Al la enhavo

V por Varoufakis

de lagtendisto, 2015-februaro-27

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2015-februaro-27 16:24:34

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-februaro-27 17:50:06

Ĉar mi estas ŝparema germanido, mi rapide skribas tion-ĉi antaŭ ol iri al Aldi por butikumi (jes! Ni havas Aldi en Florido nun!) Se la germanoj pagus la 'grekan' ŝuldon ili estus stultaj. Mi certe ne estas amiko de Schräuble, sed mi ŝatus citi artikolon de la New York Times de hodiaŭ: Sur paĝo B1: In pursuit of Greek tycoons and tax cheats - Je la sekvado de grekaj magnatoj kaj impostfriponoj - de Liz Alderman. Tiuj kiuj vere ŝuldas la monon al Eŭropo - kaj al la greka popolo - estas la riĉeguloj en Grekio (kaj verŝajne aliloke) kiuj trompis Grekion dum jardekoj. La sumo de la ŝuldataj impostoj de tiuj riĉegaj homoj al la greka registaro estas ĉirkaŭ 76.000.000.000 Eŭroj laŭ la artikolo do preskaŭ triono de la greka ŝuldaro nacia. Tiu sumo esprimas nur la konatajn ŝuldojn. S-ino Alderman ankaŭ notas ke la riĉeguloj en Grekio havas duan, sekretan ekonomion en kio bankistoj, investistoj, industriestroj kaj certaj registaranoj interagas kune por trompi la grekan popolon. Facile estas do kaŭzi malamon kontraŭ iuj eksterlandanoj (la germanoj en tiu-ĉi kazo).
Mmm, bedaŭrinde mi ne havas Pickelhaube (pikilkasko) aŭ Lederhose (ledŝorto)por vesti ĉe Aldi.... tiam mi povus ankaŭ halti en greka butiko por aĉeti feta-fromaĝon - duapense eble mi preferus aĉeti labne-on en la turka butiko.

Sunjo (Montri la profilon) 2015-februaro-27 19:11:21

robbkvasnak:...Mi certe ne estas amiko de Schräuble
Hahaha, mi dirus ke al Schäuble mankas Schräuble (ŝraŭbeto)(miksaĵo de du germanismoj pri mankaj tasoj kaj nefiksitaj ŝraŭboj kiuj diras ion pri mensa sano). Mi pardonpetas, Robb, sed por serioza respondo ni estas en la malĝusta subforumo

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-februaro-27 19:36:14

Jes ja, Ŝunja, estis subkonscia mistajpo - hehehe - povas esti ke mia tirola ĉapelo premis mian cerbon tro forte - en la humida aero en Florido la lano povas ensorbi kondensakvon kaj poste ŝrumpi. Eble mi jodlos survoje iun sirtakion por la blankjupete vestitaj grekaj soldatoj kun la svingpiketaj ŝuoj.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-marto-19 12:57:12

La afero daŭrigas:

En Germana elsendaĵo ĉe la televid-sendostacio ARD kun Günther Jauch estis montrata filmeto, en kiu Γιάνης Βαρουφάκης (Yanis Varoufakis) levis sian mezfingron metafore al Germanio (la sceno ankaŭ videblas ĉe la fino de la menciita filmeto V for Varoufakis). Βαρουφάκης asertis, ke la filmeto estas falsaĵo, sed multaj ne kredis lin. Poste kelkaj "spertuloj" de la BILD-gazeto ekzamenis la filmeton kaj opiniis, ke ĝi estus aŭtentika.

Hieraŭ elsenditas ZDF Magazin Royale kun Jan Böhmermann (la kreintoj de V for Varoufakis) kaj li klarigis la jenan: Sia skipo falsigis la originalan filmon kaj kreis tiun falsaĵon (vidu youtube-filmeto)! Multaj Germanaj komunikiloj estis trompita de tiu akcio.

Βαρουφάκης pruvis, ke li hava humuron kaj komentis pri la ackio ĉe Twitter: „Humour, satire & self deprecation are great solvents of blind nationalism. We politicians need you badly.“ (~ „Humuro, satiro kaj mem-malestimo estas bonaj rimedoj kontraŭ blinda naciismo. Ni politikuloj bezonas vin [na Jan Böhme].“).

Bonega akcio laŭ mi, ĉar ĝi konvinke montris la fuŝan manieron de multaj Germanaj komunikiloj kaj ankaŭ la arogantecon de multaj Germanoj precipe pri la Greka ŝuld-krizo.

[Redaktaĵo] Nuntempe oni diskutas, ĉu la klarigo de Jan Böhmermann estas falsaĵo mem. Ni atendu …

[Plia redaktaĵo] Almenaŭ al mi ne vere gravas ĉu la mezfingro montritis de Βαρουφάκης aŭ ne. Min interesas la trakto de la Germana komunikilaro pri la afero.

Reen al la supro