ĉu ekzistas pacaj religioj?
av Paquillo, 16 april 2015
Meddelanden: 96
Språk: Esperanto
Marc_1965 (Visa profilen) 16 april 2015 15:37:04
Tempodivalse:Jes.
Do, ŝajne, por vi temas nur pri grandeco. La grandaj nomiĝas "religioj"; la malgrandaj nomiĝas nur "sektoj".

Tempodivalse:Tiu distingo estas grava nur por diservantoj kaj enciklopediistoj.
Sed mi ankoraŭ ne vidas, kial tiu distingo gravas. Mi supozis, ke per "religio" la fadenkreinto intencis "religion" en pli vasta senco ol, "nemalgrandaj religioj kiuj havas pli ol X da aliĝantoj".

Vinisus (Visa profilen) 16 april 2015 15:57:15
Simon_Gauvain (Visa profilen) 16 april 2015 16:04:49
Pri Israelo, mi ne certas pri la religieco de la demando. La milita kaj polilika agado de Israelo impresas min (vide de fore, mi ne spertas pri tio) kiel speco de etna agresema naciismo pravigata per diversaj pretekstoj - ne ĉiuj religiaj, male. Mi kredas ke tiu situacio povus ekzisti sen helpo de iu ajn religio.
Marc_1965:Tiu distingo estas grava nur por diservantoj kaj enciklopediistoj.PIV diras, pri sekto:
[...]
3 (pj) Religia aŭ religi-simila organizaĵo, prezentanta aspektojn de fermiteco, de fanatikeco, de potenc-avido aŭ de mensmanipulado
"Sekto" estas ankaŭ uzata por paroli pri religigrupo kiu freŝe disiĝis de pli granda oficiala religio.
Al via difino de "sekto" pli taŭgas la vorto "religieto".
Tempodivalse (Visa profilen) 16 april 2015 17:06:44
kaŝperanto (Visa profilen) 16 april 2015 17:26:18
Ekzemple, Oprah-o intervjuis la Dalai Lama-on:
Oprah: "Ĉu vi iam devis pardoni sin por io ajn?"
Dali Lama: "Mi devis pardoni min por etaj aferoj, kiel pretervola mortigo de insekto. Mia sinteno pri moskitoj kaj cimoj ne estas tre favora aŭ paca!"
Marc_1965:Ĉu estas judismo, islamismo, kaj kristanismo nur sektoj de diismo? Ĉiuj kredas je la sama Dio, kaj nur malkonsentas pri la detaloj de iuj profetoj, ĉu ne? Sekto estas religio samkiel kato estas besto.Tempodivalse:Tia religia movado nomiĝas sekto.
Kia estas la malsamo?
alimales (Visa profilen) 16 april 2015 20:02:20
kaŝperanto:Budhismo estas eble la plej pacema religio, kiun mi konas.Atentu, tamen! La Dalai-Lama ne estas la tuta budhismo.
Ekzemple, Oprah-o intervjuis la Dalai Lama-on:
Oprah: "Ĉu vi iam devis pardoni sin por io ajn?"
Dali Lama: "Mi devis pardoni min por etaj aferoj, kiel pretervola mortigo de insekto. Mia sinteno pri moskitoj kaj cimoj ne estas tre favora aŭ paca!"
Ekzemple :
- dum la dua mondmilito, la zena budhismo subtenis la japanan militismon : Zen at war
- antaŭ 2 jaroj, okazis tumultoj kontraŭ islamanoj en Birmo : Burma anti-Muslim riots
Ŝajnas ke ĉiu religia opinio (inkluzive ateismo) povas bedaŭrinde iĝi tre malpacema...
Tempodivalse (Visa profilen) 16 april 2015 22:39:46
Marc_1965 (Visa profilen) 17 april 2015 10:51:38
kaŝperanto:Budhismo estas eble la plej pacema religio, kiun mi konas.Vi malbone scias historion de Budhismo.

kaŝperanto:Dalai-lamao estas malbona ekzemplo. Mi vin konsilas serĉi informon pri tio, kial Dalai-lamao iĝis ĉeflamao. Ŝlosilvortoj: sekto Gelugpa, flavа-ĉapo-uloj, ruĝa-ĉapo-uloj.
Ekzemple, Oprah-o intervjuis la Dalai Lama-on:
kaŝperanto:Se vi volas kontesti vortara artikolo, vi devas skribi al aŭtoro de vortara artikolo, sed ne al mi.
Marc_1965:Ĉu estas judismo, islamismo, kaj kristanismo nur sektoj de diismo? Ĉiuj kredas je la sama Dio, kaj nur malkonsentas pri la detaloj de iuj profetoj, ĉu ne? Sekto estas religio samkiel kato estas besto.Tempodivalse:Tia religia movado nomiĝas sekto.
Kia estas la malsamo?

Luib (Visa profilen) 17 april 2015 13:22:02
Sed ofte anoj de tiuj religioj agas malpace. Kial? Ĉar tioj miskomprenis la religion, aŭ forgesis ties doktrinoj, aŭ ne povis reteni sin mem de perforta ago.
Por klarigi miajn personajn kredojn: Mi estas kristano, kaj mi kredas, ke Dio malamas ĉiu formo de milito aŭ malpaca ago. "Amu viajn malamikojn" diris Jesuo (Evangelio de Mateo, ĉapitro 5, verso 44), kaj ankaŭ "Se io frapas vian dekstran vangon, lasu, ke tio ankaŭ frapu vian maldekstran vangon" (Evangelio de Mateo, ĉapitro 5, verso 39). La SINJORO diris al la popolo Israelo: "Ne venĝu vin mem" (Tria Leĝlibro, ĉapitro 19, verso 18). Sed ĉi tiu ĉio ne signifas, ke mi estas sanktulo nur ĉar mi kredas je tio... Sed mi provas ĉiam agi tiel bone kiel eblas. Kaj oni ne povas postuli pli multe de iu homo.
Ugrande (Visa profilen) 17 april 2015 13:22:19