Til indholdet

La Mortigo de Nemcov--Kion Signas?

af Polaris, 3. mar. 2015

Meddelelser: 155

Sprog: Esperanto

mihxil (Vise profilen) 3. mar. 2015 22.12.43

Lakiro:Nederlando ricevis la plej unuan lokon en la piedestalo inter ĉiuj "civilizaciaj" landoj. Tie oni permesas evtanazion, pederastion, mariĥuanon, prostituadon, gejajn edziĝojn kaj liberan pafadon sur stratoj.
Homoj, neniam vizitu tiun ĉi landon.
Politiko de tiu ĉi lando permesas ĉion malbonan. Tion elpensis nuna nederlanda parlamento.
Kial vi ne respondas unu simplan demandon: Kiel feke ĉio ĉi rilatas al la murdo de Nemcov?

robbkvasnak (Vise profilen) 3. mar. 2015 22.16.42

Lakiro:Ĉiuj usonanoj tre deziras murdi Snowdon-on. Neniu en la mondo indignas pri usona pozicio likvidi bonajn homojn, batalantaj por vera demokratio. Usonanoj forgesis pri siaj problemoj kaj provas solvi la fremdajn. Mi memorigas - ne ŝovu vian nazon en fremdajn aferojn.

Ukrainino Durickaja havis proksimajn rilatojn kun estro de ukraina regimento 'Dnepr-1' kaj kun ukraina parlamentisto Berjoza. Mi vidas usono-ukrainan spuron...en morto de Nemcov.
Vi triste malpravas. Sinjoro Snowden (kaj s-ino Manning)ĝuas tre grandan subtenantaron en Usono. Ankaŭ mi estas tre dankema al ili pro la malkovro de la misfaroj de usona registaro.
Iel la homoj en ĉi-tiu forumo el Rusio vere kredas ke ĉiu civitano de iu ajn lando subtenas komplete sian registaron. Halo! bonan matenon! Ĉu vi ne povas flari la kafon? Ni ja rajtas kritiki - mi dirus, ke ni eĉ ĝuas kritiki la registarojn en la landoj kie ni loĝas. Ni ne estas cerbaj sklavoj de registara politiko. Multaj homoj en Germanio, Nederlando kaj Usono LERNIS de stultaj militoj enlande kaj kontraŭ najbaraj landoj ke registaroj ne honestas.
Ĉu vi eble kredas ke mi subtenis la usonan militon estratan de Buŝ kontraŭ Irako? Nu, se vi kredas tion, vi malpravas. Mi iris en la stratojn kun aliaj homoj por demonstracii. Vere, ni ne sukcesis unue, sed tiam Barack diris ke li finigus la militojn. ni vocdonis por li. Nun, li ne finigas ilin kaj ni kontraŭas lin en tio. Sed unuope ni ne estas la registaro. Tamen ni rajtas kritiki ĝin sen esti murdataj dum vespera promenado.
Nur ĉar oni ne ŝatas Putin ne signifas ke oni ne ŝatas Rusion. Male. Mi persone ŝatus vidi rusojn liberajn en sia lando. Sed ŝajnas ke vi preferas blinde sekvi estron. Bone, se tia estas via libero, ĝuu ĝin - sed ne kredu ke ĉiuj aliaj homoj blinde amas la registaron en la lando kie ili loĝas.

