis la sendependiĝon de Abĥazio, Suda Osetio kaj nun eble Novorusujo?

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-januaro-27 14:04:29

ustra:
Clarence666:kio estas "Novorusio" ???
Kiel vi volas filozofii pri la estanteco kiam vi ne konas la historion?
Eble ne temas cxefe pri historio, sed pri imperiismo? Kiam Putino aneksos na t.n. "Hungario", tiam ri certege nomos la regionon ....rusio, por "pravigi" sian agreson.

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-27 14:46:26

Kirilo81:
P.S.: Rilate hipokritecon: Se Rusujo havas la (pravigeblan) vidpunkton, ke la sendependiĝo de Kosovo estis misa, kial ĝi subtenis la sendependiĝon de Abĥazio, Suda Osetio kaj nun eble Novorusujo?
Ni faru pensan eksperimenton: Majdano ne okazas, kaj Janukoviĉ decidas sin kaj Ukrajnion al plena volo de Rusio - aliĝas Doganan Union, Eŭrazian union, kaj ajnan organizon Rusio postulas. Dume okcidenta Ukrajnio ekribelas kaj ekdeziras ekpartiĝi.
Kion vi pensas, ĉu ni same aŭdus de Rusio pri volo de loka popolo, rajtoj al referendumoj, historia justeco, sangavida Janukoviĉ?

Jen kia hipokriteco

georgo_g (Montri la profilon) 2015-januaro-27 15:59:17

kamil_rudzki:Politikistoj kaj ilia hopokriteco estus nenio sen politika tubo, t.e. malobjektivaj servilaj ĵurnalistoj. Ĝuste ĵurnalistaro regas tion, kion homoj maladoleskaj politike pensas.
De kelkaj jaroj mia patrujo igas nesto de granda rusofobio kreita per konataj ĵurnalistoj. Ĉiuj ĉefaj televidaj novaĵprogramoj havas ion de Rusio, ĉiam negativa. Ĉi tie estas kretena modo por moki ĉion, kio estas rusa. Ne temas pri Putin – li estas nur preteksto por ĉi-strangaj atakoj. La servilaj ĵurnalistoj ne diskutas, ili scias, kielmaniere poloj devas pensi: "Polo, malamu Rusion, amu ĉiun landon, kiu estas en konflikto kun Rusio!". Ja malamiko de mia malamiko... Bandera? Aĥ, tio estis antaŭ longe kaj eble ne veras. Plu, lastatempe pola ministro pri aferoj eksterlandaj, "historiisto", asertas ke hitlera koncentrejo Auschwitz estis liberigita per ukrainoj (t.e. ne rusoj). Roloj de ukrainoj en hitleraj koncentrejoj estas bone konata, sed ankaŭ tio ne gravas. Unuflankaj felietonoj estis de Kartvelio, estas de Ukrainio. Tio estas normo, kaj mi timas ke estos.
Polaj politikistoj ŝajnas havi grandan komplekson de Rusio. Post preskaŭ 26 jaroj de libereco ĝi estas stranga. Ĉio, kio povas esti politika kapitalo estas bona por politikistoj, kaj por ĵurnalistoj rusofobio estas eterna temo eĉ dum "sentema sezono". Jes, ĵurnalistoj havas grandan povon, kaj se ili estas en unio kun politikistoj...

Baltaj landoj ne donis civitanecojn por rusa postsovetia minoritato nacia aŭtomate. Ukrainio faris ĝin, do ĉio kio okazas en Ukrainio estas hejma/civila milito, tutcerte ne interlanda konflikto. Fonto de armilaro por la minoritato malsignifas – Rusio ne povas estis pasiva. Kaj ne povis esti en Kartvelio. En normalaj landoj minoritatoj havas siajn rajtojn, kaj volo de registaro solvi enajn problemojn milite estas ekstremo. Tamen milita solvo estis nura en la ambaŭ landoj. Kiel? Tutcerte pro sovetuniaj (komprenataj kiel rusaj) tempoj. Sed ankaŭ pro malbona kompreno de demokratio en finfina sendependeco, frostigita dekojn da jaroj. Minoritato postulata siajn lingvajn rajtojn estas traktata kiel kontraŭlanda malamiko. Des pli, ke ĝi estas rusa (sed pola minoritato en Litovio havas similajn problemojn). Tiam registaro nomas sian armean solvon ekz. "batalo kun rusaj teroristoj" kaj post kelkaj tagoj miras ke "sukceso" estas ne atingebla. Kaj sekvas ploraj alvokoj por Usono/EA: "Rusoj reprenas nian landon! Ekspedu viajn armeojn por batali kontraŭ teroristoj! Paca solvo? Ne, ni devas montri, kiu regas en nia lando!". La rusa en Sovetunio estis kiel Esperanto estu en la mondo – ponta/helpa/dua lingvo. Subite oni altrudis tute fremda por loĝantaro lingvo kartvela, ukraina, latva, estona... Estas facile komenti tiujn situaciojn, se en sia lando fakte ne ekzistas minoritatoj – nigra-blanka diskuto ŝajnas tute malĝusta.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-27 16:09:27

