Al la enhavo

ĉu ekzistas pacaj religioj?

de Paquillo, 2015-aprilo-16

Mesaĝoj: 96

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aprilo-27 14:55:02

Jen

Religio ne estas la problemo. Homoj estas la problemo.

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-aprilo-27 15:07:05

kaŝperanto:...La instruoj de budhismo tute ne subtenas mortigon aŭ militismon...
Ĉiuj diras ĉi tion pri sia religio.

Jen, perfortaj Budhanoj.

Paquillo (Montri la profilon) 2015-aprilo-28 14:43:06

atentu, mi ne intencas esti prava nek ke miaj argumentoj venkos. mi nur volas ke ni kune studas la faktojn por kompreni la fenomenon. kial religiuloj kaj aliaj grupoj kiuj predikas pacon tiel facile kontraŭdiras siajn instruojn? mi pensas ke eble la propra klopodo altrudi pacon aŭ la invado de la homaj mensoj per tiaj predikoj povus esti la problemo. NI NE POVAS LUKTI KONTRAŬ NI MEM! se ni akceptas nin mem, tio povus esti la komenco de la paco...

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aprilo-28 15:06:30

Religio estas necesa, kiam mankas bremso al la besto nomata homo, sed por aliuloj estas nur komerca afero, kiu alportas multe da povo kaj mono.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-aprilo-28 18:38:34

Vinisus:Kompreneble, ke ekzistas pacaj religioj, ĝi troviĝas en tombejo, sed nur inter la mortintoj, ĉar inter la vivantoj ĝis nun tio ne eblas.
Precize. Aŭ la religio mem permesus militon aŭ la religio kunekzistas kun nereligiaj homoj kiuj ŝirmas ĝin. Kvankam militoj estas malbonaj, fojfoje oni povas juste batali kontraŭ malbono. Estas "vi konas ĝin kiam vi vidas ĝin" aferoj.

ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-29 08:15:06

kaŝperanto:Kvankam militoj estas malbonaj, fojfoje oni povas juste batali kontraŭ malbono. Estas "vi konas ĝin kiam vi vidas ĝin" aferoj.
Kio estas malbono? Kaj kiu decidas kaj diras al vi kio estas bono kaj kio malbono? Tia pensmaniero sendube ja devenas de religioj... Via eldiro tute konformas kun la estraro, kiu ja volas militi - precipe la usona reĝimo amas la militon. Mi jam skribis, ke ne la religioj en si mem estas la problemo, sed la ĉiea estrarismo. Ĉu konscie aŭ ne, sed vi bedaŭrinde konfirmas la ĝustecon de mia aserto.
Aparte de tio, por multegaj homoj la "malbono" troviĝas en Usono. Ĉu vi do konsentus, ke oni do devus ekbombardi Usonon? Certe tiu estus bonvena alterno, ĉu ne?

externalImage.png

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-majo-01 21:17:16

ustra:
kaŝperanto:Kvankam militoj estas malbonaj, fojfoje oni povas juste batali kontraŭ malbono. Estas "vi konas ĝin kiam vi vidas ĝin" aferoj.
Kio estas malbono? Kaj kiu decidas kaj diras al vi kio estas bono kaj kio malbono? Tia pensmaniero sendube ja devenas de religioj... Via eldiro tute konformas kun la estraro, kiu ja volas militi - precipe la usona reĝimo amas la militon. Mi jam skribis, ke ne la religioj en si mem estas la problemo, sed la ĉiea estrarismo. Ĉu konscie aŭ ne, sed vi bedaŭrinde konfirmas la ĝustecon de mia aserto.
Aparte de tio, por multegaj homoj la "malbono" troviĝas en Usono. Ĉu vi do konsentus, ke oni do devus ekbombardi Usonon? Certe tiu estus bonvena alterno, ĉu ne?
Tial mi inkluzivis la lastan frazon. Mi ne povas difini precize kio estas malbono en ĉiu afero, sed ĝi ja ekzistas. Mi povas tute juste uzi perforton kontraŭ seksperfortanto, murdanto, ktp. por ĉesigi iliajn agojn. Ĉu hitlero kaj la nazioj ne estis malbonaj? Mi ne prizorgas la motivojn de la estraro, nur ĉu estas juste aŭ maljuste militi/mortigi/ktp.

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-02 09:07:11

kaŝperanto:Tial mi inkluzivis la lastan frazon. Mi ne povas difini precize kio estas malbono en ĉiu afero, sed ĝi ja ekzistas. Mi povas tute juste uzi perforton kontraŭ seksperfortanto, murdanto, ktp. por ĉesigi iliajn agojn. Ĉu hitlero kaj la nazioj ne estis malbonaj? Mi ne prizorgas la motivojn de la estraro, nur ĉu estas juste aŭ maljuste militi/mortigi/ktp.
Unuavice necesas distingi inter memdefendo kaj agresema atako kontraŭ io "malbono". Memkompreneble ĉiu rajtas sin defendi, sed pri tio ni ja ne diskutas ĉi tie.
Neniu psike sana homo (intence) mortigus alian ulon pro ne-memdefendaj kialoj. Vi kiel usonano devus scii, ke la tutan historion de Usono markas ĉiama milito, kvankam neniu lando iam atakis ĝin. Kaj bv. ne ripetu la fabelon pri 9/11. En tiu momento, kiam vi apogas iujn ŝajne pravigitajn militojn kontraŭ "malbono", vi transprenas la propagandon de la estraro. Ilia sola intenco estas pligrandigi sian influsferon kaj tutcerte ne batali kontraŭ "malbono".

Vi mencias Hitler. Kompreneble ni ne bezonas pridiskuti lian malican agadon. Tamen analizo de historio permesas dubojn pri la estrara difino de "malbono". Aŭ kiel oni eksplikas, ke la usona estraro financadis Hitler? Mi scias, ke vi jam konas tiun ligilon - mi remetas ĝin por aliaj scivolaj legantoj. Oni ankaŭ povas rigardi al eĉ pli fruaj historiaj faktoj - nome la Traktato de Versajlo. Ĝi estis la fundamento por la supreniĝo de Hitler, ĉar ĝi treege subpremis la germanan popolon, kiu trovis en Hitler iusence "liberiganton". Tia traktato estas senprecedenta en la historio. Kaj la Triopa Entento kun Usono sciis, ke post tiu diktita traktato okazos radikaligo en Germanio... Ŝajnas kvazaŭ la dua mondmilito estis jam tre frue iniciatita...

Ĉio estas fikcia ludo celante al la subpremo kaj sklavigo de ni ĉiuj. Hitler ne estis la "malbono". Ankaŭ li estis la dezirita rezulto de tiu malica ludo. Estas domaĝe, ke tiom da honestaj kaj diligentaj homoj kredas je estrarismo pensante, ke se oni nur anstataŭigos la nunajn politikistojn, ĉio iĝos pli bona. Sed la dekstra/maldekstra paradigmo estas falsa. Ne la politikistoj regas (kaj des pli ne la popoloj)...

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-04 20:03:17

externalImage.png
(Mi estas anarkisto. Plimulto de miaj sekvantaroj estas estraristoj.)

externalImage.png
(Estrarismo [estas] la brilanta ideo, ke ni donas al grupo de uloj la rajton forkapti, aresti, ĉikani, priŝteli kaj mortigi homojn, por ke ni estas protektataj de uloj, kiuj forkaptas, ĉikanas, priŝtelas kaj mortigas homojn.)

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-04 22:44:57

-forigite-

Reen al la supro