Al contingut

Herta Müller priskribas Putin

de robbkvasnak, 5 de març de 2015

Missatges: 64

Llengua: Esperanto

robbkvasnak (Mostra el perfil) 5 de març de 2015 21.58.22

La gajnintino de Nobel Pacpremio por literaturo, Herta Müller, tiel priskribis Putin:"Putins Dreistigkeit beleidigt meinen Verstand" Herta Müller, Schriftstellerin und Literaturnobelpreisträgerin, sieht den russischen Präsidenten als Zerstörer: der Ukraine, aber auch seiner eigenen Gesellschaft. Jetzt herrsche wieder nur Angst.
Mia traduko:
"La aroganteco insultas mian komprenon" Herta Müller verkistino kaj gajninto de literatura Nobelpremio vidas la rusan presidenton kiel detruiston: de Ukrainio, sed ankaŭ de sia propra socieo. Nun regas denove nur timo.

ustra (Mostra el perfil) 6 de març de 2015 18.22.54

"Falseco dum Milittempo: Propagandaj Mensogoj de la Unua Mondmilito" (1928) de Arthur Ponsonby
La dek ordonoj de propagando:

1. Ni ne volas militon.
2. La malamiko portas respondecon pri milito.
3. La malamiko estas la visaĝo de la diablo.
4. Ni defendas noblajn motivojn, ne proprajn interesojn.
5. La malamiko faras sisteme abomenaĵojn, niaj malfeliĉaĵoj estas senintencaj.
6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn.
7. Niaj perdoj estas limigitaj, la perdoj de la malamiko estas altegaj.
8. Artistoj kaj intelektuloj subtenas niajn motivojn.
9. Niaj motivoj estas sanktaj.
10. Ĉiu kiu pridubas la propagandon estas perfidulo.

vejktoro (Mostra el perfil) 7 de març de 2015 6.54.55

ustra:...
8. Artistoj kaj intelektuloj subtenas niajn motivojn.
Jes jes, estas certa signo ke ideo malpravas kiam la intelektuloj trovis en ĝi valoron. Kaj la artistoj! Ho ve... ili pensas kaj meditas kaj pensas... evidente ili havas nenion dirindan.
Ne aŭskultu la pensemajn!

Duko (Mostra el perfil) 9 de març de 2015 11.17.52

ustra:"Falseco dum Milittempo: Propagandaj Mensogoj de la Unua Mondmilito" (1928) de Arthur Ponsonby
La dek ordonoj de propagando:

1. Ni ne volas militon.
2. La malamiko portas respondecon pri milito.
3. La malamiko estas la visaĝo de la diablo.
4. Ni defendas noblajn motivojn, ne proprajn interesojn.
5. La malamiko faras sisteme abomenaĵojn, niaj malfeliĉaĵoj estas senintencaj.
6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn.
7. Niaj perdoj estas limigitaj, la perdoj de la malamiko estas altegaj.
8. Artistoj kaj intelektuloj subtenas niajn motivojn.
9. Niaj motivoj estas sanktaj.
10. Ĉiu kiu pridubas la propagandon estas perfidulo.
Propagandaj Mensogoj de la Unua Mondmilito

Do, laŭ via opinio, kiu mensogas ke Herta Müller subtenas iliajn motivojn? Kial ni taksu ilian aserton kiel mensogo?

ustra (Mostra el perfil) 9 de març de 2015 11.31.02

Duko:Propagandaj Mensogoj de la Unua Mondmilito

Do, laŭ via opinio, kiu mensogas ke Herta Müller subtenas iliajn motivojn? Kial ni taksu ilian aserton kiel mensogo?
Kiel famulino Müller devus scii, ke ŝiaj politikaj eldiroj povos esti iligataj. Tio estas malnova propaganda teĥniko.

Kial ne lerni el la pasinteco?

Duko (Mostra el perfil) 9 de març de 2015 11.54.00

ustra:
Kiel famulino Müller devus scii, ke ŝiaj politikaj eldiroj povos esti iligataj. Tio estas malnova propaganda teĥniko.
Mi konsentas.
ustra:
Kial ne lerni el la pasinteco?
Bona kaj deca demando.

Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?

ustra (Mostra el perfil) 9 de març de 2015 13.28.04

Duko:Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?
Okcidentaj amaskomunikiloj kreas rusan bildon de malbono (tria ordono) kaj sendube tre volonte uzas Müller por ilia demonigo de Rusio respektive de Putin. Ĉifadena intenco estas la sama. Do, jes. Ŝi jam estis iligita.

Duko (Mostra el perfil) 9 de març de 2015 17.35.51

ustra:
Duko:Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?
Okcidentaj amaskomunikiloj kreas rusan bildon de malbono (tria ordono) kaj sendube tre volonte uzas Müller por ilia demonigo de Rusio respektive de Putin. Ĉifadena intenco estas la sama. Do, jes. Ŝi jam estis iligita.
Do la eldiro estis iligita, tio okazas ofte kaj ne estas krimo. Sed mi ne vidas propagandan mensogon en tiu kazo. Mi pensas ke via analogio estas malĝusta.

ustra (Mostra el perfil) 9 de març de 2015 18.05.14

Duko:
ustra:
Duko:Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?
Okcidentaj amaskomunikiloj kreas rusan bildon de malbono (tria ordono) kaj sendube tre volonte uzas Müller por ilia demonigo de Rusio respektive de Putin. Ĉifadena intenco estas la sama. Do, jes. Ŝi jam estis iligita.
Do la eldiro estis iligita, tio okazas ofte kaj ne estas krimo. Sed mi ne vidas propagandan mensogon en tiu kazo. Mi pensas ke via analogio estas malĝusta.
Ŝi ja povas esprimi kion ajn ŝi volas, sed ŝia eldiro estas uzata por krei falsan bildon pri Rusio. Tio ja estas la propaganda mensogo, ne ŝia eldiro en si mem.

Mi aŭdacas aserti, ke la vasta plimulto de rusoj akuzos s-rinon Müller pri mensogado.

vejktoro (Mostra el perfil) 10 de març de 2015 5.52.03

ustra:la vasta plimulto de rusoj akuzos s-rinon Müller pri mensogado.
Ekde kiam egalas opinion kun mensogo?

Tornar a dalt