Ujumbe: 64
Lugha: Esperanto
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 5 Machi 2015 9:58:22 alasiri
Mia traduko:
"La aroganteco insultas mian komprenon" Herta Müller verkistino kaj gajninto de literatura Nobelpremio vidas la rusan presidenton kiel detruiston: de Ukrainio, sed ankaŭ de sia propra socieo. Nun regas denove nur timo.
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 6 Machi 2015 6:22:54 alasiri
La dek ordonoj de propagando:
1. Ni ne volas militon.
2. La malamiko portas respondecon pri milito.
3. La malamiko estas la visaĝo de la diablo.
4. Ni defendas noblajn motivojn, ne proprajn interesojn.
5. La malamiko faras sisteme abomenaĵojn, niaj malfeliĉaĵoj estas senintencaj.
6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn.
7. Niaj perdoj estas limigitaj, la perdoj de la malamiko estas altegaj.
8. Artistoj kaj intelektuloj subtenas niajn motivojn.
9. Niaj motivoj estas sanktaj.
10. Ĉiu kiu pridubas la propagandon estas perfidulo.
vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 7 Machi 2015 6:54:55 asubuhi
ustra:...Jes jes, estas certa signo ke ideo malpravas kiam la intelektuloj trovis en ĝi valoron. Kaj la artistoj! Ho ve... ili pensas kaj meditas kaj pensas... evidente ili havas nenion dirindan.
8. Artistoj kaj intelektuloj subtenas niajn motivojn.
Ne aŭskultu la pensemajn!
Duko (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2015 11:17:52 asubuhi
ustra:"Falseco dum Milittempo: Propagandaj Mensogoj de la Unua Mondmilito" (1928) de Arthur PonsonbyPropagandaj Mensogoj de la Unua Mondmilito
La dek ordonoj de propagando:
1. Ni ne volas militon.
2. La malamiko portas respondecon pri milito.
3. La malamiko estas la visaĝo de la diablo.
4. Ni defendas noblajn motivojn, ne proprajn interesojn.
5. La malamiko faras sisteme abomenaĵojn, niaj malfeliĉaĵoj estas senintencaj.
6. La malamiko uzas malpermesitajn armilojn.
7. Niaj perdoj estas limigitaj, la perdoj de la malamiko estas altegaj.
8. Artistoj kaj intelektuloj subtenas niajn motivojn.
9. Niaj motivoj estas sanktaj.
10. Ĉiu kiu pridubas la propagandon estas perfidulo.
Do, laŭ via opinio, kiu mensogas ke Herta Müller subtenas iliajn motivojn? Kial ni taksu ilian aserton kiel mensogo?
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2015 11:31:02 asubuhi
Duko:Propagandaj Mensogoj de la Unua MondmilitoKiel famulino Müller devus scii, ke ŝiaj politikaj eldiroj povos esti iligataj. Tio estas malnova propaganda teĥniko.
Do, laŭ via opinio, kiu mensogas ke Herta Müller subtenas iliajn motivojn? Kial ni taksu ilian aserton kiel mensogo?
Kial ne lerni el la pasinteco?
Duko (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2015 11:54:00 asubuhi
ustra:Mi konsentas.
Kiel famulino Müller devus scii, ke ŝiaj politikaj eldiroj povos esti iligataj. Tio estas malnova propaganda teĥniko.
ustra:Bona kaj deca demando.
Kial ne lerni el la pasinteco?
Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2015 1:28:04 alasiri
Duko:Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?Okcidentaj amaskomunikiloj kreas rusan bildon de malbono (tria ordono) kaj sendube tre volonte uzas Müller por ilia demonigo de Rusio respektive de Putin. Ĉifadena intenco estas la sama. Do, jes. Ŝi jam estis iligita.
Duko (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2015 5:35:51 alasiri
ustra:Do la eldiro estis iligita, tio okazas ofte kaj ne estas krimo. Sed mi ne vidas propagandan mensogon en tiu kazo. Mi pensas ke via analogio estas malĝusta.Duko:Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?Okcidentaj amaskomunikiloj kreas rusan bildon de malbono (tria ordono) kaj sendube tre volonte uzas Müller por ilia demonigo de Rusio respektive de Putin. Ĉifadena intenco estas la sama. Do, jes. Ŝi jam estis iligita.
ustra (Wasifu wa mtumiaji) 9 Machi 2015 6:05:14 alasiri
Duko:Ŝi ja povas esprimi kion ajn ŝi volas, sed ŝia eldiro estas uzata por krei falsan bildon pri Rusio. Tio ja estas la propaganda mensogo, ne ŝia eldiro en si mem.ustra:Do la eldiro estis iligita, tio okazas ofte kaj ne estas krimo. Sed mi ne vidas propagandan mensogon en tiu kazo. Mi pensas ke via analogio estas malĝusta.Duko:Ĉu ŝiaj eldiroj jam estis iligataj? Se jes, de kiu? Pri kiu vi parolas?Okcidentaj amaskomunikiloj kreas rusan bildon de malbono (tria ordono) kaj sendube tre volonte uzas Müller por ilia demonigo de Rusio respektive de Putin. Ĉifadena intenco estas la sama. Do, jes. Ŝi jam estis iligita.
Mi aŭdacas aserti, ke la vasta plimulto de rusoj akuzos s-rinon Müller pri mensogado.
vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 10 Machi 2015 5:52:03 asubuhi
ustra:la vasta plimulto de rusoj akuzos s-rinon Müller pri mensogado.Ekde kiam egalas opinion kun mensogo?