본문으로

«Esperantigado denove» – Kiu lingva modelo?

글쓴이: martin_hutch, 2015년 2월 21일

글: 22

언어: Esperanto

martin_hutch (프로필 보기) 2015년 2월 21일 오후 10:07:00

1) fremdaĵoj skribataj origine (preferata de fondinto de Vikipedio usonano Chuck Smith)
→ ekz. vjetname: Nguyễn_Tấn_Dũng (registarestro): [url=http://en.wikipedia.org/wiki/Nguyễn_Tấn_Dũng]angle[/url], [url=http://fr.wikipedia.org/wiki/Nguyễn_Tấn_Dũng]france[/url]

2) fremdaĵoj ĉiam naciigitaj (postulita de kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhofo)
→ ekz. turke: Recep Tayyip Erdoğan (prezidanto): [url=http://lv.wikipedia.org/wiki/Redžeps_Tajjips_Erdogans]latve[/url], [url=http://sr.wikipedia.org/sr-el/Реџеп_Тајип_Ердоган]serbe[/url]

→ Enketo estas pri la lingvo, kaj ne pri Vikipedio, sed se pri la lingvo do ankaŭ pri Vikipedio.
→ Legu plu en pli frua fadeno.

philippe_biras (프로필 보기) 2015년 2월 21일 오후 10:51:36

La vjetnama – ŝajnus facila, ĉar latinida – estas plej grava ekzemplo pri mallegebleco eĉ por angloj.

nornen (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오전 2:05:10

Varianto 2.

La varianto 1 prezentas kelke da problemoj:
1) Kiel prononci "Mi vizitis Xelajú" (latinidaj literoj)?
2) Kiel prononci "Mi vizitis 평양" (nelatinidaj literoj)?
3) La skribdirekto povas ŝanĝi: "Mi loĝas en المدينة".

Pro ĉi tio, mi preferus la varianton 2:

1) Mi vizitis Ŝelaĥuon.
2) Mi vizitis Pjangjango/Pjongjango/Pjanjano.
3) Mi loĝas en (al-)Madinao/(al-)Madino/(al-)Madinato.

Tamen malsamas ege miaj ideoj kaj la akademiaj ideoj pri kiel esperantigi hispanlingvajn nomojn. Laŭ mi estus pli naturaj kaj logikaj la sekvaj nomoj: (Arĥentino; Beliso; Bolivjo/Bolibjo; Ĉilo; Honduraso; Kolombjo; Meĥiko; Panamao; Venesvelo/Benesvelo; kaj se oni volus Iŝimuleŭ anstataŭ Gvatemalo samkiel Barato)

vejktoro (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오전 6:09:29

nornen:
Pro ĉi tio, mi preferus la varianton 2:

1) Mi vizitis Ŝelaĥuon.
2) Mi vizitis Pjangjango/Pjongjango/Pjanjano.
3) Mi loĝas en (al-)Madinao/(al-)Madino/(al-)Madinato.
Oni povas skribi kiel oni volas, sed..
Tiam kiam mi legas verkojn kiuj enhavas fremdajn vortojn, mi ŝatas ke la aŭtoro esperantigas la fremdajn vortojn ie en la teksto. Mi studas esperanton. Mi ne pristudas la skribaĵojn kaj fonetikajn regulojn de la tuta mondo.

Uzi naciajn vortojn sen doni esperantiĝojn por mi aludas al la snobeco. Ni ne plu estas egala je nia esperanto. Oni skribas nur por aliulojn kiuj regas la saman lingvon.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오전 10:19:26

Reprezenti proprajn nomojn per latinaj literoj obeas al du kontraŭaj postuloj:
- esti facile rekoneblaj por tiuj, kiuj jam konas la nomon,
- esti ne konfuzebla kun malsamaj nomoj (ekz. personaj nomoj).

Ekzistas multaj sistemoj por diversaj lingvoj, kaj oficialaj laborgrupoj pri tio. Ne esperantistoj decidos pri tio, sed ni povas konformiĝi al tiuj oficialaj decidoj.

Plejsimple ni skribu la urbajn nomojn kiel ili aperas latinlitere sur indikiloj, kaj personajn nomojn kiel ili aperas en pasportoj. Se tiuj informoj ne sufiĉas, oni povas aldoni la prononcon interparenteze.

En specialaj okazoj, por famaj kongresurboj aŭ esperantistoj, la nomoj povas esti esperantigitaj. Sed tiujn nomojn oni uzu kiel kromnomoj.

Vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Latinigo

kamil_rudzki (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오후 12:49:46

Altebrilas:Reprezenti proprajn nomojn per latinaj literoj obeas al du kontraŭaj postuloj:
- esti facile rekoneblaj por tiuj, kiuj jam konas la nomon,
- esti ne konfuzebla kun malsamaj nomoj (ekz. personaj nomoj).

Ekzistas multaj sistemoj por diversaj lingvoj, kaj oficialaj laborgrupoj pri tio. Ne esperantistoj decidos pri tio, sed ni povas konformiĝi al tiuj oficialaj decidoj.

Plejsimple ni skribu la urbajn nomojn kiel ili aperas latinlitere sur indikiloj, kaj personajn nomojn kiel ili aperas en pasportoj. Se tiuj informoj ne sufiĉas, oni povas aldoni la prononcon interparenteze.

En specialaj okazoj, por famaj kongresurboj aŭ esperantistoj, la nomoj povas esti esperantigitaj. Sed tiujn nomojn oni uzu kiel kromnomoj.

Vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Latinigo
Tiel bone estas, kaj kelkaj frenezuloj volas mutili la "mirakla" sistemo. Ho, ve!

georgo_g (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오후 1:01:55

Altebrilas:Vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Latinigo
Ne temas pri latinigo, pri kiu ne esperantistoj decidas kaj kiu ne estas utila por Esperanto.

Temas pri esperantigo, pri kiu decidas nur esperantistoj.
Altebrilas:Plejsimple ni skribu la urbajn nomojn kiel ili aperas latinlitere sur indikiloj, kaj personajn nomojn kiel ili aperas en pasportoj. Se tiuj informoj ne sufiĉas, oni povas aldoni la prononcon interparenteze.
En specialaj okazoj, por famaj kongresurboj aŭ esperantistoj, la nomoj povas esti esperantigitaj. Sed tiujn nomojn oni uzu kiel kromnomoj.
Ĝuste pri tio tuta afero. Mi persone tute neas supra malsana koncepto mallogika, tute kontraŭ postuloj de Zamenhof. Kaj mi ne estas sola. Modelo por verkistoj estu Auld, kaj ne Camacho. Ĉiuj fremdaĵoj estu esperantigitaj, kaj neniuj fiaj krampoj (en novelo/romano?) estas solvo. Skribo kaj elparolo estas malapartigitaj partoj de ĉiu lingvo. Kiel mi vidas pri la temo argumentojn tute ne gravas. Esperanto de Zamenhof ne estu lingvo kiel aliaj lingvoj mallogikaj.

hans_hermans (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오후 1:40:41

vejktoro:Mi ne pristudas la skribaĵojn kaj fonetikajn regulojn de la tuta mondo.
Uzanto Altebrilas probable havas neniun problemon pri studado de miloj da lingvoj.

georgo_g:Ĉiuj fremdaĵoj estu esperantigitaj, kaj neniuj fiaj krampoj (en novelo/romano?) estas solvo.
Ekz. 400-paĝa romano plena de fremdaĵoj i.a. familinomoj kiel Schweinsteiger kaj Schlierenzauer. Unu krampo por ĉiu fremdaĵo sufiĉus? Mi dubas – prefere ĉe ĉiu esto de ili. Ni ĉiuj esperantigu, se nobluloj eĉ ne volas diskuti pri tio. Probable nur germanlingvanoj ne scias pri kio temas ridulo.gif

loek_zijlstra (프로필 보기) 2015년 2월 22일 오후 9:22:44

vejktoro:Uzi naciajn vortojn sen doni esperantiĝojn por mi aludas al la snobeco. Ni ne plu estas egala je nia esperanto. Oni skribas nur por aliulojn kiuj regas la saman lingvon.
Pro la menciita snobeco kelkaj stranguloj pensas ke Esperanto estos pli grava ol povas esti. Por kiu estas artefarita lingvo samtiel nelogika kiel la naciaj?

ubuntuo (프로필 보기) 2015년 2월 23일 오전 9:33:49

Bone ke enketo ne estas vikipedio-stila: ENNP (Esperantigita Nomo - Nacilingva Parenteze) aŭ NLPP (Nacia Lingvo - Prononco Parenteze) aŭ PEN (Plena Esperantigo de Nomoj). En la afero plej stulta estas malkonsekvenco en esperantigo de propraj nomoj. Famaj, ne famaj, kongresaj, ne kongresaj ktp. Kie ĉi tie estas logiko? Simple ni esperantigu ĉiujn geografiajn nomojn.

다시 위로