ustra (Vise profilen) 3. mar. 2015 22.32.12

robbkvasnak:
ustra:
robbkvasnak:Feliĉe ni jam konas homojn en Usono kiuj ĉiam donas la ŝuldon por malbonaj aferoj al eksterlandanoj kaj al la "malamikoj" de Usono (ili ĵus festis kune en Vaŝingtono kunvenon de CPAC - Konservema-Politika-Agad-komitato kun steloj kiel Sarah Palin, Ted Cruz, Rand Paul, ktp. Por ili nur Usono bonas, usonanoj estas anĝeloj, nia flago estas kvazau religio).
Uff! Sed ŝajne Rusio ankaŭ suferetas: Se tro neĝas en Moskvo, kulptas la CIA. Se juna Ivanov havas akenon, kulpas la usona agresemo.
Putin estas anĝelo, la savinto de sia popolo kaj la granda rusa patrolando. Post sia morto, li estos embalzamigita kaj mostrata en vitra ekspoziejo en Kremlino - Aŭ eble li neniam mortos ĉar li estas dio.
La fieŭropa unio, la faŝistaj ukrainoj, la NATO-aĉ-o, la fiusonanoj ... povra Rusio havas tiom da malamikoj! Ĉiu malbona venas el ekstero!
...skribas tiu, kies lando dekomence senĉese militas kontraŭ la homaro kaj elspezas ĉiujare 800.000.000.000 da dolaroj por la armeo.
Usono ne estas MIA lando, ĝi apartenas al 315.000.000+ homoj kiuj decidas en vocdonado kiu estros la lando. MI certe ne farus la politikon de la usona registaro. Se vi NE komprenas ke NE temas pri piedpilka teamo por kio oni decidas ĉu subetni ĝin aŭ ne, mi do ploras por vi, ĉar vi estas eksmoda en via pensmaniero de bona mondo kontraŭ malbona lando. vi simple naivas, kompatindulo. Eble vi nur informiĝas ĉe RTV aŭ en bildrakontoj
Eble ne via lando, sed estas via estraro. Kiu, se ne vi kaj via samlandanoj povus ĉesi la militemon de tiu terorreĝimo? En Usono tute ne ekzistas pacmovado. Anstataŭe vi mokas tiujn, kiuj eksentas la forton de 800.000.000.000 da dolaroj. Kial vi malgravigas la agadon de la CIA aŭ NATO kaj neas eĉ la plej evidentajn faktojn? Kial vi principe ekskludas la eblecon, ke la CIA povus esti la instiganto de la mortigo de Nemcov? Kio certigas vin pri tio?
Kompatinda estas nur via naiveco. Iel mi komprenas vian ignoradon, ĉar ĝi helpas vin kaj viajn samlandanojn ne kontraŭi la aŭtoritaton. Viaj reĝimo, sed nia problemo, ĉu ne?

lagtendisto (Vise profilen) 3. mar. 2015 22.33.12

mihxil:
Lakiro:Nederlando ricevis la plej unuan lokon en la piedestalo inter ĉiuj "civilizaciaj" landoj. Tie oni permesas evtanazion, pederastion, mariĥuanon, prostituadon, gejajn edziĝojn kaj liberan pafadon sur stratoj.
Homoj, neniam vizitu tiun ĉi landon.
Politiko de tiu ĉi lando permesas ĉion malbonan. Tion elpensis nuna nederlanda parlamento.
Kial vi ne respondas unu simplan demandon: Kiel feke ĉio ĉi rilatas al la murdo de Nemcov?
Ĉu eble estus iu de patriotisma defendreflekso?

Polaris (Vise profilen) 4. mar. 2015 05.47.29

Terurĉjo:estimata kamarado polaris

mi jam multfoje skribis, ke rusio estas nedemokratia diktatora totalitara rigore polica ŝtato, kiu havas rajton murdi aŭ ne laŭ la ŝtata deziro aŭ bezono siajn civitanojn
sed tio ĉi estas nia enlanda interna afero, kiu ne koncernas aliajn landojn aŭ ŝtatojn
nur ne necesas nin instrui pri demokratio, homaj rajtoj, kiel vivi kaj ekzisti
Mi ne scias se vi diras tion sarkasme, humore, aŭ serioze, sed se vi seriozas, do, kontraŭe, tio tute koncernas aliajn landojn, kiuj devas kondamni vian subpremecon kaj korpremitecon kaj sancii Rusion.
Terurĉjo:
pri Nemcov
dum sia lasta nokto li promenadis tra moskvaj stratoj kun sia vica amatino - ukraina prostituitino Anna Durickaja...oni pafis en nemcov-on sep aŭ ok foje, sed eĉ unu kuglo ne trafis en la junulinon
mi inklinas opinii, ke oni mortigis nemcov-on pro tre ordinaraj kaŭzoj: ĵaluzo, adulto, venĝo, monaj fiaferoj.
Tio eblas--kaj tio estas kion mi volis scii, se estas iu ajn alia ekspliko pro ĉi tio. Sed suspektindas ke ili ne pafis la fivirinon.

vejktoro (Vise profilen) 4. mar. 2015 07.06.14

Polaris: fivirinon.
Mi petas, ni diru 'virino.'