Mi legas mesaĝojn de pluraj fantaziistoj kaj histeriistoj kaj ne povas kompreni. Kial Ukrainio ne anoncis militon al Rusio? Nu laŭ rusofobiuloj Rusio atakas Ukrainion. Kial Ukrainio silentas? Kial Poroŝenko ne anoncas oficialan mobilizadon kontraŭ rusa armeo? Li konstante diras pri separatistoj. Kial li renkontiĝas kun Putin? Kial li aĉetas rusian karbon kaj gason? Ja estas milito! Ĉu ne?

Ĉu povas esti vi tro eraras kaj hipokritas? Ĉu vi deziras histerii? Daŭrigu!
Ne forgesu rememori pri anglalingvaj soldatoj en Mariupol.

Kial plimulto da ukrainoj ne volas batali por la liberigo de rusia okupado? Kial ordinaraj ukrainaj viroj fuĝas al Rusio, ke ne pereu por kelkaj idiotoj (Poroŝenko kaj Jacenuk)? Kial?

Ukrainiaj okcidentaj amikoj nenion bonan faris por Ukrainio. Ili nur provokas kaj krias pri rusa minaco. Kiel helpis ili al Ukrainio? Ĉu donis la gason aŭ karbon, aŭ monon? Ne! Amikoj nur krias. Sed agresema Rusio donis al Ukrainio grandan krediton, donas la gason kaj karbon. Sed Rusio ne povas esti amiko, ĉar tion postulas EU kaj Usono.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-27 16:26:25

kamil_rudzki:
Esti kontraŭ Rusio estas nura politika prioritato de mia lando, kaj ĉar polo nun regas de EU kontraŭrusa malsano estas kontaĝa.
Vi pravas kun via takso pri la pola politikestraro kaj amaskomunikiloj. Se io unuigas la polan publikan opinion, tio certe estas la agitado kontraŭ Rusio. Sed tio ankaŭ validas por la tuta Okcidento...

Pollando kune kun la baltaj ŝtatoj estas la norda limo de la NATO kontraŭ Rusio. Ĝi etendiĝas ĝis Turkio. Tiu estas la sama jam miljara limo de la Romkatolika Eklezio kontraŭ la Ortodoksa Eklezio. Pollando estas tre katolika.

Kirilo81:Kosovo estas vere tikla afero, sed tamen tie okazis fiagoj kiuj povus fini en genocido.
En Donbaso ne estus entute iu konflikto, se ne aperus la "verdaj uloj" (kontraŭ kiuj Ukrainujo alie ol sur Krimeo prave ekdefendis sin).
Vi neglektas la faŝisman puĉon en Kievo, kiu antaŭiris la pacema afero sur Krimeo kaj kiu provokis ĝin.
Ĉu la genocido en Orientukrainio ne estas tikla afero?

Kirilo81:Ni estu sinceraj. Ne estas tio intercivitana milito. Estas milito inter Ukrainujo kaj Rusujo; kaj nur ĉar ĉi-lasta havas atombombojn la aliaj ŝtatoj hezitas eksplice diri tion - kio estas hontiga por la Okcidento.
Ukrainio estas bankrota ŝtato kaj centprocente dependas de mono el la Okcidento. Estas absurda aserti, ke estas Ukrainio kiu militas tie. Krome, kial estas legitima, ke la Okcidento subtenas la kievan junton, sed kiam Rusio subtenas etnajn Rusojn estas skandalo?

Kirilo81:P.S.: Rilate hipokritecon: Se Rusujo havas la (pravigeblan) vidpunkton, ke la sendependiĝo de Kosovo estis misa, kial ĝi subtenis la sendependiĝon de Abĥazio, Suda Osetio kaj nun eble Novorusujo?
Estas la Okcidento kiu ne subtenas la sendependiĝon de Abĥazio, Suda Osetio, Novorusio kaj Krimeo. Tio ja estas la hipokriteco.

Reen al la supro