Bravo, Ukrainio!
av robbkvasnak, 29 januari 2015
Meddelanden: 46
Språk: Esperanto
robbkvasnak (Visa profilen) 29 januari 2015 17:26:38
Oni nur povas doni sian sciaron al socio kiam oni estas akceptata tie, libera por sin esprimi. Ukrainio faris paŝon antaŭen por siaj civitanoj. Bedaŭrinde ne ĉiuj landoj en orienta Eŭropo emas fari tiajn paŝojn.
RoMesasLi (Visa profilen) 29 januari 2015 17:50:19
robbkvasnak (Visa profilen) 29 januari 2015 18:59:50
Kun tiaj 'amikoj' oni ne bezonas malamikojn.
Malnaciulo (Visa profilen) 29 januari 2015 19:30:25
robbkvasnak (Visa profilen) 29 januari 2015 20:50:32
oni ne decidas esti geja. Estas ero de la denaska personeco. Mi ja konas rusinojn kaj eĉ konis rusajn lesbojn. Mi ne primokas la emojn de aliaj forumanoj kiam temas pri pozitiva, homrajtaj opinioj. Sed mi kontraŭstaras malicon kaj insultemon. La fakto estas ke kelkaj homoj en tiuj forumoj estas ja nur naivaj aŭ vere malicaj kaj serĉas ja klopodas ofendi kaj dolorigi aliajn forumanojn, insulti, ataki.... Mi scias bone ke estas gravaj problemoj por malmultanoj en Usono. Mi ja ne estas ano de usona piedpilkeska teamo tiel ke mi ne akceptas ke maltoleremo en Usono pardonigas maltoleremon en aliaj landoj. Kaj mi fiere uzas mian veran nomon ĉi-tie ĉar mi vere staras malantaŭ miaj propraj opinioj, mi ne timas. Mi ja havis rusajn studentojn kaj studentinojn - ankaŭ ukrainajn. Ni bone harmoniis ĉar mi estas mensmalferma profesoro kaj - feliĉe - miaj studentoj ankaŭ.
Eble iuj rimarkis ke mi unue ne parolis pri Rusio - nur pri la progreso en Ukrainio. Sed kio okazis? Kiu tuj sentis sin atakata pro la laŭdo de decido en alia lando? Ĉu mi unue skribis ion pri la (mal)justeco en Rusio? Ne.
Mi proponas ke vi kiuj ne konas iujn gejulojn iru por konatiĝi kun kelkaj. Vi kiuj ne konas negrulojn konatiĝu kun kelkaj. Eble - ĉar vi parolas esperante - vi povus diskuti amikeme kun Esperantistoj en Ukrainio - kiel SAMIDEANOJ. Mi kredas ke vi baldaŭ ŝanĝos opiniojn.
Altebrilas (Visa profilen) 29 januari 2015 23:09:32
Sed la fino de koloniismo kaj la luktoj por egaleco, en Ameriko kaj en Eŭropo ebligis aliajn mensajn bildojn de alikoloranoj, virinoj, gejoj. Kaj ni ŝanĝis niajn opiniojn pri ili, kaj la antaŭjuĝoj, kiujn ni tiam havis ŝajnas nun al ni tute ridindaj. Verŝajne la aliaj landoj travivos similan evoluon, se ili estas pacaj kaj prosperaj.
robbkvasnak (Visa profilen) 30 januari 2015 00:15:50
Lakiro (Visa profilen) 31 januari 2015 16:33:41
Altebrilas:verŝajne la aliaj landoj travivos similan evoluon.Tio ĉi estas evidenta degenero!
Lakiro (Visa profilen) 31 januari 2015 16:39:43
robbkvasnak: Mi kredas ke vi baldaŭ ŝanĝos opiniojn.Apenaŭ!
Polaris (Visa profilen) 31 januari 2015 17:55:45
Malnaciulo:En Usono nirulojn entute oni mortpafas.Vi entute estas pleplena de stultaĵoj. Oni ne kredu tuton, kion oni legas. Vi ne scias pri kio vi parolas, kaj mi kutime ne respondas al tia sencensaĵo. Tamen, bedaurinde, estas homoj, kiuj kredos tion, nur ĉar iu diris ĝin, kaj necesas, ke iu klarigu la aferon.
Mi loĝas en Usono, kaj mi povas atesti ke kiam ajn policano devas pafi nigrulon, sendepende la kialo, la kompletidiotaj rasaj agitisoj akuzas la policon de "rasa malamo" kaj kriegas kontraŭ "diskriminacio". Bonvolu lerni la faktojn antaŭ ol disvastigi volapukaĵojn.