前往目錄

Libereco en Indianio

貼文者: vejktoro, 2015年3月28日

訊息: 21

語言: Esperanto

vejktoro (顯示個人資料) 2015年3月28日上午6:06:56

La Usona Stato de Indianio ĵus transdonis leĝon kontraŭ samseksemuloj. Nun oni rajtas rifuzi servon al samseksemuloj en vendejoj ktp. Laŭraporte la leĝo estas subskribita konfidence en la ĉeesto de stataj religiaj gvidantoj.

Kio signifas tiu? Ĉu nun stata dungito povas rifuzi al gejoj servon?! Kio de la jura sistemo?

La kialo por la nova leĝo estas protekti religiajn kredojn. Ĉu tiu kialo sencon havas? Ĉu oni rajtas agi antaŭjuĝe por savi la religian honestecon?

Elhana2 (顯示個人資料) 2015年3月28日上午7:32:47

En kapitalismaj landoj oni povas al iu ajn rifuzi servojn en siaj privataj establaĵoj sen ia klarigo. Tio estas nenio nova.

gregorynacu (顯示個人資料) 2015年3月29日上午12:11:45

Rifuzi servon al iu pro ties seksemo estas kontraŭleĝa en kanado. Mi scias tiom multe. Estas diskriminacio. Oni en ĉi tiu lando ne rajtas rifuzi servon al iu pro religiaj, etnaj, seksemaj, seksaj, ktp kialoj.

Usono estas malsama loko. Kelkaj ŝtatoj povas provi, sed ofte la kortumoj superregos tiajn leĝojn.

Tim Cook kaj aliaj firmaestroj jam anoncis siajn malaprobojn.

Gregorio.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年3月29日上午12:28:24

Oni ne nur rajtas rifuzi ĉe ŝtataj ejoj la servon sed ankaŭ en privataj ejoj - kaj ne nur pro samseksemo - pro KIO AJN se oni diras ke estas kontraŭ sia religio. Do, se venas ekz. iu kiu kelkfoje drinkas vinon, iu servisto povas rifuzi pri siaj kredoj - aŭ eble manĝas porkaĵon. Oni maldungis min de Florida Atlantic Universitato ĉar mi estas geja - en Florido ankaŭ eblas. Oni rajtus en Florido rifuzi lui al mi loĝejon aŭ hotelĉambron ĉar oni KREDAS ke mi estas geja, vindrinkanto, porkaĵmanĝanto, ktp. Kiu volas tion estas la PROTESTANTOJ, Oni kredus ke venus de katolikoj sed ne tiom - plej parte de PROTESTANTOJ. Vom'!

vejktoro (顯示個人資料) 2015年3月29日上午1:08:02

robbkvasnak:Oni rajtus en Florido rifuzi lui al mi loĝejon aŭ hotelĉambron ĉar oni KREDAS ke mi estas geja, vindrinkanto, porkaĵmanĝanto, ktp. Kiu volas tion estas la PROTESTANTOJ, Oni kredus ke venus de katolikoj sed ne tiom - plej parte de PROTESTANTOJ. Vom'!
Do, ĉu la nova reĝo ne tre surprizis vin? (Tiam, kiam mi aŭdas ĝin dum la televida novaĵo mi ĝin trovas iom nekredeble.)

vejktoro (顯示個人資料) 2015年3月29日上午1:37:18

gregorynacu:Rifuzi servon al iu pro ties seksemo estas kontraŭleĝa en kanado. Mi scias tiom multe. Estas diskriminacio. Oni en ĉi tiu lando ne rajtas rifuzi servon al iu pro religiaj, etnaj, seksemaj, seksaj, ktp kialoj.

Usono estas malsama loko. Kelkaj ŝtatoj povas provi, sed ofte la kortumoj superregos tiajn leĝojn.

Tim Cook kaj aliaj firmaestroj jam anoncis siajn malaprobojn.

Gregorio.
Ĉu tiu leĝo en Kanado estas nacia aŭ regiona? Ĉu la provincoj povas decidi por si mem tiujn leĝojn?

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年3月29日上午2:08:38

vejktoro:La Usona Stato de Indianio ĵus transdonis leĝon kontraŭ samseksemuloj. Nun oni rajtas rifuzi servon al samseksemuloj en vendejoj ktp. Laŭraporte la leĝo estas subskribita konfidence en la ĉeesto de stataj religiaj gvidantoj.

Kio signifas tiu? Ĉu nun stata dungito povas rifuzi al gejoj servon?! Kio de la jura sistemo?

La kialo por la nova leĝo estas protekti religiajn kredojn. Ĉu tiu kialo sencon havas? Ĉu oni rajtas agi antaŭjuĝe por savi la religian honestecon?
Aĉ! La mallarĝanimeco de homoj min neniam ĉesas mirigi.

Min kutime ne surprizas la friponaĵoj de l'usona registaro, sed ĉi-foje mi devis relegi la tekston nekredante por certigi, ke mi ne mislegis dekomence.

Ĉu oni almenaŭ rajtas diskriminacii kontraŭ tiuj, kiuj diskriminacias kontraŭ sameksemuloj? ekz., "Ĉi-vendeje ne bonveniĝas homofobiuloj." Tio taŭgus ...

gregorynacu (顯示個人資料) 2015年3月29日上午3:55:43

vejktoro:
Ĉu tiu leĝo en Kanado estas nacia aŭ regiona? Ĉu la provincoj povas decidi por si mem tiujn leĝojn?
Mi ne estas advokato, sed mi pensas ke estas landvasta leĝo. Se oni malfermas komercon kiu servas la publikon li/ŝi ne rajtas diri al iu kiu enpiediras, "foriru, mi ne servas vin [judojn/gejulojn/virinojn/nigrulojn/ktp]" tutcerte la viktimo de diskriminacio povus plendi al la autoritatoj kaj povus procesi kontraŭ la komercon. Kaj plejverŝajne sukcesus.

vejktoro (顯示個人資料) 2015年3月29日上午4:41:06

Tempodivalse:Ĉu oni almenaŭ rajtas diskriminacii kontraŭ tiuj, kiuj diskriminacias kontraŭ sameksemuloj? ekz., "Ĉi-vendeje ne bonveniĝas homofobiuloj." Tio taŭgus ...
Bona demando.

Kiel mi komprenas la informon, la nova leĝo specife temas pri samseksemuloj. Ne ekzistas leĝon kiu donas rajton forigi homofobiulojn.

vejktoro (顯示個人資料) 2015年3月30日上午6:58:25

gregorynacu:
vejktoro:
Ĉu tiu leĝo en Kanado estas nacia aŭ regiona? Ĉu la provincoj povas decidi por si mem tiujn leĝojn?
Mi ne estas advokato, sed mi pensas ke estas landvasta leĝo. Se oni malfermas komercon kiu servas la publikon li/ŝi ne rajtas diri al iu kiu enpiediras, "foriru, mi ne servas vin [judojn/gejulojn/virinojn/nigrulojn/ktp]" tutcerte la viktimo de diskriminacio povus plendi al la autoritatoj kaj povus procesi kontraŭ la komercon. Kaj plejverŝajne sukcesus.
Eble oni povos plendi al la landaj autoritatoj usone ankaŭ.
Iom esperon montras usono; ŝajnas ke la ŝtato de Indianio suferos retrofrapon el multaj aliaj partoj de la lando.

回到上端