Į turinį

Romantikaĵoj

ritarita, 2008 m. sausis 14 d.

Žinutės: 13

Kalba: Esperanto

ritarita (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 14 d. 19:19:52

Saluton geromantikuloj ridulo.gif

Kiam vi tre amas iun, kiom ofte vi diras al li/ŝi romantikaĵojn kiel "mi amas vin" aŭ "vi mankas al mi"?

Ĉu vi pensas, ke vi devus diri romantikaĵojn pli ofte ol vi kutime diras?

Ĉu vi pensas, ke diri tion pli ofte banaligus tiajn romantikaĵojn?

Ĉu vi ŝatas aŭdi vian kunulon/kunulinon diri romantikaĵojn al vi?

Dankon pro via respondo ridulo.gif

Lanctupo (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 14 d. 22:37:27

Kial vi volas scii tion, kara? senkulpa.gif

Pino (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 15 d. 22:07:08

Lanctupo:Kial vi volas scii tion ?
Verŝajne pri esperante babili. Mi estas ege amema pri mia edzino. Mi diras ŝin ofte. rido.gif

ritarita (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 16 d. 10:11:37

Pino: Mi estas ege amema pri mia edzino. Mi diras ŝin ofte. rido.gif
Dankegon pro via respondo, kuraĝa Pino rido.gif

Ĉu via edzino ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas aŭdi tion?

ritarita (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 16 d. 18:40:44

Terurĉjo:... mi opinias, ke la esprimojn oni ĉiam bezonas dum tuta vivo, eĉ se oni travivis kune longajn jarojn.
Mi ege konsentas kun vi, Terurĉjo rideto.gif

Terurĉjo:Ŝajne, ke mi jam skribis tro longan mesaĝon, sed menciis nur etan parton de l'temo koncerne diversajn karesajn nomojn.
Dankon pro via mesaĝo, Terurĉjo, via respondo estas interesega. Ŝajnas, ke vi (kiel multe da gehomoj) ne ŝatas diri "mi amas vin" al via edzino, sed vi preferas montri vian amon pere de karesnomoj.

Ĉu vi pensas, ke gehomoj preferas uzi karesnomojn pro timideco, anstataŭ diri, simple, rekte kaj klare, "mi amas vin"?

Kompreneble, mi parolas pri gekunuloj, kiuj vere amas unu la alian.

Terurĉjo:(Min interesas, ĉu mi kompreneble skribas?)
Jes, vi tute kompreneble skribas rideto.gif

P.S. Ĉu Rita estas kutima virina nomo en Rusio?

Frankouche (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 16 d. 22:54:55

Antaŭ min, mi rigardas ŝin, kiu parolas min, sen mi vere aŭskultas ŝin. Mi feliĉas.

Mi nur diras, tre sincere, ke ŝi belas. Ŝi embarasiĝas, ruĝiĝas, feliĉas. Ankaŭ mi.

Ŝi nun belas plej multa. La vivo belas.

Mi enkapigas la memoraĵon de tiu kuna emocio ke mi neniam forgesas. Mi revas.

ritarita (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 17 d. 09:22:41

Terurĉjo:
Mi opinias, ke l'esprimo "mi amas vin" devas uziĝi relative malofte, por ke oni ne forviŝu ĝin. Krome, mi pensas, ke la esprimo estas iom banala, kaj ties rekta uzado ofte estas kutimo kaj eĉ mensogo. ... Ĉiutaga ripetado de la frazo ŝajnas al mi iom stranga. Mi preferus diri diversajn agrablaĵojn aŭ karesnomojn, ol certigi amatinon, ke mi amas ŝin.
Dankon pro via interesa respondo, Terurĉjo rideto.gif.

ritarita (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 17 d. 09:27:24

Frankouche:Mi enkapigas la memoraĵon de tiu kuna emocio ke mi neniam forgesas. Mi revas.
Ĉu ŝi ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas tion?

Frankouche (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 17 d. 17:02:59

ritarita:Ĉu ŝi ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas tion?
Veras, oni ŝatas aŭdi romantikaĵojn, sed mi dirus ke laŭtempe, oni "kutimiĝas" (banalas kiel skribas Terurĉjo) pri tio.

Mi preferas la ludon de rigardoj kaj manoj, mi nenion dirantas.

ritarita (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 18 d. 10:16:06

Terurĉjo:Kien malaperis miaj dudek jaroj? O-ho-ho! malgajo.gif
Ĉu vi opinias, ke oni pli emas diri romantikaĵojn, kiam oni tre junas?

Ĉu sperto kaj malbonaj memoraĵoj pri malnovaj amrilatoj malebligas gehomojn diri romantikaĵojn (aŭ pli da romantikaĵoj) al sia kunulo/kunulino?

Ĉu maljuniĝante oni pli timemas, kiam temas pri amaferoj?

Atgal į pradžią