Al la enhavo

Politika hipokriteco (fariseeco)

de Lakiro, 2015-januaro-26

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-27 23:35:46

Lakiro:
Kiel ni devas kondolenci al Francois Hollande pri la viktimoj en Parizo, kiam li (Hollande) tute ne rimarkas kaj ne volas rimarki milojn da viktimoj en Donecko kaj Lugansko??????????? Tio ne profitas por li. Tio estas stranga politiko de hipokriteco. Multaj prezidentoj funebras viktimojn de Sharli abdo (Charlie hebdo), sed tute ne rimarkas viktimojn de Odesso. Preskaŭ ĉiuj eŭropaj estroj diras pri ĉesigo de la milito en Novorusio, sed nenion faras por tio ĉi.
Vi tute hazarde forgesis ĵusaj dekoj da viktimoj en Mariupol, ĉu ne?
Vi ja ne povas esti TIOM hipokrita

Malnaciulo (Montri la profilon) 2015-januaro-28 01:06:06

klmn:
Vi tute hazarde forgesis ĵusaj dekoj da viktimoj en Mariupol, ĉu ne?
Vi ja ne povas esti TIOM hipokrita
Ŝajnas ke TIOM hipokrita estas ĝuste vi ĉar vi forgesis mencii (verŝajne ne tute hazarde) ke ĉi tiuj viktimoj povas esti same de la ukrainia armeo kiel de la ribeluloj. Mi pensas ke pli probable tion faris la unkrainiaj faŝistoj ĉar multaj ribeluloj estas lokanoj kaj havas en la urbo parencojn, sed mi koncedas ke povis esti provoko aŭ eraro, kiel ofte okazas dum militoj. Neniu scias ĝuste pri tio, ĉiuj akuzas kontraŭulojn. Se vi havas konvinkajn pruvojn, bonvolu prezenti ilin.

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-28 09:57:35

--

klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-28 09:57:36

Malnaciulo:
klmn:
Vi tute hazarde forgesis ĵusaj dekoj da viktimoj en Mariupol, ĉu ne?
Vi ja ne povas esti TIOM hipokrita
Ŝajnas ke TIOM hipokrita estas ĝuste vi ĉar vi forgesis mencii (verŝajne ne tute hazarde) ke ĉi tiuj viktimoj povas esti same de la ukrainia armeo kiel de la ribeluloj. Mi pensas ke pli probable tion faris la unkrainiaj faŝistoj ĉar multaj ribeluloj estas lokanoj kaj havas en la urbo parencojn, sed mi koncedas ke povis esti provoko aŭ eraro, kiel ofte okazas dum militoj. Neniu scias ĝuste pri tio, ĉiuj akuzas kontraŭulojn. Se vi havas konvinkajn pruvojn, bonvolu prezenti ilin.
Mi nenion asertis, mi simple konstatis fakton pri la forgesitaĵo, ĉu ne?

Sed ĉu HAVAS PRUVOJN VI?

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-januaro-28 10:33:40

ustra:Estas la Okcidento kiu ne subtenas la sendependiĝon de Abĥazio, Suda Osetio, Novorusio kaj Krimeo. Tio ja estas la hipokriteco.
Vi sxajne ne sukcesas kompreni, ke ne temas pri "sendependigxo" (t.e. kreado de nova sendependa sxtato kiel Nordkorealando), sed pri subteno de marionetaj etsxpuraj fasxistoj (Valery Bolotov, Vladimir Antyufeyev, ... ktp), teleregitaj far Putino.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-28 10:44:37

Malnaciulo:Ŝajnas ke TIOM hipokrita estas ĝuste vi ĉar vi forgesis mencii (verŝajne ne tute hazarde) ke ĉi tiuj viktimoj povas esti same de la ukrainia armeo kiel de la ribeluloj. Mi pensas ke pli probable tion faris la unkrainiaj faŝistoj ĉar multaj ribeluloj estas lokanoj kaj havas en la urbo parencojn, sed mi koncedas ke povis esti provoko aŭ eraro, kiel ofte okazas dum militoj. Neniu scias ĝuste pri tio, ĉiuj akuzas kontraŭulojn. Se vi havas konvinkajn pruvojn, bonvolu prezenti ilin.
Ha, jes, la sangavidaj ukrainoj, kiuj pafas al la propraj urboj, kaj la pacamaj "ribeluloj", kiuj pafas ĉiam nur al agresantoj, foje eĉ al kaptitaj.

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-28 12:01:14

Clarence666:
ustra:Estas la Okcidento kiu ne subtenas la sendependiĝon de Abĥazio, Suda Osetio, Novorusio kaj Krimeo. Tio ja estas la hipokriteco.
Vi sxajne ne sukcesas kompreni, ke ne temas pri "sendependigxo" (t.e. kreado de nova sendependa sxtato kiel Nordkorealando), sed pri subteno de marionetaj etsxpuraj fasxistoj (Valery Bolotov, Vladimir Antyufeyev, ... ktp), teleregitaj far Putino.
1) Mia frazo referencis al citaĵo de forumano. Vi elŝiris ĝin el la kunteksto.

2) Eĉ se via aserto ĝustus pri Kremlaj marionetoj, komparu tiujn malgrandajn provincojn kun la marionetaj reĝimoj de la NATO. Estas la NATO kiu teroras la tutan mondon.

Bedaŭrinde estas vi, kiu ŝajne ne sukcesas kompreni, ke se ŝtato rifuzas iĝi tributdeva vasalo de la Okcidento (nome de cionista Usono), ĝi ne estas aŭtomate faŝisma. Via uzado de la termino "faŝisma" estas tre arbitra. Kaj via fobio kontraŭ Rusio ekenuigas min.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-januaro-28 12:35:06

ustra:se ŝtato rifuzas iĝi tributdeva vasalo de la Okcidento (nome de cionista Usono)
Ho mia dio, diskuto kun homo kun tia tordita mondpercepto estas tute neebla, ankaŭ en Esperanto.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-28 13:10:38

De kie devenis la mono por detrui Afganion, Irakon kaj Libion? Oni kuraĝas respondi ĉu?

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-28 13:38:34

Kirilo81:
ustra:se ŝtato rifuzas iĝi tributdeva vasalo de la Okcidento (nome de cionista Usono)
Ho mia dio, diskuto kun homo kun tia tordita mondpercepto estas tute neebla, ankaŭ en Esperanto.
Kirilo, tio ne estas mia mondpercepto sed citaĵo de Brzezinski, kiu estas usona geostrategiestro.
El lia libro La Granda Ŝaktabulo:
The brutal fact is that Western Europe, and increasingly also Central Europe, remains largely an American protectorate, with its allied states reminiscent of ancient vassals and tributaries.

(La terura fakto estas, ke Okcidenteŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo estas precipe usona protektorato, ties asociitaj ŝtatoj rememorigas antikvajn vasalojn kaj tributantojn.)
Tiu ĉi libro estas el la jaro 1997 kaj li detale priskribis la rolon de Ukrainio. Vi ignoras la realecon.

externalImage.png

Reen al la supro