Gloro de Stalingrado
od uživatele Lakiro ze dne 2. února 2015
Příspěvky: 57
Jazyk: Esperanto
Lakiro (Ukázat profil) 2. února 2015 17:45:52
Hodiaŭ (2-an de februaro) estas tago de liberigo de tiu ĉi urbo de faŝista armeo dum la dua mondmilito. Stalingrada batalo daŭris 200 tagojn, en kiu pereis 2 milionoj de soldatoj ambaŭflanke.
Ne ekzistas eĉ unu urbo en la mondo, kiu povas kompari sin kun Stalingrado laŭ la graveco en resumo de la monda milito. Tie ĉi en 1943 j sovetia armeo solvis gravan taskon laŭ ĉirkaŭigo de 250 000 de germanaj soldatoj sub komandado de feld-marŝalo Paulus. Tie ĉi okazis milita frakturo en la milito, post kiu ruĝa armeo komencis ataki Vermaĥton.
Lakiro (Ukázat profil) 2. února 2015 18:34:00
Hitler fermis la konsilion tiel: "La rusoj troviĝas sur eĝo de perdo de siaj fortoj. Reziston sub Stalingrado ni devas taksi kiel la lokan. Rezisti ili jam ne kapablas! Mi ne vidas seriozan danĝeron. Ni devas pli rapide preni la urbon en siajn manojn".
Ĉe tio generalo Kejtel serveme kapjesis. Generalo Jodl kaj aliaj oficiroj abstinis de iuj paroloj.
Rezulto de tiu ĉi konsilio estis aldono de 3 divizioj de 4-a tanka armeo al 6 infanteria armeo.
Kio poste okazis vi verŝajne konjektas.
Lakiro (Ukázat profil) 2. února 2015 19:26:20
Soldato de 5-a precizpafista regimento de 1-a rumania divizio Morin Diakon asertis: "Soldatoj kviete mallaŭdas Hitleron kaj Antonesku-on. Oficiroj promesas, ke post la milito ni ricevos multon da tero en Transilvanio kaj Ukrainio, sed ni pensas ne pri la tero, sed pri manĝaĵo".
El letero de germana soldato Hans Blumenhof al Markus Lucenberg:
"Se pensi, kiom da amikoj jam estas murditaj el tiuj, kiuj komencis kun mi en 1939 j militan karieron, do venas teruro. Bedaŭrinde, pereas tia bona homa materialo, sed malfortaj kaj malsanaj homoj restas vivi. Kion estos plu kun nia popolo?".
Fenris_kcf (Ukázat profil) 2. února 2015 19:32:54
La Ĉina imperiestro 永樂 (Pinyin: Yǒnglè, preskaŭa transliterumo: Jung-Le) inaŭguris la malpermesitan urbon kiel estrarejon.
Lakiro (Ukázat profil) 2. února 2015 20:23:30
8.04.42 - tage, trans Hungarion, Karpatojn krucadis rumanian ŝtatlimon.
12.04.42 - ni renkontis rumanian soldaton, laŭ nacieco germano.
27.04. - ploranta virino kun infano petas pecon da pano de leŭtenento. Ricevinte la panon, ŝi kisas lian manon.
29.04. - unua kontakto kun malamikoj - partizanoj. Itala kaj nia postenoj pafis dekfoje. Nokte alflugis malamika aviado.
1.05. - unu unteroficiro, veninta de la fronto, rakontis, ke rusoj breĉis la fronton de italoj je 200 km larĝe.
17.05. - terure bombas malamika aviado, ondo post ondo. Ĉie estas aŭdata pafado. Post tagmanĝo okazis batalo en arbaro. Unuaj kaptitoj. Vespere kanona pafado.
19.05. - denove kun la mateniĝo ni pelas malamikon. Strata batalo. Vespere batalo por ĉiu domo. Multe da kaptitoj. Ni okupis vilaĝon kaj kaptis la predon: milkon, ovojn, porkojn, kokinojn. Bonege! Ni prenis 100 kaptitojn. Atako de novaj rusaj aviadiloj.
20.05. - ni prenis proksimume 1000 kaptitojn.
Daŭrigo sekvas! Gis!
Vinisus (Ukázat profil) 2. února 2015 20:55:38
Altebrilas (Ukázat profil) 3. února 2015 13:15:28
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molo...
Tial ni devas batali por daŭrigi pacon, kaj eviti ĉion, kio povas rekte aŭ ne konduki nin al milito.
emukah (Ukázat profil) 3. února 2015 16:40:50
Altebrilas:Jesss!!! Tute kaj plene vi pravas!
Tial ni devas batali por daŭrigi pacon, kaj eviti ĉion, kio povas rekte aŭ ne konduki nin al milito.
Lakiro (Ukázat profil) 3. února 2015 16:42:20
25.05 - atakoj de rusoj sekvas ondo post ondo ekde 7 ĝis 19 h, sed nia artilerio faras sian aferon kaj ankaŭ aviadiloj. Helpu al ni, Dio! Longe ni ne povos tiel plu. Rusoj troviĝas en distanco 50 metroj de ni. Aŭ ili nun atakos, aŭ kapitulacios.
26.05. - Dio helpis al ni! De 7 ĝis 12 h nin bombis 200 rusaj aviadiloj. Poste ilin bombis nia aviado. Ĉie kuŝas kadavroj. Ĉi tie estas 3 armeoj en ĉirkaŭaĵo. Se rusoj atakus, do ili frakasus nin. Ni ĉiuj jam adiaŭis kun la vivo.
30.05. - kolektiĝis tuta nia roto kaj nia rotestro anoncis pri la sukcesoj de la ĉirkaŭado: 240000 da kaptitoj, 500 aviadiloj, 2000 kanonoj, 2500 tankoj.
12.06. - 14-a tanka divizio iris antaŭen, la ringo estas ringigita. Hieraŭ ni kaptis 2 rusajn aŭtomobilojn kun homoj, kiu tre miris, ke trovis sin inter germanaj soldatoj.
Vespere ni eksciis, ke nia 16-a tanka divizio estas ĉirkaŭigita. Jes 16-a tanka divizio havis grandajn perdojn, sed 14-a tanka divizio savis la 16-an.
14.06. - pedikoj ronĝas ĝis la freneziĝo. En fosaĵo mi demetis mian ĉemizon kaj jen la predo - 17 grandaj kaj 12 etaj pedikoj.
Fenris_kcf (Ukázat profil) 3. února 2015 16:44:18