Naar de inhoud

ĉu ekzistas pacaj religioj?

door Paquillo, 16 april 2015

Berichten: 96

Taal: Esperanto

Marc_1965 (Profiel tonen) 16 april 2015 15:37:04

Tempodivalse:
Do, ŝajne, por vi temas nur pri grandeco. La grandaj nomiĝas "religioj"; la malgrandaj nomiĝas nur "sektoj".
Jes. okulumo.gif

Tempodivalse:
Sed mi ankoraŭ ne vidas, kial tiu distingo gravas. Mi supozis, ke per "religio" la fadenkreinto intencis "religion" en pli vasta senco ol, "nemalgrandaj religioj kiuj havas pli ol X da aliĝantoj".
Tiu distingo estas grava nur por diservantoj kaj enciklopediistoj. okulumo.gif

Vinisus (Profiel tonen) 16 april 2015 15:57:15

Inter la bestoj ne ekzistas ĉiama paco, ĉar la plej fortaj trudas al la malplej fortaj siajn perfortajn regulojn, validas por la besta homo, kaj por la homa besto. Kun religio aŭ sen religio ni estas perfortemaj estuloj.

Simon_Gauvain (Profiel tonen) 16 april 2015 16:04:49

Mi pensas ke la problemo ne estas la religioj, sed la homaj bestaj emoj je avido, perforto kaj dominado. La esenco de kelkaj religioj estas tre paca, sed dekomence la regantaj klasoj uzas la religion kiel ilo por submeti la popolon, por timigi ĝin kaj instigi ĝin al milito kontraŭ aliaj gentoj.

Pri Israelo, mi ne certas pri la religieco de la demando. La milita kaj polilika agado de Israelo impresas min (vide de fore, mi ne spertas pri tio) kiel speco de etna agresema naciismo pravigata per diversaj pretekstoj - ne ĉiuj religiaj, male. Mi kredas ke tiu situacio povus ekzisti sen helpo de iu ajn religio.

Marc_1965:Tiu distingo estas grava nur por diservantoj kaj enciklopediistoj. okulumo.gif
PIV diras, pri sekto:
[...]
3 (pj) Religia aŭ religi-simila organizaĵo, prezentanta aspektojn de fermiteco, de fanatikeco, de potenc-avido aŭ de mensmanipulado

"Sekto" estas ankaŭ uzata por paroli pri religigrupo kiu freŝe disiĝis de pli granda oficiala religio.
Al via difino de "sekto" pli taŭgas la vorto "religieto".

Tempodivalse (Profiel tonen) 16 april 2015 17:06:44

-forigite-

kaŝperanto (Profiel tonen) 16 april 2015 17:26:18

Budhismo estas eble la plej pacema religio, kiun mi konas.

Ekzemple, Oprah-o intervjuis la Dalai Lama-on:

Oprah: "Ĉu vi iam devis pardoni sin por io ajn?"

Dali Lama: "Mi devis pardoni min por etaj aferoj, kiel pretervola mortigo de insekto. Mia sinteno pri moskitoj kaj cimoj ne estas tre favora aŭ paca!"

Marc_1965:
Tempodivalse:
Kia estas la malsamo?
Tia religia movado nomiĝas sekto. okulumo.gif
Ĉu estas judismo, islamismo, kaj kristanismo nur sektoj de diismo? Ĉiuj kredas je la sama Dio, kaj nur malkonsentas pri la detaloj de iuj profetoj, ĉu ne? Sekto estas religio samkiel kato estas besto.

alimales (Profiel tonen) 16 april 2015 20:02:20

kaŝperanto:Budhismo estas eble la plej pacema religio, kiun mi konas.

Ekzemple, Oprah-o intervjuis la Dalai Lama-on:

Oprah: "Ĉu vi iam devis pardoni sin por io ajn?"

Dali Lama: "Mi devis pardoni min por etaj aferoj, kiel pretervola mortigo de insekto. Mia sinteno pri moskitoj kaj cimoj ne estas tre favora aŭ paca!"
Atentu, tamen! La Dalai-Lama ne estas la tuta budhismo.

Ekzemple :

- dum la dua mondmilito, la zena budhismo subtenis la japanan militismon : Zen at war
- antaŭ 2 jaroj, okazis tumultoj kontraŭ islamanoj en Birmo : Burma anti-Muslim riots

Ŝajnas ke ĉiu religia opinio (inkluzive ateismo) povas bedaŭrinde iĝi tre malpacema...

Tempodivalse (Profiel tonen) 16 april 2015 22:39:46

-forigite-

Marc_1965 (Profiel tonen) 17 april 2015 10:51:38

kaŝperanto:Budhismo estas eble la plej pacema religio, kiun mi konas.
Vi malbone scias historion de Budhismo. malgajo.gif

kaŝperanto:
Ekzemple, Oprah-o intervjuis la Dalai Lama-on:
Dalai-lamao estas malbona ekzemplo. Mi vin konsilas serĉi informon pri tio, kial Dalai-lamao iĝis ĉeflamao. Ŝlosilvortoj: sekto Gelugpa, flavа-ĉapo-uloj, ruĝa-ĉapo-uloj.

kaŝperanto:
Marc_1965:
Tempodivalse:
Kia estas la malsamo?
Tia religia movado nomiĝas sekto. okulumo.gif
Ĉu estas judismo, islamismo, kaj kristanismo nur sektoj de diismo? Ĉiuj kredas je la sama Dio, kaj nur malkonsentas pri la detaloj de iuj profetoj, ĉu ne? Sekto estas religio samkiel kato estas besto.
Se vi volas kontesti vortara artikolo, vi devas skribi al aŭtoro de vortara artikolo, sed ne al mi. okulumo.gif

Luib (Profiel tonen) 17 april 2015 13:22:02

Jes. Pacaj religioj ja ekzistas. Ekzemploj: kristanismo, budaismo. Ankaŭ kvakerismo, se oni konsideras, ke kvakerismo ne estas formo de kristanismo.

Sed ofte anoj de tiuj religioj agas malpace. Kial? Ĉar tioj miskomprenis la religion, aŭ forgesis ties doktrinoj, aŭ ne povis reteni sin mem de perforta ago.

Por klarigi miajn personajn kredojn: Mi estas kristano, kaj mi kredas, ke Dio malamas ĉiu formo de milito aŭ malpaca ago. "Amu viajn malamikojn" diris Jesuo (Evangelio de Mateo, ĉapitro 5, verso 44), kaj ankaŭ "Se io frapas vian dekstran vangon, lasu, ke tio ankaŭ frapu vian maldekstran vangon" (Evangelio de Mateo, ĉapitro 5, verso 39). La SINJORO diris al la popolo Israelo: "Ne venĝu vin mem" (Tria Leĝlibro, ĉapitro 19, verso 18). Sed ĉi tiu ĉio ne signifas, ke mi estas sanktulo nur ĉar mi kredas je tio... Sed mi provas ĉiam agi tiel bone kiel eblas. Kaj oni ne povas postuli pli multe de iu homo.

Ugrande (Profiel tonen) 17 april 2015 13:22:19

Mi pensas ke la esenca de ciuj religioj kaj sektoj estas Estaĵo kun Dio. Sed, la manieroj de esprimi estus konforma ĉia kulturo.

Terug naar boven