Al la enhavo

Romantikaĵoj

de ritarita, 2008-januaro-14

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-14 19:19:52

Saluton geromantikuloj ridulo.gif

Kiam vi tre amas iun, kiom ofte vi diras al li/ŝi romantikaĵojn kiel "mi amas vin" aŭ "vi mankas al mi"?

Ĉu vi pensas, ke vi devus diri romantikaĵojn pli ofte ol vi kutime diras?

Ĉu vi pensas, ke diri tion pli ofte banaligus tiajn romantikaĵojn?

Ĉu vi ŝatas aŭdi vian kunulon/kunulinon diri romantikaĵojn al vi?

Dankon pro via respondo ridulo.gif

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-januaro-14 22:37:27

Kial vi volas scii tion, kara? senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-14 23:04:37

Du ĉiamaj virinaj eraroj: post tio ili ĉiam demandas: Ĉu al vi estis bone kun mi? kaj Ĉu vi amas min? lango.gif

Pino (Montri la profilon) 2008-januaro-15 22:07:08

Lanctupo:Kial vi volas scii tion ?
Verŝajne pri esperante babili. Mi estas ege amema pri mia edzino. Mi diras ŝin ofte. rido.gif

ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-16 10:11:37

Pino: Mi estas ege amema pri mia edzino. Mi diras ŝin ofte. rido.gif
Dankegon pro via respondo, kuraĝa Pino rido.gif

Ĉu via edzino ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas aŭdi tion?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-16 15:13:49

Kara Rita!
(Nur por vi - same mia edzino nomiĝas).
Mi devas peti grandegan pardonon de vi por ni, aĉaj malĝentilaj fi-viroj, kiuj kapablas nur moki kaj ŝerci pri ĉi-temo.
Vi levis tre gravan kaj interesan demandon pri romantikaĵoj, kiujn geamantoj kutime parolas unu al alia, kaj pri nesececo de tiaj esprimoj.
Malgraŭ diversaj ŝercoj kaj anekdotoj pri geedzoj aŭ same pri geamantoj, mi opinias, ke la esprimojn oni ĉiam bezonas dum tuta vivo, eĉ se oni travivis kune longajn jarojn.

(Min interesas, ĉu mi kompreneble skribas?)

En Rusio oni diras, ke virinoj amas per oreloj (orele). Eble, alilande oni diras same.
Krome, oni diras, ke ni, viroj, foriris de niaj antikvaj praŭloj nelongen kaj vojo al nia koro kuŝas tra nia stomako, tamen laŭdo agrablas eĉ al hundo.
Kiam en Rusio viro ŝatus diri al sia amatino ion agrablan, li nomas ŝin: mia floreto aŭ steleto aŭ etulino aŭ eĉ ereto. (En la rusa multas diversaj mallongig-karesaj sufiksoj, per kiuj oni povas konstrui diversajn karesajn nomojn por siaj geamatoj). Mi aŭdis, kiel kelkaj viroj nomis siajn amikinojn: mia simieto aŭ raneto, eĉ rateto (kvankam museto estas kutima romantikaĵo rusa).
Ŝajne, ke mi jam skribis tro longan mesaĝon, sed menciis nur etan parton de l'temo koncerne diversajn karesajn nomojn.

ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-16 18:40:44

Terurĉjo:... mi opinias, ke la esprimojn oni ĉiam bezonas dum tuta vivo, eĉ se oni travivis kune longajn jarojn.
Mi ege konsentas kun vi, Terurĉjo rideto.gif

Terurĉjo:Ŝajne, ke mi jam skribis tro longan mesaĝon, sed menciis nur etan parton de l'temo koncerne diversajn karesajn nomojn.
Dankon pro via mesaĝo, Terurĉjo, via respondo estas interesega. Ŝajnas, ke vi (kiel multe da gehomoj) ne ŝatas diri "mi amas vin" al via edzino, sed vi preferas montri vian amon pere de karesnomoj.

Ĉu vi pensas, ke gehomoj preferas uzi karesnomojn pro timideco, anstataŭ diri, simple, rekte kaj klare, "mi amas vin"?

Kompreneble, mi parolas pri gekunuloj, kiuj vere amas unu la alian.

Terurĉjo:(Min interesas, ĉu mi kompreneble skribas?)
Jes, vi tute kompreneble skribas rideto.gif

P.S. Ĉu Rita estas kutima virina nomo en Rusio?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-16 21:25:27

Unue, Rita estas mallongigo de la nomo Margarita. Mi antaŭ kelke da tempo jam rakontis, ke per rusaj sufiksoj mi povas krei multajn karesnomojn de ĉiu virina nomo, tial rusoj ofte ne bezonas diversajn romantikaĵojn, ĉar ili ĝuas tiajn karesnomojn de siaj geamatoj. Ekzemple, mi povas nomi (kaj nomas) la edzinon tiele: Rita, Ritoĉka, Ritusja, Ritusjka, Rituŝa, Rituŝka, Margo, Margoŝa, Ritik, Ritjonok, Ritjonyŝ, Ritusik kaj t.p. Jes, la nomo Margarita estas sufiĉe populara en Rusujo.
Mi opinias, ke l'esprimo "mi amas vin" devas uziĝi relative malofte, por ke oni ne forviŝu ĝin. Krome, mi pensas, ke la esprimo estas iom banala, kaj ties rekta uzado ofte estas kutimo kaj eĉ mensogo. Kiam mi parolas al la edzino, ke mi amas ŝin, ŝi rigardas miadirekten skeptike kaj eĉ mokeme.
Ha, Rita, mi ofte vidis epizodojn en holywoodaj filmoj, kiam geedzoj diras reciproke "mi amas vin, mia mielo", sed plej ofte antaŭ morta danĝero. Ĉiutaga ripetado de la frazo ŝajnas al mi iom stranga. Mi preferus diri diversajn agrablaĵojn aŭ karesnomojn, ol certigi amatinon, ke mi amas ŝin.
Sed, kiom da homoj - tiom da opinioj.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-16 22:54:55

Antaŭ min, mi rigardas ŝin, kiu parolas min, sen mi vere aŭskultas ŝin. Mi feliĉas.

Mi nur diras, tre sincere, ke ŝi belas. Ŝi embarasiĝas, ruĝiĝas, feliĉas. Ankaŭ mi.

Ŝi nun belas plej multa. La vivo belas.

Mi enkapigas la memoraĵon de tiu kuna emocio ke mi neniam forgesas. Mi revas.

ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-17 09:22:41

Terurĉjo:
Mi opinias, ke l'esprimo "mi amas vin" devas uziĝi relative malofte, por ke oni ne forviŝu ĝin. Krome, mi pensas, ke la esprimo estas iom banala, kaj ties rekta uzado ofte estas kutimo kaj eĉ mensogo. ... Ĉiutaga ripetado de la frazo ŝajnas al mi iom stranga. Mi preferus diri diversajn agrablaĵojn aŭ karesnomojn, ol certigi amatinon, ke mi amas ŝin.
Dankon pro via interesa respondo, Terurĉjo rideto.gif.

Reen al la supro