글: 6
언어: Esperanto
123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 7일 오전 11:45:47
Ĉu ĝustus se mi dirus "pianumi" kun la senco "ludi la pianon" (kaj ankaŭ "violonumi", "flutumi", kaj tiel plu, sekvante ĉi tiun modelon)? Mi havas la impreson ke oni povas uzi la postafikson "-umi" por esprimi aktivecon kunligitan kun la koncerna radiko, do mi pensas ke "pianumi" devus esti en ordo, sed mi volas konfirmon.
Antaŭdankon
Ondo (프로필 보기) 2015년 4월 7일 오후 12:00:54
123xyz:Ĉu ĝustus se mi dirus "pianumi" kun la senco "ludi la pianon" (kaj ankaŭ "violonumi", "flutumi", kaj tiel plu, sekvante ĉi tiun modelon)? Mi havas la impreson ke oni povas uzi la postafikson "-umi" por esprimi aktivecon kunligitan kun la koncerna radiko, do mi pensas ke "pianumi" devus esti en ordo, sed mi volas konfirmon.Normale oni simple pianas aŭ violonas aŭ trumpetas aŭ tamburas aŭ flutas. Kaj egale normale oni ludas pianon, ludas fluton kaj tiel plu. Eble piani estas la plej malofta el tiaj simplaj verboj, sed ja tute bona.
123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 8일 오전 6:42:38
sudanglo (프로필 보기) 2015년 4월 8일 오후 12:05:20
Tiel, Biciklo, Bicikli; Tamburo, Tamburi.
Tamen, pro kialoj kiuj eble rilatas al kutimoj en nacia lingvoj, sed ankaŭ ĉar estas pli ol unu ago kiu povas ligiĝi al la afero, oni ofte pli eksplicite priskribas la agon.
Ekz. veturi/ veni/ iri per buso anstataŭ busi.
Mi supozus ke la diferenco inter pianumi kaj ludi pianon estas ke pianumi esprimas la ideon de fingrumado ĉe la klavaro ('pianoter' mi kredas, en la franca).
123xyz (프로필 보기) 2015년 4월 8일 오후 12:50:27
Koncerne "pianumi", en la franca "pianoter" signifas ankaŭ "tapoter avec les doigts", tiu estas "fidget (as if playing the piano" - ĉu mi povas uzi "pianumi" en ĉi tiu senco ankaŭ en Esperanto?
Rugxdoma (프로필 보기) 2015년 4월 8일 오후 10:05:19
123xyz:Sudanglo, mi ne komprenas la logikon kun la buso - kial ne diri "busi" anstataŭ "iri per buso" se la kunteksto estas klara, ekzemple "mi volis preni taksion, sed ĉar mi malhavas monon, mi decidis busi"?La sveda havas la verbon bussa, "busi", sed ĝi signifas "transporti homojn (homamason) per busoj". Ĝi do estas transitiva verbo.