К содержанию

Demandeto pri '-ado'

от TKNIGHT, 22 апреля 2015 г.

Сообщений: 16

Язык: Esperanto

TKNIGHT (Показать профиль) 22 апреля 2015 г., 12:17:36

Saluton, bonan matenon, kaj dankon por viaj atentoj! Mi havas demandeton pri la '-ado' afikso, kiu ofte min konfuzas. Kiam tio afikso estas uzata, ĉu ĝi estas verbo, aŭ substantivo? Ekzemplo:

"Mi ŝatas instruado" (vere).

Mi ne scias, tial, se mi devus skribi
  • "Mi ŝatas instruado," aŭ
  • "Mi ŝatas instruadon."
Ĉu iu povas helpi min?

Simon_Gauvain (Показать профиль) 22 апреля 2015 г., 13:35:56

Ĉiu vorto, kiu finiĝas per 'o', estas substantivo.
La afikso, kiun vi studas, estas 'ad'. Vi povas uzi ĝin por fari kaj substantivojn, kaj verbojn, ktp.
Ekzemple, "agi" kaj "agadi" estas verboj, "ago" kaj "agado" estas substantivoj.

Do vi povas diri:

"Mi ŝatas instrui" (verbo)
"Mi ŝatas intruadon" (substantivo, kun akuzativa 'n' )

Tempodivalse (Показать профиль) 22 апреля 2015 г., 13:36:22

Vorto finiĝanta per -o ĉiam funkcias gramatike kiel substantivo, eĉ kiam la senco estas verba. Do, oni devas indiki la rektan objekton per -n, kaj do nepre nur via dua frazo ĝustas: Mi ŝatas instruadon.

TKNIGHT (Показать профиль) 22 апреля 2015 г., 13:56:48

Ah! Dankon! Ĉiutage mi lernas. Dankon dankon!

nornen (Показать профиль) 22 апреля 2015 г., 15:28:23

Simon_Gauvain:Ĉiu vorto, kiu finiĝas per 'o', estas substantivo.
Tute ĝusta.

Simon_Gauvain:Vorto finiĝanta per -o ĉiam funkcias gramatike kiel substantivo, eĉ kiam la senco estas verba.
Tute ĝusta.

Mi nur volas aldoni, ke ankaŭ vortoj kun -i finaĵo ofte funkcias gramatike kiel substantivoj, kvankam ili ne estas substantivoj.

I-vortoj povas esti subjektoj:
Danci estas tede.

I-vortoj povas esti objektoj (ĉiam sen n-finaĵo):
Mi ŝatas instrui.

I-vortoj povas esti predikativoj:
La pli grava kondiĉo estas lerni.

Do, kiam vi tradukas Anglan "gerund" [1] al Esperanto, plej ofte ne necesas uzi o-vorton, tamen vi povas simple uzi i-vorton.

Smoking is dangerous. = Fumi estas danĝere.
I like teaching. = Mi ŝatas instrui.
The best thing is listening to musik. = La plej bona afero estas aŭskulti muzikon.

----
[1] Be aware that in English both gerunds and present participles end in -ing. What I said above applies only to gerunds.

DoctorDada (Показать профиль) 27 апреля 2015 г., 15:16:11

nornen:Mi nur volas aldoni, ke ankaŭ vortoj kun -i finaĵo ofte funkcias gramatike kiel substantivoj, kvankam ili ne estas substantivoj.

I-vortoj povas esti subjektoj:
Danci estas tede.
Mi opinias ke tiu respondo estas iom konfuza.
Oni povas vidi ke la vorto "Danci" NE funkcias kiel substantivo, ĉar la vorto, kiu priskribas ĝin estas e-vorto (adverbo), ne a-vorto (adjektivo).

Vinisus (Показать профиль) 27 апреля 2015 г., 16:43:19

Ad estas sufikso, kiu montras pli malpli daŭran agon, ekz-e krio= unu laŭta voko; kriado= longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo. El "AD" oni povas fari substantivon, ekz-e agado, farado; verbon adas, ekz-e laboradas; mi laboradis la tutan nokton.

Simon_Gauvain (Показать профиль) 27 апреля 2015 г., 18:05:55

DoctorDada:
nornen:Mi nur volas aldoni, ke ankaŭ vortoj kun -i finaĵo ofte funkcias gramatike kiel substantivoj, kvankam ili ne estas substantivoj.

I-vortoj povas esti subjektoj:
Danci estas tede.
Mi opinias ke tiu respondo estas iom konfuza.
Oni povas vidi ke la vorto "Danci" NE funkcias kiel substantivo, ĉar la vorto, kiu priskribas ĝin estas e-vorto (adverbo), ne a-vorto (adjektivo).
D-ro Dada, mi pensas ke en tiu citaĵo troviĝas du malsamaj neligitaj asertoj rilate al i-vortoj: unue pri ilia substantiveco, kaj due pri ilia subjekteco. La dua aserto kaj ties ekzemplo ne temas pri la substantiveco. Se mi devus ilustri la unuan, mi dirus "mi ŝatas danci", frazo en kiu "danci" estas uzata kiel objekta substantivo (same kiel en "mi ŝatas dancadon" ).

Tempodivalse (Показать профиль) 27 апреля 2015 г., 19:15:42

Mi opinias ke tiu respondo estas iom konfuza.
Oni povas vidi ke la vorto "Danci" NE funkcias kiel substantivo, ĉar la vorto, kiu priskribas ĝin estas e-vorto (adverbo), ne a-vorto (adjektivo).
La sinktaksa rolo de la infinitivo "danci" tiufraze estas rektobjekta - do, iasence ĝi funkcias kiel substantivo, eĉ se mankas -n finaĵo.

Simila situacio okazas ĉe -e vortoj, ekzemple en Mi vidis multe da homoj, "multe" estas la rekta objekto.

Tio ĉi estas aparta de la priskriba vorto. En Esperanto, adverboj ĉiam priskribas verbojn kaj adjektivoj ĉiam priskribas substantivojn (nu, escepte de kelkaj maloftaĵoj). Tamen ne temas pri sintaksa substantiveco ekzakte.

nornen (Показать профиль) 27 апреля 2015 г., 21:02:26

La Esperantaj reguloj pri akordo estas ja mirindaj:

Mi trovis la patron mortinta.

Kelke estis furiozaj.

----
Pri infinitivoj:
Infinitivoj ne estas substantivoj, tamen ili estas nominalaj kaj povas roli kiel substantivoj.

Наверх