Đi đến phần nội dung

Kiuj estas la bonaj?

viết bởi Paquillo, Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 17:37:51 Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Mi dubas pri kiuj estas la bonaj en sirio, ŝajnas ke la okcidentanoj financas kelkajn grupojn kaj bombardas aliajn sen scii bone kion ili faras. mi ŝatus scii vian opinion.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 18:00:44 Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Neniuj estas la bonaj tie.

Ĉies mano trempiĝas en sangon, inkluzive de la siria registaro, la ribelantaro, kaj la eksterlandaj subtenantoj de unu aŭ l'alia (kaj ĉefe Usono).

Al mi ŝajnas strange, kiel oni eĉ povas priparoli "la bonajn", konsiderinte la buĉadon okazintan de ĉiu flanko...

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 18:11:06 Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Tempodivalse:

Al mi ŝajnas strange, kiel oni eĉ povas priparoli "la bonajn", konsiderinte la buĉadon okazintan de ĉiu flanko...
Bone, se vi ne ŝatas tiun adjektivon oni povus diri anstataŭ "la pravaj". Estas klare ke ĉiuj buĉadas en tiu milito.

ustra (Xem thông tin cá nhân) 19:16:47 Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Kiel ĉiam temas sole pri ekonomiaj interesoj. Pro tio la reĝimoj de Usono, Israelo, Sauda Arabio kaj Kataro volas detrui Sirion kaj volas restrukturi la Proksiman Orienton. Tiuj reĝimoj estigis, finacadas kaj instruadas la radikalajn hordojn de Al CIAda kaj ISIL kiel ilia ilo.

Aparte de tio, la siria prezidanto estas aliancano de Putin. Kiel oportuna por la Okcidento...

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 19:44:55 Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Paquillo:Bone, se vi ne ŝatas tiun adjektivon oni povus diri anstataŭ "la pravaj". Estas klare ke ĉiuj buĉadas en tiu milito.
Mi nomus nek la sirian registaron nek la ribelantojn (aŭ ties subtenantojn) "la pravaj", ĉar al ili ambaŭ grandparte gravas nur l'akirado de forto, politika influo kaj kapitalo per ĉiuj eblaj rimedoj. Oni voku ilin ĉiujn antaŭ tribunalon pro militkrimoj kontraŭ homaro.

La pravaj sendube estas la viktimoj, t.e. la civitanoj kiuj havis la malbonegan sorton troviĝi en lando tiom nestabila.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 19:49:32 Ngày 10 tháng 4 năm 2015

Tie troviĝas la resulto de la laksigilo englutita kaj fekita de Bush I kaj Bush II helpataj de siaj subulaj eŭropanoj. Ĉio en nomo de la paco nomata "Petrolo".

Paquillo (Xem thông tin cá nhân) 10:23:00 Ngày 11 tháng 4 năm 2015

estas interese kiom da aktoroj partoprenas en tiu milito:
siria registaro
siria libera armeo
kurdoj
islama ŝtato
al qaeda
usono
europaj landoj
rusio
arabaj monarĥioj
libano
israelo
ktp
kelkaj el tiuj grupoj subdividiĝas en centoj da malgrandaj grupetoj, precipe da ribeluloj.

oni devas supozi ke la bonaj aŭ pravaj estas la ribeluloj financataj de okcidento. kion vi opinias pri la brigado harakat hazm, formata de islamaj ne fundamentaj grupoj kiel
# Kataib Farouq al-Shamal
# 9.ª Brigada de Fuerzas Especiales
# 1.ª Brigada de Madraat
# Liwa Ayman Bil Allah
# Katibat Abi Harith - Farouq Hama
# Katibat Ahrar al-Salmiya - Farouq Hama
# Liwa Ahbab Allah
# 60.ª Brigada
# Katibat Shaheed Abdul Ghaffar Hamish
# Katibat Shaheed Abdullahi Bukar
# Saraya Sawt al-Haq
# Katibat Abu Asad al-Nimr[9
ŝajnas ke tiuj grupoj estas fidindaj ĉar usono kaj eŭropo financas ilin. oni devas supozi ke la harakat hazm grupoj estas la bonaj, ĉu ne?

ustra (Xem thông tin cá nhân) 11:04:47 Ngày 11 tháng 4 năm 2015

Paquillo:ŝajnas ke tiuj grupoj estas fidindaj ĉar usono kaj eŭropo financas ilin. oni devas supozi ke la harakat hazm grupoj estas la bonaj, ĉu ne?
Kial la okcidenta financado igus tiujn grupojn fidindaj? Mi supozus la malon. Historio multfoje pruvas, ke de Okcidento financitaj grupoj estis ĉiam ege radikalaj hordoj disvastigantaj teroron. Kial la Okcidento faras tion entute? Ĉu ili ne ĉiam krias, ke la teritoria integreco de ŝtatoj estas netuŝebla kiel en Ukrainio? (Tiuj ĉi estas memkompreneble nur retorikaj demandoj.)

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 14:50:54 Ngày 11 tháng 4 năm 2015

Paquillo:oni devas supozi ke la bonaj aŭ pravaj estas la ribeluloj financataj de okcidento.
Kiel vi bazas tiun aserton? Al mi ŝajnas tro simple kaj historie malprecize pensi, ke la okcidento havas iun defaŭltan moralan superecon.

La civitanaj loĝanoj de Sirio probable nur volas ke la buĉado kaj atakado ĉesu.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 16:13:46 Ngày 11 tháng 4 năm 2015

Nuntempe la mondo fariĝis ampleksa kampo por Usono kaj sia subula Eŭropo, la ceteraj restas baritaj per fera krado, kurante tien kaj reen neniam trovante eliron. Produktema utero por naski malamon, militon kaj tragedion. Kia speco de estonteco atendas infanoj de Irako, Libio, Sirio kaj Afeganio? Finfine, kiuj estas la bonaj?

Quay lại