Al la enhavo

ĉu ekzistas pacaj religioj?

de Paquillo, 2015-aprilo-16

Mesaĝoj: 96

Lingvo: Esperanto

jdawdy (Montri la profilon) 2015-majo-05 01:23:28

Mia respondo: Ĝajnismo

klmn (Montri la profilon) 2015-majo-05 06:18:52

jdawdy:Mia respondo: Ĝajnismo
Ĝi ŝajnas iom kruela mem al siaj kredantoj

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-05 16:06:54

Tempodivalse:Post legado de la Surmonteta Prediko iĝas sufiĉe klare, ke Jesuo estis radikalo, pacisto - konsideru la postulon "fari bonon al tiuj, kiuj persekutas vin", "amu viajn malamikojn", eĉ lia forta rifuzo permesi al Petro kontraŭataki liajn arestantojn por defendi lin. Por Tolstoj, almenaŭe, tia pacismo necesigis, ke Jesuo ankaŭ opoziciu ŝtatismon.

Min ĉiam fascinis, kiel teologoj kaj apologiistoj turnadiĝas klopodante reinterpreti tiujn citatojn, ekz.: "Nu, fakte la teksto intencas la malon, sed oni devas interpreti ĝin ĝuste ĉi tiel..."
Forto kaj perforto malsamas. La uzo de forto por defendi sin kongruas kun la Natura Leĝo aŭ Dia Leĝo (aŭ kiel ajn oni volas nomi tion). Ĉiu rajtas defendi sin.

La grava aspekto estas, ke ni povas elekti, ĉu ni uzas forton (por memdefendo) aŭ ne. La rajto de elektado estas la baza karakterizaĵo de vere libera homo.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-majo-07 17:31:38

ustra:

La problemo estas: kion signifas "memdefendo"? Ĉu ĝi signifas ke vi nur povas uzi forton kiam oni atakas vin rekte? Ĉu estas malbona uzi forton por defendi aliajn homojn? Ĉu mi povas uzi forton kontraŭ viro kiu seksperfortas virinon? Ĉu mi povas uzi forton kontraŭ uloj kiuj celas ataki gejulojn en mia komunumo? Estas tiaj "malbonoj" kiujn mi aludis antaŭe.

Mi ne permesus: "Ili venis por la gejuloj, kaj mi diris nenion, ĉar me ne estis gejulo..."

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:15:00

Paquillo:ĉu ekzistas pacaj religioj?
Precipe Ateismo , Flugantspagetmonstrismo , kaj eble Budismo.

ghibulo (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:21:24

Clarence666:
Paquillo:ĉu ekzistas pacaj religioj?
Precipe Ateismo , Flugantspagetmonstrismo , kaj eble Budismo.
Ateismo? Ĉu vi ne scias, kiom komunistoj murdis personojn?

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:40:31

ghibulo:Ateismo? Ĉu vi ne scias, kiom komunistoj murdis personojn?
Iomete rompita frazo ... tamen, la cxefa kauxzo de la murdoj ne estis Ateismo, la tiel nomitaj "komunistoj" ja ne murdis nur religiulojn, sed ankaux personojn el multaj diversaj aliaj grupoj, fakte, ili murdis ecx siajn proprajn membrojn ridego.gif (http://en.wikipedia.org/wiki/Prague_Trials tradukenda pagxo).

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:45:18

kaŝperanto:La problemo estas: kion signifas "memdefendo"? Ĉu ĝi signifas ke vi nur povas uzi forton kiam oni atakas vin rekte? Ĉu estas malbona uzi forton por defendi aliajn homojn? Ĉu mi povas uzi forton kontraŭ viro kiu seksperfortas virinon? Ĉu mi povas uzi forton kontraŭ uloj kiuj celas ataki gejulojn en mia komunumo? Estas tiaj "malbonoj" kiujn mi aludis antaŭe.

Mi ne permesus: "Ili venis por la gejuloj, kaj mi diris nenion, ĉar me ne estis gejulo..."
La solvo estas sufiĉe simpla: Neniu rajtas ŝteli.

Neniu rajtas ŝteli vivon.
Neniu rajtas ŝteli sanon.
Neniu rajtas ŝteli (seksan) memdeterminon.
Neniu rajtas ŝteli havojn.
ktp.

Do jes, rajtas helpi aliulojn, kiuj estas priŝtelataj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-07 18:50:01

Kiam Jesuo trovis vendistojn en la templo li faris skurĝon el ŝnuretoj kaj perforte forpelis ĉiujn el la templo. Paca religio kaj paca religiulo ekzistas nur inter la mortintoj. Saddan kaj Gaddaf nun estas pacaj homoj, Bush I kaj Bush II ankoraŭ estas militemaj. Notu bone! Religioj ne mankis inter ili. Saddam kaj Gaddaf ilia Dio estis Alaho. La Dio de Bush I kaj de Bush II estas la Sankta Petrolo.

ghibulo (Montri la profilon) 2015-majo-07 19:17:06

ghibulo:Ateismo? Ĉu vi ne scias, kiom komunistoj murdis personojn?
Clarence666:Iomete rompita frazo ...
Por vi tio estas frazo, sed por murditaj kaj iliaj parencoj...

Clarence666: tamen, la cxefa kauxzo de la murdoj ne estis Ateismo
Ĉu vi estas certa? Ateismo delogas al ideo, ke nenio (moralo ekzemple) estas tiel grava, kiel
la vivo de la konkreta ateisto, kaj kiam li ekkredas, ke liaj 60 jaroj de la
vivo povas esti pli feliĉa, kiam iuj neexistus, tiam estas nur paŝeto al
murdoj... Komunistoj ekkredis/as, ke multe da personoj malhelpis/as al lia
feliĉo...

Clarence666:
... la tiel nomitaj "komunistoj" ja ne murdis nur religiulojn, sed ankaux personojn el multaj diversaj aliaj grupoj, fakte, ili murdis ecx siajn proprajn membrojn ridego.gif (http://en.wikipedia.org/wiki/Prague_Trials tradukenda pagxo).
Mi ne asertas, ke komunistoj murdis/as nur religiulojn. Nia diskutado estas
pri pacemo. Se ili murdis kiujn ajn, ili ne estas tro pacemaj okulumo.gif

Reen al la supro