Sadržaj

Ĉu mia rusa manskribo normale aspektas?

od Christa627, 7. ožujka 2015.

Poruke: 30

Jezik: Esperanto

Christa627 (Prikaz profila) 12. ožujka 2015. 20:36:18

Denova provo, skribita iom pli rapide:
externalImage.png

La fonto de tiu ĉi skribaĵo estas plejparte frazoj de lecionoj, kaj memfaritaj frazoj kiuj baziĝas sur ili, inter aliaj. La ripeto de H temas pri iu diskuto pri tiu litero ĉe forumo por lernantoj de la rusa.

Sunjo (Prikaz profila) 12. ožujka 2015. 22:16:06

Christa627:...
Bonvolu ne alstrebi manskribon kiel tiun de Terurĉjo. Via estas legebla por mi (iama lerninto kaj poste forgesinto de la rusa lingvo), lia tute ne.

Sxak (Prikaz profila) 13. ožujka 2015. 02:33:22

Christa627:Tiu komo kaj aliaj eraroj estas tajperaroj en la teksto mem en la aplikaĵo; mi kontrolis. Pri tio mi povas fari nenion, ĉar mi ne scias la rusan sufiĉe bone por korekti ilin malgajo.gif.
Tiu komo ne estas eraro. Ĝi estas nepra ĉi tie.

Sxak (Prikaz profila) 13. ožujka 2015. 02:33:58

Christa627:
La fonto de tiu ĉi skribaĵo estas plejparte frazoj de lecionoj, kaj memfaritaj frazoj kiuj baziĝas sur ili, inter aliaj. La ripeto de H temas pri iu diskuto pri tiu litero ĉe forumo por lernantoj de la rusa.
La unuajn frazojn verkis ne ruso

Christa627 (Prikaz profila) 13. ožujka 2015. 03:57:49

Sxak:
Christa627:
La fonto de tiu ĉi skribaĵo estas plejparte frazoj de lecionoj, kaj memfaritaj frazoj kiuj baziĝas sur ili, inter aliaj. La ripeto de H temas pri iu diskuto pri tiu litero ĉe forumo por lernantoj de la rusa.
La unuajn frazojn verkis ne ruso
Ehh... la unuajn frazojn verkis mi. Gvide de frazoj en leciono 7 (se mi ĝuste memoras) de la baza kurso ĉe russianforfree.com.

Sxak (Prikaz profila) 13. ožujka 2015. 06:27:27

Resume: "mi pensis ke mi scias" kun la dua mi en la rusa estas emfazo de la dua "mi" kaj signifas "mi pensis, ke estas mi, kiu scias" alie en la rusa se subjekto de la dua subfrazo koincidas kun la sumbejto de la unua, en la dua subfrazo la subjekto ne estas menciata.
En ĉiuj sekvaj subfrazoj de Revizoro, tradukita de Z, en la rusa originalo mankas subjekto

Mi diras al ĉiuj malkaŝe, ke mi prenas subaĉetojn,
Я говорю всем открыто, что беру взятки,
, sed li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon.
, но только объясняет с таким жаром, что не помнит себя.
La mastro diris, ke li plu ne donos tagmanĝi.
Хозяин сказал, что больше не даст обедать.
Sed la mastro diris, ke li plu ne donos.
Да хозяин сказал, что не будет больше отпускать.
ili estas tiaj homoj, ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.
это такой народ, что на жизнь мою готовы покуситься.
mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron.
так бежал засвидетельствовать почтение, что не могу духу перевесть.
diru al la komercisto Abdulin, ke li alsendu vinon la plej bonan,
скажи купцу Абдулину, чтобы прислал самого лучшего,
Kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin.
Как я счастлив, сударыня, что имею в своем роде удовольствие вас видеть.
Kiel mi estas feliĉa, ke mi fine sidas apud vi.
Как я счастлив, что наконец сижу возле вас.
La rango estas tia, ke ni povas ankoraŭ stari.
Чин такой, что еще можно постоять.
mi tute forgesis, ke mi loĝas en la beletaĝo.
я и позабыл, что живу в бельэтаже.
Mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis.
И не рад, что напоил.
Mi povas diri, ke mi nenion domaĝas kaj mi fervore plenumas mian servadon.
Могу сказать, что не жалею ничего и ревностно исполняю службу.
Al la veturigistoj diru, ke mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron kaj ili kantu kantojn!
Ямщикам скажи, что я буду давать по целковому; чтобы так, как фельдъегеря, катили и песни бы пели!
mi tiel ekĝojis, ke mi diras al la edzo:
и так обрадовалась, что говорю мужу:
Mi estas tiel ravita, ke mi brulas de senpacienco esprimi persone al Anna Andrejevna”...
Я так восхищена, что сгораю нетерпением изъявить лично Анне Андреевне...
— kaj efektive mi tiel ekĝojis, ke mi ne povis paroli.
- и так, право, обрадовалась, что не могла говорить.
Kaj li eĉ ektimigis min: li diris, ke li sin mortpafos
И так даже напугал: говорил, что застрелится.
Mi ne povas, ne povas, mi sentas, ke mi ne povas!
Не могу, не могу! слышу, что не могу!

