Til innholdet

Ĉu oni povas verbigi ian vorton?

fra psychoslave,2015 2 14

Meldinger: 16

Språk: Esperanto

Sxak (Å vise profilen) 2015 2 18 03:51:06

Tempodivalse:Teorie ĉiu vorto verbigeblas -
Ne.
Ekzistas "sindetena" sed ne ekzistas "sindeteni"
Same ne ĉiu vorto substantivigeblas
Ekzistas "sensukera" sed ne ekzistas "sensukero"

sudanglo (Å vise profilen) 2015 2 18 12:08:57

Ekzistas "sindetena" sed ne ekzistas "sindeteni"
190 junuloj respondis jes, 133 ne kaj 48 sindetenis

Sxak (Å vise profilen) 2015 2 18 14:29:05

sudanglo:
Ekzistas "sindetena" sed ne ekzistas "sindeteni"
190 junuloj respondis jes, 133 ne kaj 48 sindetenis
malĝuste
ili sin detenis per du vortoj
Mi konsentas, ke tiu eraro estas amasa, sed vi ja estas esperantisto dum la tempo almenaŭ 2oble pli granda ol mi. Pensu almenaŭ parteton de tiu tempo!
En ĉiuj fidindaj vortaroj almenaŭ ekzistas sin_deteni per 2 vortoj. Kia estas diferenco? Evidente nenia. Kion entute povas signifi tiu gungluado? Evidente nur jenon:
Iam necesas fari la vortojn, devenantaj de 2vortaj kombinaĵoj. En tiu okazo oni certe kungluas ilin. Tial aperas "sensukera" kaj "sindetena"
Kaj jen estas la sola kialo de ekzisto de tiu prefikso
Kaj post kiam mi mem komprenis tion, mi serĉis en PMEG:
Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, nin aŭ vin laŭ la senco:

sudanglo (Å vise profilen) 2015 2 18 16:46:00

malĝuste
Mi citis tiun frazon el la Tekstaro.

Alia ekzemplo el la Tekstaro:

Dum voĉdonado ĉiuj voĉdonis “por”. Mi kontraŭis, kaj iu sindetenis — mi havas suspektojn, kiu estis la sindeteninto
Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto
Sed sindeteninto (supre) estas tiel oportuna. Kaj se oni praktikus sindetenadon?

Mi petas pardonon se mia sindefendo ofendas.

La buĝeto estis akceptita per 43 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj 6 sindetenoj Ĉu la budĝeto detenis sin?

Sxak (Å vise profilen) 2015 2 18 17:07:08

sudanglo:
malĝuste
Mi citis tiun frazon el la Tekstaro.

Alia ekzemplo el la Tekstaro:
Nu. La tekstaro estas granda erararo. Tie eblas trovi ĉion ajn, preskaŭ ajnan eraron. Ĉar inter la tekstoj estas gazetaj artikoloj, verkitaj de analfabetuloj

sudanglo:
Dum voĉdonado ĉiuj voĉdonis “por”. Mi kontraŭis, kaj iu sindetenis — mi havas suspektojn, kiu estis la sindeteninto

Sed sindeteninto (supre) estas tiel oportuna. Kaj se oni praktikus sindetenadon?

Mi petas pardonon se mia sindefendo ofendas.

La buĝeto estis akceptita per 43 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj 6 sindetenoj Ĉu la budĝeto detenis sin?
Mi ne komprenas vin sindefendo,sindetenado estas ja sendube bonaj vortoj. Estas interesa demando pri "sindeteninto" Kial la budĝeto detenis sin? Detenis sin tiuj, kiuj tiel voĉdonis

amigueo (Å vise profilen) 2015 2 18 17:51:04

EldanarLambetur:Ĉu 1, 2, 3, kaj 4 egalas?

[list=1]
Se estas tiom da fiŝoj, vi povus kapti multajn hodiaǔ.
Se estas tiomaj fiŝoj, vi povus kapti multajn hodiaǔ.
Se la fiŝoj estas tiomaj, vi povus kapti multajn hodiaǔ.
Se la fiŝoj tiomas, vi povus kapti multajn hodiaû.[/list]
la kvara frazo ĝustas, sed vi rimarku, ke vi ne rajtas demandi la kvanton per verbo kiomi, nur pro absurda malregulo.

"devus "kiomi" la fiŝoj por ke vi morgaŭ multajn fiŝu?

ĉu nur mi trovas elstare absurde ke signifdiferenco inter "kiomi" kaj "tiomi" tiomu?

Tibake til toppen