Fuzzy (Vise profilen) 4. mar. 2015 08.00.01

Terurĉjo:
oni pafis en nemcov-on sep aŭ ok foje, sed eĉ unu kuglo ne trafis en la junulinon

mi inklinas opinii, ke oni mortigis nemcov-on pro tre ordinaraj kaŭzoj: ĵaluzo, adulto, venĝo, monaj fiaferoj.
Jes, ankaŭ mi emas opinii same. La polico trovis ke la kuglingoj estis de diversaj fabrikoj, kaj la murdisto uzis tre ordinaran militistan pistolon anstataŭ preciza paflertista fusilo, kiun uzus profesia murdisto, kaj li pafis al Nemcov la tutan kugloprovizon sed trafis nur kvar pafojn, neniuj "certigaj pafoj" en la kapon estis faritaj, la atestulino restis viva... Aspektas tro amatoreske ĉio tio, laŭ mi.

Sed la loko por la murdo estas multe pli konvena por nome politika murdo, ol simple hazarda loko -- apud Kremlo, bone vidatas famaj simboloj de Rusio. Ĵurnalistoj povas diri nenion, ĉiuj tuj laŭ la bildo komprenas ke la murdo okazis en Moskvo... Ĉu tio estas nur okazaĵo?

klmn (Vise profilen) 4. mar. 2015 08.01.49

spreecamper:
mihxil:
Kial vi ne respondas unu simplan demandon: Kiel feke ĉio ĉi rilatas al la murdo de Nemcov?
Ĉu eble estus iu de patriotisma defendreflekso?
Kaj tuj okazos la kampanjo por kulpigi se ne Usonon, do Ukrajnion pri la morto de Nemcov, vi vidos.
Jam nun aperas diversaj "artikoloj" pri ligo de lia akompanantino kun batalantoj de bataliono "Azov"
Ankaŭ ĉi tie ne hazarde la unua emfazo venis pri knabino, ne pri aliaj cirkumstancoj

Lakiro (Vise profilen) 4. mar. 2015 17.03.18

Ho, mi vidas kiel vi rezistas kaj ne volas aŭdi pri usono-ukraina spuro. ridulo.gif Vi volas aŭdi pri kulpo de Putin. ridulo.gif
Kompatindaj homoj! Vi nenion scias pri morto de Nemcov, tamen penas konvinki ĉiujn en via propra vidpunkto.

Rimarku unu detalon. Mi neniun ofendis, tamen miajn mesaĝojn oni forigas. Sinjoro el Nederlando aplikas kontraŭ mi karesan vorton "IDIOTO". Kaj liaj mesaĝoj restis en siaj lokoj.

Pri kio temas? Okcidentanoj povas verŝi sur Rusion multe da koto. Kiam rusoj diras pri okcidentaj landoj kaj eldiras alian opinion, do administranto korektas la temon. Bona strategio!

En la vivo okazas la sama kontraŭstaro. Tio ĉi nomiĝas PROPAGANDO. Ĉiuj volas ligi murdon de la politikisto kun la politiko. Sed ĉiuj tute ne volas scii pri aliaj versioj.

Fama politikisto premiero de Svedio Ulof Palme estis pafmortigita en Stokholmo. Lin murdis kutima narkotisto. Mi ne trovas iun fadenon, ligantan agadon de la viktimo kun lia murdisto.
Alia ekzemplo estas pereo de J.Lennon. Lia murdisto ne havis ion komunan kun agado de Lennon.
Vi ĉiuj rapidas montri vian vergikton kontraŭ konkreta homo, kvazaŭ vi kunagadis kun li kaj kvazaŭ vi estas veraj atestantoj de preparado al la murdo.

Lakiro (Vise profilen) 4. mar. 2015 17.14.31

Mi bone memoras kiel vi unuanime kulpigis Rusion je malajzia aviadila katastrofo. Poste vi silentis simile al fiŝoj.

Nun vi denove komencis ataki Rusion. Tio estas via taktiko;
Mi eĉ ne dubas, ke vi partoprenas en usonaj koloraj teknologioj de propagando kaj novaj revolucioj. Ĉefa celo estas ŝanceli rusian ŝtatsistemon.

Tilbage til start