Aportes: 17
Idioma: Esperanto
ritarita (Mostrar perfil) 17 de enero de 2008 09:27:24
Frankouche:Mi enkapigas la memoraĵon de tiu kuna emocio ke mi neniam forgesas. Mi revas.Ĉu ŝi ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas tion?
Frankouche (Mostrar perfil) 17 de enero de 2008 17:02:59
ritarita:Ĉu ŝi ankaŭ diras romantikaĵojn al vi? Se jes, ĉu vi ŝatas tion?Veras, oni ŝatas aŭdi romantikaĵojn, sed mi dirus ke laŭtempe, oni "kutimiĝas" (banalas kiel skribas Terurĉjo) pri tio.
Mi preferas la ludon de rigardoj kaj manoj, mi nenion dirantas.
Terurĉjo (Mostrar perfil) 17 de enero de 2008 17:11:53
Frankouche:Mi preferas la ludon de rigardoj kaj manoj, mi nenion dirantas.Ŝajne, ke mi preferas aliajn ludojn, ol manajn kaj rigardajn, sed ankaŭ silentemajn.
Kien malaperis miaj dudek jaroj? O-ho-ho!
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
ritarita (Mostrar perfil) 18 de enero de 2008 10:16:06
Terurĉjo:Kien malaperis miaj dudek jaroj? O-ho-ho!Ĉu vi opinias, ke oni pli emas diri romantikaĵojn, kiam oni tre junas?
Ĉu sperto kaj malbonaj memoraĵoj pri malnovaj amrilatoj malebligas gehomojn diri romantikaĵojn (aŭ pli da romantikaĵoj) al sia kunulo/kunulino?
Ĉu maljuniĝante oni pli timemas, kiam temas pri amaferoj?
Frankouche (Mostrar perfil) 18 de enero de 2008 18:08:23
ritarita:Ĉu vi opinias, ke oni pli emas diri romantikaĵojn, kiam oni tre junas?Oni (junaĝe) speciale estas tre mallerta, naiva, stulta.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Poste kelkaj survangoj aŭ humiligantaj rifuzoj, oni timemas.
Tempas, preni novaj junulaj taktikoj : indianaj ruzoj
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
- leona alproksimigo paŝete (longas tempe...)
- buldozere, tanke per forto (riskego da survango)
- kanta birdo per rakonti stultaĵojn
- ŝteli la amikino de la cela ulino por ke ŝi ĵaluziĝos
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
Mi memoris ke esti romantika povis ŝajni stupida al aliaj geuloj, kaj kiam oni junulas, la opinio de la aliaj estas, malfeliĉe, tre grava...
ritarita (Mostrar perfil) 19 de enero de 2008 11:43:08
Frankouche:...novaj junulaj taktikoj : indianaj ruzoj![]()
...
Frankouche:Mi memoris ke esti romantika povis ŝajni stupida al aliaj geuloj...Amuzega kaj saĝa respondo, Frankouche
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Do, finfine:
A- oni ŝatas aŭdi romantikaĵojn, tamen oni timas aŭdi nur birdan kanton (=malveraĵojn)
B- oni ŝatus diri romantikaĵojn, tamen oni timas ŝajni stupida
Ĉu romantikumi aŭ ne romantikumi? Jen la demando...
Frankouche (Mostrar perfil) 19 de enero de 2008 14:07:26
Tial renkonti iun kiu pensas same vin estas tre malmulte sed tre bone.