Al la enhavo

ĉu ekzistas pacaj religioj?

de Paquillo, 2015-aprilo-16

Mesaĝoj: 96

Lingvo: Esperanto

Sunjo (Montri la profilon) 2015-majo-07 20:06:10

ghibulo:
Ĉu vi estas certa? Ateismo delogas al ideo, ke nenio (moralo ekzemple) estas tiel grava, kiel
la vivo de la konkreta ateisto, kaj kiam li ekkredas, ke liaj 60 jaroj de la
vivo povas esti pli feliĉa, kiam iuj neexistus, tiam estas nur paŝeto al
murdoj...
Ateismo estas la manko de kredo al dio(j). Nek pli nek malpli.
Mi esperas ke vi ne intence provas disvastigi tiajn fiajn malveraĵojn pri ateistoj.

ghibulo (Montri la profilon) 2015-majo-07 20:45:11

Sunjo:
Ateismo estas la manko de kredo al dio(j). Nek pli nek malpli.
Mi esperas ke vi ne intence provas disvastigi tiajn fiajn malveraĵojn pri ateistoj.
En tiu ĉi mondo ĉio havas ĝiajn sekvecojn kaj tial vi ne pravas - "manko de kredo al dio" devas havi ankaŭ siajn sekvecojn, kaj ĉiu objektiva devas konfesi ke ĝi ne estas ĉiam pacema okulumo.gif. Mi nevolas iun ajn ofendi, sed ne volas ankaŭ perdi liberon skribi mian opinion pri "ateismo". Mi ne asertas, ke ĉiuj ateistoj estas murdistoj, simile ili ne asertas, ke ĉiuj ekzemple islamistoj estas murdistoj. Sed kiam ni parolas ĝenerale pri "ateismo" - tim ni devas konfesi, ke tiu ĉi filozofio ankaŭ ne estas pacema

Sunjo (Montri la profilon) 2015-majo-07 20:57:15

Se vi ne komprenas ke ateismo estas nek pli nek malpli ol la manko de kredo je dio(j), mi vidas neniun bazon por diskuti kun vi.

ghibulo (Montri la profilon) 2015-majo-07 21:02:37

Sunjo:
Se vi ne komprenas ke ateismo estas nek pli nek malpli ol la manko de kredo je dio(j), mi vidas neniun bazon por diskuti kun vi.
Mi ne devigas vin diskuti kun mi ridulo.gif precipe se vi ne komprenas, ke ĉio havas siajn sekvecojn, kaj ne povas ekzisti ion sen sekvecojn kaj aparte de cetera...

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-07 21:14:01

Mi konsentas kun ghibulo. El ateismo sekvas, ke oni nepre kredas je estrarismo, ĉar io kiel Natura Leĝo ne ekzistas por ateistoj. Tial ili bezonas estraron, kiu diras al ili la regulojn de vivo... do ateismo ja signifas pli ol nur ĝia difino.
Dume spirituloj kapablas vivi sen estraro, ĉar ili konscias pri Natura Leĝo kaj kapablas esti suverenaj homoj.

Sunjo (Montri la profilon) 2015-majo-07 21:20:11

ghibulo:
Sunjo:
Se vi ne komprenas ke ateismo estas nek pli nek malpli ol la manko de kredo je dio(j), mi vidas neniun bazon por diskuti kun vi.
Mi ne devigas vin diskuti kun mi ridulo.gif precipe se vi ne komprenas, ke ĉio havas siajn sekvecojn, kaj ne povas ekzisti ion sen sekvecojn kaj aparte de cetera...
Mi tion komprenas. Mia problemo pri via aserto estas ke laŭ vi la manko de kredo je dio(j) nepre signifas ion malbonan. Via aserto cetere estis tiel tro ĝeneraliga ke estas apenaŭ kredebla ke vi ne intencis ofendi.

