目次へ

Radikoj kiuj realisme povus esti mem kunmetaĵoj

Tempodivalse,2015年2月4日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年2月4日 3:02:05

En Esperanto nemalofte troviĝas radikoj, kiujn oni teorie povus interpreti kiel kunmetaĵojn de du pli mallongaj radikoj. Ekzemploj estas fi-eri anstataŭ fieri, pap-ero anstataŭ papero.

Tamen, la plimulto de tiaĵoj estas nur ŝercaj, ĉar kiel kunmetaĵoj ili apenaŭ havas sencon (ĉu vere oni povas imagi eron de papo?)

Do en ĉi tiu fadeno mi volas eltrovi tiajn radikojn, kiujn oni realisme povus intenci (senchave) kiel kunmetaĵojn - por ekzemplo, se oni ne sciintus la jaman radikon. Ekzemploj:

aĉeta kaj aĉ-eta

barata kaj bar-ata

domaĝo kaj dom-aĝo

legenda kaj leg-enda

libreto (opero) kaj libr-eto

postulo (ordono) kaj post-ulo (la malantaŭan oni ĉi tial kutime skribas kiel "poste-ulo" )

regulo kaj reg-ulo

Ĉu vi povas plilongigi la liston per aliaj?

Sxak (プロフィールを表示) 2015年2月4日 3:10:32

Istvan Ertl:-- Ho, jes, mi povis fini skizon por mia monografio pri la evoluo de dialektaj frotsonoj ĉe manĉuroj! -- entuziamis la diplomita ĉinologino.
Oreltira spertule komprenis la rilaton inter froto, mano kaj ĉuro, ...

amigueo (プロフィールを表示) 2015年2月4日 12:40:14

mi aplaŭdas ĉi iniciaton, kaj proponas ludon trovi frazon kie tiu dusignifa vorto havu tiujn du aŭ pli signifojn.

vort-listo tia kaj fraz-listo tia meritas retejon propran, kun belaj ŝpritaj bildoj priaj.

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年2月11日 5:08:38

respekt-i; re-spekt-i
diamant-o; di-am-ant-o
sintaks-o; sin-taks-o
idiotism-o; idiot-ism-o
volont-e; vol-ont-e

RubyNunes (プロフィールを表示) 2015年2月11日 5:26:05

Radikoj absolute ne estas kunmetaĵoj, kvankam homonimoj povas erarige pensigi tion al iu ajn. ^_^

Bruso (プロフィールを表示) 2015年2月14日 10:47:09

Okulo (korpoparto), ok-ulo (homo de la cifero 8)

amigueo (プロフィールを表示) 2015年2月21日 12:35:32

do, ' homonimoj estas la nomo de tiaj vortoj?
see, ' homonimo estas serioza vorto, tre formala,
ĉu iu konas sinonimon? (ho, alia formalmonstro).

mateno (プロフィールを表示) 2015年2月21日 13:48:33

klasika ŝerco (elpensita, mi pensas, de Stano Marĉek) -- kial ĝirafo neniam estas sola? ĉar ĝi ĉiam havas kolegon! ridego.gif

mateno (プロフィールを表示) 2015年2月21日 13:53:11

tre amuza fadeno estas tiu ĉi; ekzistas simila fenomeno en Esperanto, kiu nomiĝas "aserpentoj": tio estas paroj da Esperantaj vortoj, kiuj diferenciĝas nur per la komenca litero "a": ekzemple, maro/amaro, kuŝi/akuŝi, moro/amoro, varo/avaro, melo/amelo, boto/aboto ... ekzistas multaj ridego.gif

nornen (プロフィールを表示) 2015年2月21日 17:23:07

Al mi ŝajnas iomete danĝera la malsameco inter per'fid'a (pere de fido) kaj perfid'a (kontraŭ la fido).

先頭にもどる