前往目錄

"isto" aŭ "anto"?

貼文者: lunaris_filia, 2015年1月28日

訊息: 11

語言: Esperanto

lunaris_filia (顯示個人資料) 2015年1月28日下午11:00:50

Saluton al ĉiuj,

Hieraŭ mi lernis la sufiksojn "isto" kaj "anto". Sed kial "studanto" uziĝas? Ĉu la studanto ne estas okupado? Ĉu ni povas diri "studisto" anstataŭ "studanto"? Kio estas la diferenco inter "-isto" kaj "-anto"?

Dankon.

richardhall (顯示個人資料) 2015年1月29日下午6:04:10

lunaris_filia:Saluton al ĉiuj,

Hieraŭ mi lernis la sufiksojn "isto" kaj "anto". Sed kial "studanto" uziĝas? Ĉu la studanto ne estas okupado? Ĉu ni povas diri "studisto" anstataŭ "studanto"? Kio estas la diferenco inter "-isto" kaj "-anto"?

Dankon.
-anto signifas iu (aŭ io) kiu plenumas iun procezon. Umanto estas umanta homo.
-isto signifas profesiulo, aŭ iu kiu ofte, daŭre aŭ speciale okupiĝas pri io. Foje mi uzas biciklon: mi estas biciklanto. Aliflanke, mia amiko rajdas ofte kaj serioze: li estas biciklisto.

lunaris_filia (顯示個人資料) 2015年1月29日下午6:42:45

richardhall:
lunaris_filia:Saluton al ĉiuj,

Hieraŭ mi lernis la sufiksojn "isto" kaj "anto". Sed kial "studanto" uziĝas? Ĉu la studanto ne estas okupado? Ĉu ni povas diri "studisto" anstataŭ "studanto"? Kio estas la diferenco inter "-isto" kaj "-anto"?

Dankon.
-anto signifas iu (aŭ io) kiu plenumas iun procezon. Umanto estas umanta homo.
-isto signifas profesiulo, aŭ iu kiu ofte, daŭre aŭ speciale okupiĝas pri io. Foje mi uzas biciklon: mi estas biciklanto. Aliflanke, mia amiko rajdas ofte kaj serioze: li estas biciklisto.
Dankon!

richardhall (顯示個人資料) 2015年1月29日下午7:15:10

Nedankinde. Fakte, mi ne certas kial plentempa matura lernanto ne estas nomata "studiston". Eble estas nure konvencio.

lunaris_filia (顯示個人資料) 2015年1月29日下午7:53:00

richardhall:Nedankinde. Fakte, mi ne certas kial plentempa matura lernanto ne estas nomata "studiston". Eble estas nure konvencio.
Nu... Mi opinias tiel. Verŝajne mi bezonas lerni tiajn uzojn.

Rujo (顯示個人資料) 2015年1月29日下午8:32:39

Priserĉante la [url=www.tekstaro.com]Tekstaron de Esperanto[/url] oni trovas jenajn rezultojn: por la vorto studisto aperas neniu frazekzemplo; por studanto aperas 69 frazekzemploj kaj por studento aperas 100 frazekzemploj. En la Tekstaro estas proksimume 70 verkoj kaj 4.675.412 da vortoj.

Sxak (顯示個人資料) 2015年1月30日上午1:04:31

Rujo: kaj por studento aperas 100 frazekzemploj.
Serĉis: studento - ignoras trafojn en/kun fremdaĵoj - montras 100 signojn - montras maksimume 1000 trafojn - ne uzas signetojn - ne atentas usklecon Ŝanĝi

Suma nombro de trafoj: 467

nornen (顯示個人資料) 2015年1月30日上午4:52:52

Kaj ne forgesu, ke ne ĉiu studanto estas studento, nek ĉiu studento estas studanto.

sudanglo (顯示個人資料) 2015年1月30日上午11:37:02

Kaj por ĉiu -isto ne estas responda -anto, aŭ inverse.

La vilaĝa panisto eble havas amantinon, kaj bicikisto aŭ aŭtisto povus renversi piediranton, sed senĝene ĵongli la sufiksojn ne ĉiam eblas.

Ĉio dependas de la radiko kaj la ideo portata de ĝi.

lunaris_filia (顯示個人資料) 2015年1月30日下午7:37:21

Mi volas danki vin por helpojn afablajn viajn. ridulo.gif

回到上端