Ir ao conteúdo

Bravo, Ukrainio!

de robbkvasnak, 29 de janeiro de 2015

Mensagens: 47

Idioma: Esperanto

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 17:26:38

Mi sendas mian tutkoran amon al la lando de Ukrainio, ĉar tiu lando nun progresas antaŭen kaj estas minimume ĉi-tiu-punkte bona modelo por orienta Eŭropo: http://www.gaystarnews.com/article/ukraine-throws-...
Oni nur povas doni sian sciaron al socio kiam oni estas akceptata tie, libera por sin esprimi. Ukrainio faris paŝon antaŭen por siaj civitanoj. Bedaŭrinde ne ĉiuj landoj en orienta Eŭropo emas fari tiajn paŝojn.

RoMesasLi (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 17:50:19

Ukrainio ne estas shtato, Ukrainio estas biciklo lango.gif http://olx.pl/oferta/rower-ukraina-1988r-CID767-ID...

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 18:59:50

Plejverŝajne plaĉos al kelkaj rusaj esperantistoj la "fratamaj' bildoj jene: http://www.zambianwatchdog.com/zambian-students-at...
Kun tiaj 'amikoj' oni ne bezonas malamikojn.

Malnaciulo (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 19:30:25

En Usono nirulojn entute oni mortpafas. Pri usonaj amikoj de ukrainiaj nazioj vi povas spekti ĉi tie.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 20:50:32

https://politicalviolenceataglance.files.wordpress...
oni ne decidas esti geja. Estas ero de la denaska personeco. Mi ja konas rusinojn kaj eĉ konis rusajn lesbojn. Mi ne primokas la emojn de aliaj forumanoj kiam temas pri pozitiva, homrajtaj opinioj. Sed mi kontraŭstaras malicon kaj insultemon. La fakto estas ke kelkaj homoj en tiuj forumoj estas ja nur naivaj aŭ vere malicaj kaj serĉas ja klopodas ofendi kaj dolorigi aliajn forumanojn, insulti, ataki.... Mi scias bone ke estas gravaj problemoj por malmultanoj en Usono. Mi ja ne estas ano de usona piedpilkeska teamo tiel ke mi ne akceptas ke maltoleremo en Usono pardonigas maltoleremon en aliaj landoj. Kaj mi fiere uzas mian veran nomon ĉi-tie ĉar mi vere staras malantaŭ miaj propraj opinioj, mi ne timas. Mi ja havis rusajn studentojn kaj studentinojn - ankaŭ ukrainajn. Ni bone harmoniis ĉar mi estas mensmalferma profesoro kaj - feliĉe - miaj studentoj ankaŭ.
Eble iuj rimarkis ke mi unue ne parolis pri Rusio - nur pri la progreso en Ukrainio. Sed kio okazis? Kiu tuj sentis sin atakata pro la laŭdo de decido en alia lando? Ĉu mi unue skribis ion pri la (mal)justeco en Rusio? Ne.
Mi proponas ke vi kiuj ne konas iujn gejulojn iru por konatiĝi kun kelkaj. Vi kiuj ne konas negrulojn konatiĝu kun kelkaj. Eble - ĉar vi parolas esperante - vi povus diskuti amikeme kun Esperantistoj en Ukrainio - kiel SAMIDEANOJ. Mi kredas ke vi baldaŭ ŝanĝos opiniojn.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 29 de janeiro de 2015 23:09:32

La racismaj, maĉismaj kaj kontraŭgejismaj opinioj (aŭ pli ekzakte antaŭjuĝoj) estis oftaj en okcidento 50 jarojn antaŭe. Do, tiuj, kiuj vivas nun kaj estas sufiĉe aĝaj por esti travivintaj tiuj periodon bone komprenas kiel povas pensi la anoj de tiaj opinioj.

Sed la fino de koloniismo kaj la luktoj por egaleco, en Ameriko kaj en Eŭropo ebligis aliajn mensajn bildojn de alikoloranoj, virinoj, gejoj. Kaj ni ŝanĝis niajn opiniojn pri ili, kaj la antaŭjuĝoj, kiujn ni tiam havis ŝajnas nun al ni tute ridindaj. Verŝajne la aliaj landoj travivos similan evoluon, se ili estas pacaj kaj prosperaj.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 30 de janeiro de 2015 00:15:50

Kiom vere vi skribas, Altebrilas. Dankon - kaj pacon al ĉiuj - mi kredas la funda deziro de ĉiu samideano.

Lakiro (Mostrar o perfil) 31 de janeiro de 2015 16:33:41

Altebrilas:verŝajne la aliaj landoj travivos similan evoluon.
Tio ĉi estas evidenta degenero!

Lakiro (Mostrar o perfil) 31 de janeiro de 2015 16:39:43

robbkvasnak: Mi kredas ke vi baldaŭ ŝanĝos opiniojn.
Apenaŭ!

Polaris (Mostrar o perfil) 31 de janeiro de 2015 17:55:45

Malnaciulo:En Usono nirulojn entute oni mortpafas.
Vi entute estas pleplena de stultaĵoj. Oni ne kredu tuton, kion oni legas. Vi ne scias pri kio vi parolas, kaj mi kutime ne respondas al tia sencensaĵo. Tamen, bedaurinde, estas homoj, kiuj kredos tion, nur ĉar iu diris ĝin, kaj necesas, ke iu klarigu la aferon.

Mi loĝas en Usono, kaj mi povas atesti ke kiam ajn policano devas pafi nigrulon, sendepende la kialo, la kompletidiotaj rasaj agitisoj akuzas la policon de "rasa malamo" kaj kriegas kontraŭ "diskriminacio". Bonvolu lerni la faktojn antaŭ ol disvastigi volapukaĵojn.

De volta à parte superior