К содержанию

Ludi la pianon

от 123xyz, 7 апреля 2015 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

123xyz (Показать профиль) 7 апреля 2015 г., 11:45:47

Saluton,

Ĉu ĝustus se mi dirus "pianumi" kun la senco "ludi la pianon" (kaj ankaŭ "violonumi", "flutumi", kaj tiel plu, sekvante ĉi tiun modelon)? Mi havas la impreson ke oni povas uzi la postafikson "-umi" por esprimi aktivecon kunligitan kun la koncerna radiko, do mi pensas ke "pianumi" devus esti en ordo, sed mi volas konfirmon.

Antaŭdankon

Ondo (Показать профиль) 7 апреля 2015 г., 12:00:54

123xyz:Ĉu ĝustus se mi dirus "pianumi" kun la senco "ludi la pianon" (kaj ankaŭ "violonumi", "flutumi", kaj tiel plu, sekvante ĉi tiun modelon)? Mi havas la impreson ke oni povas uzi la postafikson "-umi" por esprimi aktivecon kunligitan kun la koncerna radiko, do mi pensas ke "pianumi" devus esti en ordo, sed mi volas konfirmon.
Normale oni simple pianasviolonastrumpetastamburasflutas. Kaj egale normale oni ludas pianon, ludas fluton kaj tiel plu. Eble piani estas la plej malofta el tiaj simplaj verboj, sed ja tute bona.

123xyz (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 6:42:38

Dankon por la respondo - mi ne sciis ke ekzistas "piani", sed nun ke mi ekkonis ĝin, mi estas kontenta kun ĝi. "Pianumi" estis nur mia provo verbigi "piano", ĉar la pli simpla "piani" ne venis en mian menson.

sudanglo (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 12:05:20

Se estas iu ago kiu nature ligiĝas kun iu konkreta afero, tiam oni ofte simple forprenas la 'o' kaj aldonas verban finaĵon.

Tiel, Biciklo, Bicikli; Tamburo, Tamburi.

Tamen, pro kialoj kiuj eble rilatas al kutimoj en nacia lingvoj, sed ankaŭ ĉar estas pli ol unu ago kiu povas ligiĝi al la afero, oni ofte pli eksplicite priskribas la agon.

Ekz. veturi/ veni/ iri per buso anstataŭ busi.

Mi supozus ke la diferenco inter pianumi kaj ludi pianon estas ke pianumi esprimas la ideon de fingrumado ĉe la klavaro ('pianoter' mi kredas, en la franca).

123xyz (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 12:50:27

Sudanglo, mi ne komprenas la logikon kun la buso - kial ne diri "busi" anstataŭ "iri per buso" se la kunteksto estas klara, ekzemple "mi volis preni taksion, sed ĉar mi malhavas monon, mi decidis busi"?

Koncerne "pianumi", en la franca "pianoter" signifas ankaŭ "tapoter avec les doigts", tiu estas "fidget (as if playing the piano" - ĉu mi povas uzi "pianumi" en ĉi tiu senco ankaŭ en Esperanto?

Rugxdoma (Показать профиль) 8 апреля 2015 г., 22:05:19

123xyz:Sudanglo, mi ne komprenas la logikon kun la buso - kial ne diri "busi" anstataŭ "iri per buso" se la kunteksto estas klara, ekzemple "mi volis preni taksion, sed ĉar mi malhavas monon, mi decidis busi"?
La sveda havas la verbon bussa, "busi", sed ĝi signifas "transporti homojn (homamason) per busoj". Ĝi do estas transitiva verbo.

Наверх