Ĉu tio kio sekvas el la manko de kredo de ateistoj estas malpli bona, same bona aŭ pli bona ol tio kio sekvas el la kredoj de la plej diversaj religianoj dependas ankaŭ de tio kion la ateistoj kredas krom la neekzisto de dio(j).

ghibulo (Montri la profilon) 2015-majo-07 22:32:24

Sunjo: Mia problemo pri via aserto estas ke laŭ vi la manko de kredo je dio(j) nepre signifas ion malbonan.
Laŭ mi manko de kredo je dio(j) ne nepre signifas ion malbonan, laŭ mi estas natura dubi pri ĉion, verifi ĉion, ŝanĝi opinion... Sen pridubi mi ne povas pliposte vere kredi... Ĉio havas ĝian evoluon...
Sunjo:
Via aserto cetere estis tiel tro ĝeneraliga ke estas apenaŭ kredebla ke vi ne intencis ofendi.
Se vi pravas, mi ofendis ankaŭ mi mem. Mi ankaŭ estis ateisto kaj sen tiu ĉi sezono mi ne povas nun tiel estimi ekscion, ke ne ekzistas nur maso kaj energio. Ĝeneraligo de mia aserto "ateismo ne estas pacema" estis revokita de
la ankaŭ ĝeneraliga aserto "ateismo estas pacema" okulumo.gif.
Sunjo:
Ĉu tio kio sekvas el la manko de kredo de ateistoj estas malpli bona, same bona aŭ pli bona ol tio kio sekvas el la kredoj de la plej diversaj religianoj dependas ankaŭ de tio kion la ateistoj kredas krom la neekzisto de dio(j).
Mi konsentas... sed tio pravas ne nur por ateistoj. Ankaŭ Islamistoj aŭ
Katolikoj murdas ne de la kredo je Dio, sed de la tio, kion ili kredas krom la
ekzisto de Dio.

Sunjo (Montri la profilon) 2015-majo-07 22:52:53

ghibulo:
Ĝeneraligo de mia aserto "ateismo ne estas pacema" estis revokita de
la ankaŭ ĝeneraliga aserto "ateismo estas pacema" okulumo.gif.
Bone, estas do mia eraro ke mi ne komprenis vian ironian mokan troigon. Fakte mi ja ankaŭ malkonsentas pri mencio de ateismo en fadeno pri religio. Ateismo ne estas paca religio ĉar ĝi ne estas religio.

ghibulo:
Sunjo:
Ĉu tio kio sekvas el la manko de kredo de ateistoj estas malpli bona, same bona aŭ pli bona ol tio kio sekvas el la kredoj de la plej diversaj religianoj dependas ankaŭ de tio kion la ateistoj kredas krom la neekzisto de dio(j).
Mi konsentas... sed tio pravas ne nur por ateistoj.
Eble ni povas konservi tion kiel minimuman interkonsenton.

Yiuel (Montri la profilon) 2015-majo-09 03:43:59

ustra:El ateismo sekvas, ke oni nepre kredas je estrarismo, ĉar io kiel Natura Leĝo ne ekzistas por ateistoj. Tial ili bezonas estraron, kiu diras al ili la regulojn de vivo... do ateismo ja signifas pli ol nur ĝia difino.
Dume spirituloj kapablas vivi sen estraro, ĉar ili konscias pri Natura Leĝo kaj kapablas esti suverenaj homoj.
Kiel ismano de sendiismema* religio, mi devas kontraŭdiri vin. Por mi, ja estas la Universo kaj ĝi ja havas siajn tutuniversajn leĝojn, kaj ilin oni malkovras paŝpaŝe. Do mi certe ne bezonas registarismon aŭ iun alian ismon de reguligo de iu alia homa estraro por gvidi min pri la leĝoj de kunvivo en la Universo; por mi, tiuj leĝoj klare ekzistas meme. (Sed ne nepre tute klare sciatas.)

Sekvas do ke mi, kaj aliaj sendiismanoj, tute kapablas esti suverenaj homoj.

Pruvendinte.

*sendiismema = sen-di-ism-em-a; kiu emas esti ismo sen dio(j). Mia relegio ne klare sendiismas, sed certe ĝi kontraŭdirus religion kiu apartigus dion kaj ekzistaron.

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-09 08:11:34

Yiuel:

Ĉu viaopinie anarĥio signifas kaoson aŭ ordon, kie homoj konscias pri Natura/Universa/Dia Leĝo kaj vivas harmonie? Logiko postulas, ke ateiisto ne scias aŭ komprenas kion tia Leĝo estas kaj anarĥio nepre signifas kaoson, ĉar por li/ŝi ĉiuspeca leĝo mankas, ĉu ne? Ateiisto ja povas akcepti nur hom-faritajn leĝojn, ĉu ne?
Bv. rimarku, ke anarĥio laŭvorte signifas "sen estro/mastro" kaj ne "sen leĝo". Miasperte ateistoj ne komprenas tiun diferencon.

La opinio de aliaj ateistoj estas ankaŭ tre bonvena.

Reen al la supro