Tin nhắn: 17
Nội dung: Esperanto
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 19:19:52 Ngày 14 tháng 1 năm 2008
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kiam vi tre amas iun, kiom ofte vi diras al li/ŝi romantikaĵojn kiel "mi amas vin" aŭ "vi mankas al mi"?
Ĉu vi pensas, ke vi devus diri romantikaĵojn pli ofte ol vi kutime diras?
Ĉu vi pensas, ke diri tion pli ofte banaligus tiajn romantikaĵojn?
Ĉu vi ŝatas aŭdi vian kunulon/kunulinon diri romantikaĵojn al vi?
Dankon pro via respondo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Lanctupo (Xem thông tin cá nhân) 22:37:27 Ngày 14 tháng 1 năm 2008
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 23:04:37 Ngày 14 tháng 1 năm 2008
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Pino (Xem thông tin cá nhân) 22:07:08 Ngày 15 tháng 1 năm 2008
Lanctupo:Kial vi volas scii tion ?Verŝajne pri esperante babili. Mi estas ege amema pri mia edzino. Mi diras ŝin ofte.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 10:11:37 Ngày 16 tháng 1 năm 2008
Pino: Mi estas ege amema pri mia edzino. Mi diras ŝin ofte.Dankegon pro via respondo, kuraĝa Pino
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Ĉu via edzino ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas aŭdi tion?
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 15:13:49 Ngày 16 tháng 1 năm 2008
(Nur por vi - same mia edzino nomiĝas).
Mi devas peti grandegan pardonon de vi por ni, aĉaj malĝentilaj fi-viroj, kiuj kapablas nur moki kaj ŝerci pri ĉi-temo.
Vi levis tre gravan kaj interesan demandon pri romantikaĵoj, kiujn geamantoj kutime parolas unu al alia, kaj pri nesececo de tiaj esprimoj.
Malgraŭ diversaj ŝercoj kaj anekdotoj pri geedzoj aŭ same pri geamantoj, mi opinias, ke la esprimojn oni ĉiam bezonas dum tuta vivo, eĉ se oni travivis kune longajn jarojn.
(Min interesas, ĉu mi kompreneble skribas?)
En Rusio oni diras, ke virinoj amas per oreloj (orele). Eble, alilande oni diras same.
Krome, oni diras, ke ni, viroj, foriris de niaj antikvaj praŭloj nelongen kaj vojo al nia koro kuŝas tra nia stomako, tamen laŭdo agrablas eĉ al hundo.
Kiam en Rusio viro ŝatus diri al sia amatino ion agrablan, li nomas ŝin: mia floreto aŭ steleto aŭ etulino aŭ eĉ ereto. (En la rusa multas diversaj mallongig-karesaj sufiksoj, per kiuj oni povas konstrui diversajn karesajn nomojn por siaj geamatoj). Mi aŭdis, kiel kelkaj viroj nomis siajn amikinojn: mia simieto aŭ raneto, eĉ rateto (kvankam museto estas kutima romantikaĵo rusa).
Ŝajne, ke mi jam skribis tro longan mesaĝon, sed menciis nur etan parton de l'temo koncerne diversajn karesajn nomojn.
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 18:40:44 Ngày 16 tháng 1 năm 2008
Terurĉjo:... mi opinias, ke la esprimojn oni ĉiam bezonas dum tuta vivo, eĉ se oni travivis kune longajn jarojn.Mi ege konsentas kun vi, Terurĉjo
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Terurĉjo:Ŝajne, ke mi jam skribis tro longan mesaĝon, sed menciis nur etan parton de l'temo koncerne diversajn karesajn nomojn.Dankon pro via mesaĝo, Terurĉjo, via respondo estas interesega. Ŝajnas, ke vi (kiel multe da gehomoj) ne ŝatas diri "mi amas vin" al via edzino, sed vi preferas montri vian amon pere de karesnomoj.
Ĉu vi pensas, ke gehomoj preferas uzi karesnomojn pro timideco, anstataŭ diri, simple, rekte kaj klare, "mi amas vin"?
Kompreneble, mi parolas pri gekunuloj, kiuj vere amas unu la alian.
Terurĉjo:(Min interesas, ĉu mi kompreneble skribas?)Jes, vi tute kompreneble skribas
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
P.S. Ĉu Rita estas kutima virina nomo en Rusio?
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 21:25:27 Ngày 16 tháng 1 năm 2008
Mi opinias, ke l'esprimo "mi amas vin" devas uziĝi relative malofte, por ke oni ne forviŝu ĝin. Krome, mi pensas, ke la esprimo estas iom banala, kaj ties rekta uzado ofte estas kutimo kaj eĉ mensogo. Kiam mi parolas al la edzino, ke mi amas ŝin, ŝi rigardas miadirekten skeptike kaj eĉ mokeme.
Ha, Rita, mi ofte vidis epizodojn en holywoodaj filmoj, kiam geedzoj diras reciproke "mi amas vin, mia mielo", sed plej ofte antaŭ morta danĝero. Ĉiutaga ripetado de la frazo ŝajnas al mi iom stranga. Mi preferus diri diversajn agrablaĵojn aŭ karesnomojn, ol certigi amatinon, ke mi amas ŝin.
Sed, kiom da homoj - tiom da opinioj.
Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 22:54:55 Ngày 16 tháng 1 năm 2008
Mi nur diras, tre sincere, ke ŝi belas. Ŝi embarasiĝas, ruĝiĝas, feliĉas. Ankaŭ mi.
Ŝi nun belas plej multa. La vivo belas.
Mi enkapigas la memoraĵon de tiu kuna emocio ke mi neniam forgesas. Mi revas.
ritarita (Xem thông tin cá nhân) 09:22:41 Ngày 17 tháng 1 năm 2008
Terurĉjo:Dankon pro via interesa respondo, Terurĉjo
Mi opinias, ke l'esprimo "mi amas vin" devas uziĝi relative malofte, por ke oni ne forviŝu ĝin. Krome, mi pensas, ke la esprimo estas iom banala, kaj ties rekta uzado ofte estas kutimo kaj eĉ mensogo. ... Ĉiutaga ripetado de la frazo ŝajnas al mi iom stranga. Mi preferus diri diversajn agrablaĵojn aŭ karesnomojn, ol certigi amatinon, ke mi amas ŝin.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)