ĉu ekzistas pacaj religioj?
Paquillo, 2015 m. balandis 16 d.
Žinutės: 96
Kalba: Esperanto
Paulinho (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 18 d. 19:02:10
Mi pensas ke la problemo ne estas la religioj, sed la homaj bestaj emoj je avido, perforto kaj dominado. La esenco de kelkaj religioj estas tre paca, sed dekomence la regantaj klasoj uzas la religion kiel ilo por submeti la popolon, por timigi ĝin kaj instigi ĝin al milito kontraŭ aliaj gentoj.La temo estas nature malfacila. Sed mi kredas ke Simon Gauvin estas sur la korekta vojo.
Pri Israelo, mi ne certas pri la religieco de la demando. La milita kaj polilika agado de Israelo impresas min (vide de fore, mi ne spertas pri tio) kiel speco de etna agresema naciismo pravigata per diversaj pretekstoj - ne ĉiuj religiaj, male. Mi kredas ke tiu situacio povus ekzisti sen helpo de iu ajn religio.
Paquillo (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 19 d. 16:10:03
ustra (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 19 d. 17:23:31
Demandu ajnan politikiston kaj li ĉiam havos iujn antaŭfabrikitajn respondojn kiel li plibonigos socion ktp. Ne tro malsimila al religiaj gvidantoj, ĉu ne? Kaj ankaŭ politikistoj bezonas homojn, kiuj ne ŝatas aŭ kapablas pensi por si mem...
Fikcia mono estas simple la ilo de la estraro. Ĝi ankaŭ promesas pli bonan vivon por la homoj.
Paquillo (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 19 d. 18:01:45
ustra:Ankaŭ ene de religio ekzistas estrarismo (= la kredo je neceso kaj ĝusteco de hierarkiaj sistemoj). Ne veraj religiuloj militas, sed anoj de estrarismo, ĉar ili ne kapablas pensi por si mem (pro tio ili ja favoras estraron). Tiu sinteno estas ĝenerale tre disvastigata...tamen, kial preskaŭ neniu religiulo defias la estraron? en antaŭa mesaĝo ni lernis ke dum mondmilito ŝajnas ke nur unu katoliko en usono ne volis militi kaj pro tio li estis punata de la katolika eklezio kiu neis lin la sakramentojn kiam li putriĝis en karcero. do preskaŭ ĉiuj katolikoj estis pretaj militi kaj mortigi aliajn katolikojn kaj kristanojn. kial?
Demandu ajnan politikiston kaj li ĉiam havos iujn antaŭfabrikitajn respondojn kiel li plibonigos socion ktp. Ne tro malsimila al religiaj gvidantoj, ĉu ne? Kaj ankaŭ politikistoj bezonas homojn, kiuj ne ŝatas aŭ kapablas pensi por si mem...
Fikcia mono estas simple la ilo de la estraro. Ĝi ankaŭ promesas pli bonan vivon por la homoj.
mia celo ne estas esti prava, nek ke miaj argumentoj venkos.
mi volas studi kial la religioj malsukcesas es siaj celoj. religioj promesas al homoj feliĉon, bonfarton, ktp. se ni estas bonvolaj, kompatemaj, amaj, ktp. sed ŝajne la kredantoj ne sukcesas atingi veran feliĉon aŭ amon. kial?
ustra (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 19 d. 19:53:35
Paquillo:tamen, kial preskaŭ neniu religiulo defias la estraron?Laŭ mi la pli ĝusta demando estas: Kial preskaŭ neniu homo defias la estraron? Mia konjekto estas, ke homoj simple timas esti vere liberaj, ĉar tio signifas memrespondecon. Plie mi opinias, ke tiu timo estas endoktrinigata dumvive - komencinte en lernejoj.
Pardonu, ke mi deflankiĝas de la religio. Laŭ mi religio en si mem ne estas la problemo, sed la timo de homoj kaj sekve de tio la akceptado de estraro(j). Tiurilate religiuloj kaj nereligiuloj ja samas. Kaj la estraro povas utiligi tiun timon por atingi siajn celojn (= militoj, pli da potenco).
Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 19 d. 20:31:33
Paquillo (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 20 d. 13:18:15
Tempodivalse:laŭ mia opinio oni ne povas atingi la ĉielon pro timo. religiuloj estas tute timigitaj pro la infero kaj ili klopodas atingi la premion de la paradizo. pro tio ili klopodas ami kaj esti bonvolaj, amaj, ktp. sed por ami ni devas esti liberaj homoj, en la amo kaj en la feliĉo ne ekzistas la timo. pro tio la religiuloj ne povas atingi veran amon kaj feliĉon. amo okazas nature, religiuloj estas devigataj ami, sed kiam tiu deviga amo finiĝas komencas la plej teruraj aferoj en la mondo...Paquillo:religioj promesas al homoj feliĉon, bonfarton, ktp. se ni estas bonvolaj, kompatemaj, amaj, ktp. sed ŝajne la kredantoj ne sukcesas atingi veran feliĉon aŭ amon. kial?Eble ĉar la kredantoj serĉas tion, kio ne vere ekzistas.
Multaj homoj allogiĝas al religio pro ties promeso provizi sencon, signifon en la vivo. Sen religio, multaj trovus la vivon sensenca, absurda. Kredoj kaj dogmoj estas "metafizika komfortaĵo" ŝildanta homojn for de tiu konscio. Se oni akceptas tiujn dogmojn tutanime kaj ne klopodas alpaŝi ilin per troa dubeco aŭ intelekta demandemo, do eblas atingi (subjektivan) feliĉon.
Mi konas nemalmultajn homojn por kiuj religio estas tiom grava afero, ke iliaj tutaj vivoj kvazaŭ ĉirkaŭiradas ĝin, kaj ili eĉ ne povas imagi kiel eblas vivi senkrede - esence, ili vivas nur pro, kaj por, religio ... Alie, ili ne povus stari antaŭ la suferojn, maljustáĵojn kaj katastrofojn kiujn ili vidas en la mondo. Granda parto de tiuj homoj ja sentas sin feliĉaj, tamen.
kaŝperanto (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 24 d. 17:40:33
Marc_1965:Laŭ mia memoro estis militistaj estroj/reĝoj/ktp. kiu faris ke li estis ĉeflamaon. Ankaŭ, vi ne komprenis aŭ ignoris la veran argumenton ĉi tie, kiu estas ke la regantoj ne egalas la religio mem.kaŝperanto:BV respondu demandon: kial Dalai-lamao iĝis ĉeflamaon?
Mi scias sufiĉe bone la historion de budhismo kaj la dalai lama-o,
Rujo:Fakte, eĉ budhistaj japanoj militis, kaj ili pravigis la militoj dirante "ni nur militas por ke estu paco en azio". Budhistoj ne devas permesi suferadon kaj malbonaj agoj de aliaj homoj, sed ili vere fiigis la intencon. Sed iuj budhistoj nepre neniam militus, eble kiel kvakeraj kristanoj.kaŝperanto:Mi scias sufiĉe bone la historion de budhismo kaj la dalai lama-o, sed mi povas apartigi la fidon mem de ĝia uzado de nacioj kaj reĝoj kiuj ne vere agis laŭ budhismaj instruoj (ekzemple, la japanoj dum la dua mondmilito). La instruoj de budhismo tute ne subtenas mortigon aŭ militismon.Mi konsentas parte kun via aserto. Fakte, estas du grandaj religioj en Japanujo: budhismo kaj ŝintoismo. Tamen, la ŝtata religio de la imperiestro estis ŝintoismo. Oni vidu ke: "La ŝtata ŝintoismo daŭris plurajn jardekojn. Kiel esprimo de la japana naciismo, ĝi estis aparte akrigita dum la Dua Mondmilito. Kune kun la malvenko de Japanio, ĝi ekigis sian falan procezon." (Vikipedio, en la portugala). Do, ŝajnas al mi, ke el la grandaj religioj, Budhismo estas la unusola ne militema.
Vinisus (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 24 d. 17:56:44
JhoniMax (Rodyti profilį) 2015 m. balandis 24 d. 18:11:31
Paquillo:mi ŝatus scii ĉu ĉiuj religioj estas same detruaj, aŭ eble ekzistas pacaj religioj en la mondo.Mi pensas ke en momento, la religioj estas en milito, sed ekzisas iuj ke serĉas paco. Sole iuj. Estas tio ke mi pensas.
mi vidas ke la religioj estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de malamo en la mondo, kio kondamnas multajn landojn al milito, morto kaj detruo, ekz. ĉe israelo, irako, sirio, jemeo, irlando, nigerio, ktp. ne parolante pri la miloj da militoj kaj eĉ genocidoj pro la religio dum la lastaj jarcentoj.
kial malsamreligiuloj aŭ eĉ samreligiuloj atakas kaj masakras unuj la aliajn de tempo al tempo? ĉu ne estus pli bone por multaj landoj se ili havus neniun religion?
ĉu ekzistas pacaj religioj?