Đi đến phần nội dung

Specoj da pantofloj

viết bởi 123xyz, Ngày 05 tháng 4 năm 2015

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 15:28:22 Ngày 05 tháng 4 năm 2015

Saluton,

Ĉu iu povas diri al min, kiel oni nomas ĉi tiun specon da pantofloj en Esperanto? Fakte, mi pensas ke ĉi tie tute ne temas pri pantofloj - la piedvesto de la foto estas alia kategorio. Vere, ankaŭ en Anglo oni ne povas uzi "slipper" por ĝin - ĝi estas "slide"; analoge, en Makedono, oni devas observi la diferencon inter "папуча" kaj "влечка". Do, kiel solvas ĉi tio en Esperanto? Mi ne povas trovi nenion en vortaroj, ĉar "slide" (en ĉi tiu senco) estas tiom malofta kaj malkonata vorto.

Antaŭdankon

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 20:45:22 Ngày 05 tháng 4 năm 2015

Ŝajnas ke la tuta (malvolvita) angla nomo estas "slide sandal", kiun mi komprenas kiel "sandalo, en kiu oni facile ŝovas la piedon". Eble oni povas tiusence traduki tion per "facilŝova sandalo", sed mi ne certas.

Mi spontanee dirus "klaksandalo"-n por aludi la bruon kiun oni faras marŝante tiel ekipite.

Eble ankaŭ "hejmsandalo" aŭ "strandosandalo" taŭgas, laŭ la kunteksto... kvankam mi pensas ke hejme, oni povas simple diri "pantoflo"-n, ĉar oni tiuokaze uzas ĝin kiel pantoflo...

Belmiro (Xem thông tin cá nhân) 21:24:17 Ngày 05 tháng 4 năm 2015

Saluton!
Mi kredas ke temas pri “babuŝoj”
Belmiro

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 10:08:08 Ngày 06 tháng 4 năm 2015

Dankon por la respondoj,

Mi estas kontenta kun la kunmetitaj proponoj de Simon_Gauvain, speciale "klaksandalo" kaj "hejmsandalo", aŭ eĉ "pantoflo" kiel hejma, neoficiala termino, sed Belmiro, mi ne konsentas kun "babuŝoj", ĉar en Germano kaj Franco, "Babusche" kaj "babouche" signifas tute malsimilan tipon de pantofloj/sandoloj, kiel oni povas vidi je ĉi tio foto. Mi supozas ke eblas ke Esperanto estas doninta novan, diferencan sencon al ĉi tiu vorto (slides), ĉar mi iel pensas ke ĉi tio ne estas tro probabla, ĉu ne?

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 11:41:41 Ngày 06 tháng 4 năm 2015

ĉar en Germano kaj Franco,
Atentu pri la lingvonomoj: diru "en la germana kaj franca" - subkomprenigante "en la germana kaj franca lingvoj".

germano = ŝtatano de Germanujo
franco = ŝtatano de Francujo
anglo = speco de brito

dbob (Xem thông tin cá nhân) 08:22:08 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Tio estas kvazaŭ zorio: sandalo kun nur plandumo kaj du rimenoj, kiuj kuniĝas inter la unuaj du piedfingroj. Jen bildo.

Laŭ la bildvortaro de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) tio povas esti banpantofloj (pantofloj por banado en banejo aŭ strando). Parenteze tiu ĉi bilvortaro ankaŭ enhavas zorisandalo.

La Esperanta Bildvoltaro (2-a eldono, 1958) ankaŭ enhavas ban-pantoflon (pĝ. 192).

La hispana vortaro de F. de Diego donas: plaĝosandaloj, lignosandalo, gumosandalo.

Ankaŭ al mi sonas pli bone hejmsandalo.

123xyz (Xem thông tin cá nhân) 11:25:49 Ngày 07 tháng 4 năm 2015

Dankon per la respondoj - nun mi havas sufiĉajn opciojn por elekti.

babouhes (Xem thông tin cá nhân) 15:06:28 Ngày 26 tháng 4 năm 2018

saluton
En Esperanto ni diras slipper "babouches", ĝi estas tre facila por memori.
kaj dankon antaŭe

babouhes (Xem thông tin cá nhân) 15:08:00 Ngày 26 tháng 4 năm 2018

babouhes:saluton
En Esperanto ni diras slipper "babouches", "poufs","babouches" , ĝi estas tre facila por memori.
kaj dankon antaŭe

babouhes (Xem thông tin cá nhân) 15:09:34 Ngày 26 tháng 4 năm 2018

babouhes:
babouhes:saluton
En Esperanto ni diras slipper , En la franca, en la angla diras: "babouches", "poufs","babouches" , ĝi estas tre facila por memori.
kaj dankon antaŭe

Quay lại