Sxak (Prikaz profila) 13. ožujka 2015. 06:50:27

Mi hazarde forigis mian ununan mesaĝon pri tio
1. mi supre skribis: en viaj frazoj subjekto de subfrazo estas superflua
2. Uzo de paseo en la unu1 subrazo estas stranga
3. Uzo de "только" (nur) en via dua frazo estas erara
Devas esti
Вчера я думала, что всё знаю
Сегодня я знаю только то, что ничего не знаю

Christa627 (Prikaz profila) 13. ožujka 2015. 21:22:57

Sxak:Mi hazarde forigis mian ununan mesaĝon pri tio
1. mi supre skribis: en viaj frazoj subjekto de subfrazo estas superflua
Ah, mi komprenas; mi memoros tion.
Sxak:2. Uzo de paseo en la unu1 subrazo estas stranga
Pri tio, mi bezonas plian klarigon...
Sxak:3. Uzo de "только" (nur) en via dua frazo estas erara
Devas esti
Вчера я думала, что всё знаю
Сегодня я знаю только то, что ничего не знаю
Nu, jen la frazoj, sur kiuj tiuj baziĝas; ili estas rekte kopiitaj de Leciono 6 (ne 7), ĉe la baza kurso ĉe www.russianforfree.com :
Я Лена... Они думали, что я всё знала. Но сегодня я только знаю, что я ничего не знаю.
Do, ĉu estas problemo pri la leciono? Aŭ ĉu estas iu kialo, ke mia frazo malsamas al tiu?

externalImage.png

Sxak (Prikaz profila) 14. ožujka 2015. 13:05:41

Christa627:
Sxak:2. Uzo de paseo en la unu1 subrazo estas stranga
Pri tio, mi bezonas plian klarigon...
Nu. Fakte via frazo ne estas tre problema, sed iom nekutima kaj ŝajne havas iun nuancon, kiun mi dume ne povas vortigi. Sed ne necesas kopii tempon de la angla lingvo al la rusa
Christa627:
Sxak:3. Uzo de "только" (nur) en via dua frazo estas erara
Devas esti
Вчера я думала, что всё знаю
Сегодня я знаю только то, что ничего не знаю
Nu, jen la frazoj, sur kiuj tiuj baziĝas; ili estas rekte kopiitaj de Leciono 6 (ne 7), ĉe la baza kurso ĉe www.russianforfree.com :
Я Лена... Они думали, что я всё знала. Но сегодня я только знаю, что я ничего не знаю.
Do, ĉu estas problemo pri la leciono? Aŭ ĉu estas iu kialo, ke mia frazo malsamas al tiu?
Jes, problemo pri la leciono

Rugxdoma (Prikaz profila) 14. ožujka 2015. 19:52:03

Sxak:2. Uzo de paseo en la unu1 subrazo estas stranga
Devas esti
Вчера я думала, что всё знаю
Ŝajnas, ke la rusajn tempoformojn oni uzas kiel Esperante. "Hieraŭ mi pensis, ke mi scias ĉion." Prezenco, ĉar per direkta parolmaniero oni uzas la prezencon: "Hieraŭ mi pensis: 'Mi scias ĉion'."

Natrag na vrh