Mesaĝoj: 17
Lingvo: Esperanto
ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-17 09:27:24
Frankouche:Mi enkapigas la memoraĵon de tiu kuna emocio ke mi neniam forgesas. Mi revas.Ĉu ŝi ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas tion?
Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-17 17:02:59
ritarita:Ĉu ŝi ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas tion?Veras, oni ŝatas aŭdi romantikaĵojn, sed mi dirus ke laŭtempe, oni "kutimiĝas" (banalas kiel skribas Terurĉjo) pri tio.
Mi preferas la ludon de rigardoj kaj manoj, mi nenion dirantas.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-17 17:11:53
Frankouche:Mi preferas la ludon de rigardoj kaj manoj, mi nenion dirantas.Ŝajne, ke mi preferas aliajn ludojn, ol manajn kaj rigardajn, sed ankaŭ silentemajn.
Kien malaperis miaj dudek jaroj? O-ho-ho!
ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-18 10:16:06
Terurĉjo:Kien malaperis miaj dudek jaroj? O-ho-ho!Ĉu vi opinias, ke oni pli emas diri romantikaĵojn, kiam oni tre junas?
Ĉu sperto kaj malbonaj memoraĵoj pri malnovaj amrilatoj malebligas gehomojn diri romantikaĵojn (aŭ pli da romantikaĵoj) al sia kunulo/kunulino?
Ĉu maljuniĝante oni pli timemas, kiam temas pri amaferoj?
Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-18 18:08:23
ritarita:Ĉu vi opinias, ke oni pli emas diri romantikaĵojn, kiam oni tre junas?Oni (junaĝe) speciale estas tre mallerta, naiva, stulta.
Poste kelkaj survangoj aŭ humiligantaj rifuzoj, oni timemas.
Tempas, preni novaj junulaj taktikoj : indianaj ruzoj kiel
- leona alproksimigo paŝete (longas tempe...)
- buldozere, tanke per forto (riskego da survango)
- kanta birdo per rakonti stultaĵojn
- ŝteli la amikino de la cela ulino por ke ŝi ĵaluziĝos
Mi memoris ke esti romantika povis ŝajni stupida al aliaj geuloj, kaj kiam oni junulas, la opinio de la aliaj estas, malfeliĉe, tre grava...
ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-19 11:43:08
Frankouche:...novaj junulaj taktikoj : indianaj ruzoj ...
Frankouche:Mi memoris ke esti romantika povis ŝajni stupida al aliaj geuloj...Amuzega kaj saĝa respondo, Frankouche
Do, finfine:
A- oni ŝatas aŭdi romantikaĵojn, tamen oni timas aŭdi nur birdan kanton (=malveraĵojn)
B- oni ŝatus diri romantikaĵojn, tamen oni timas ŝajni stupida
Ĉu romantikumi aŭ ne romantikumi? Jen la demando...
Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-19 14:07:26
Tial renkonti iun kiu pensas same vin estas tre malmulte sed tre bone.