Kiuj estas la bonaj?
от Paquillo, 10 април 2015
Съобщения: 18
Език: Esperanto
Paquillo (Покажи профила) 10 април 2015, 17:37:51
Tempodivalse (Покажи профила) 10 април 2015, 18:00:44
Ĉies mano trempiĝas en sangon, inkluzive de la siria registaro, la ribelantaro, kaj la eksterlandaj subtenantoj de unu aŭ l'alia (kaj ĉefe Usono).
Al mi ŝajnas strange, kiel oni eĉ povas priparoli "la bonajn", konsiderinte la buĉadon okazintan de ĉiu flanko...
Paquillo (Покажи профила) 10 април 2015, 18:11:06
Tempodivalse:Bone, se vi ne ŝatas tiun adjektivon oni povus diri anstataŭ "la pravaj". Estas klare ke ĉiuj buĉadas en tiu milito.
Al mi ŝajnas strange, kiel oni eĉ povas priparoli "la bonajn", konsiderinte la buĉadon okazintan de ĉiu flanko...
ustra (Покажи профила) 10 април 2015, 19:16:47
Aparte de tio, la siria prezidanto estas aliancano de Putin. Kiel oportuna por la Okcidento...
Tempodivalse (Покажи профила) 10 април 2015, 19:44:55
Paquillo:Bone, se vi ne ŝatas tiun adjektivon oni povus diri anstataŭ "la pravaj". Estas klare ke ĉiuj buĉadas en tiu milito.Mi nomus nek la sirian registaron nek la ribelantojn (aŭ ties subtenantojn) "la pravaj", ĉar al ili ambaŭ grandparte gravas nur l'akirado de forto, politika influo kaj kapitalo per ĉiuj eblaj rimedoj. Oni voku ilin ĉiujn antaŭ tribunalon pro militkrimoj kontraŭ homaro.
La pravaj sendube estas la viktimoj, t.e. la civitanoj kiuj havis la malbonegan sorton troviĝi en lando tiom nestabila.
Vinisus (Покажи профила) 10 април 2015, 19:49:32
Paquillo (Покажи профила) 11 април 2015, 10:23:00
siria registaro
siria libera armeo
kurdoj
islama ŝtato
al qaeda
usono
europaj landoj
rusio
arabaj monarĥioj
libano
israelo
ktp
kelkaj el tiuj grupoj subdividiĝas en centoj da malgrandaj grupetoj, precipe da ribeluloj.
oni devas supozi ke la bonaj aŭ pravaj estas la ribeluloj financataj de okcidento. kion vi opinias pri la brigado harakat hazm, formata de islamaj ne fundamentaj grupoj kiel
# Kataib Farouq al-Shamal
# 9.ª Brigada de Fuerzas Especiales
# 1.ª Brigada de Madraat
# Liwa Ayman Bil Allah
# Katibat Abi Harith - Farouq Hama
# Katibat Ahrar al-Salmiya - Farouq Hama
# Liwa Ahbab Allah
# 60.ª Brigada
# Katibat Shaheed Abdul Ghaffar Hamish
# Katibat Shaheed Abdullahi Bukar
# Saraya Sawt al-Haq
# Katibat Abu Asad al-Nimr[9
ŝajnas ke tiuj grupoj estas fidindaj ĉar usono kaj eŭropo financas ilin. oni devas supozi ke la harakat hazm grupoj estas la bonaj, ĉu ne?
ustra (Покажи профила) 11 април 2015, 11:04:47
Paquillo:ŝajnas ke tiuj grupoj estas fidindaj ĉar usono kaj eŭropo financas ilin. oni devas supozi ke la harakat hazm grupoj estas la bonaj, ĉu ne?Kial la okcidenta financado igus tiujn grupojn fidindaj? Mi supozus la malon. Historio multfoje pruvas, ke de Okcidento financitaj grupoj estis ĉiam ege radikalaj hordoj disvastigantaj teroron. Kial la Okcidento faras tion entute? Ĉu ili ne ĉiam krias, ke la teritoria integreco de ŝtatoj estas netuŝebla kiel en Ukrainio? (Tiuj ĉi estas memkompreneble nur retorikaj demandoj.)
Tempodivalse (Покажи профила) 11 април 2015, 14:50:54
Paquillo:oni devas supozi ke la bonaj aŭ pravaj estas la ribeluloj financataj de okcidento.Kiel vi bazas tiun aserton? Al mi ŝajnas tro simple kaj historie malprecize pensi, ke la okcidento havas iun defaŭltan moralan superecon.
La civitanaj loĝanoj de Sirio probable nur volas ke la buĉado kaj atakado ĉesu.
Vinisus (Покажи профила) 11 април 2015, 16:13:46