訊息: 16
語言: Esperanto
TKNIGHT (顯示個人資料) 2015年4月22日下午12:17:36
"Mi ŝatas instruado" (vere).
Mi ne scias, tial, se mi devus skribi
- "Mi ŝatas instruado," aŭ
- "Mi ŝatas instruadon."
Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2015年4月22日下午1:35:56
La afikso, kiun vi studas, estas 'ad'. Vi povas uzi ĝin por fari kaj substantivojn, kaj verbojn, ktp.
Ekzemple, "agi" kaj "agadi" estas verboj, "ago" kaj "agado" estas substantivoj.
Do vi povas diri:
"Mi ŝatas instrui" (verbo)
"Mi ŝatas intruadon" (substantivo, kun akuzativa 'n' )
Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年4月22日下午1:36:22
TKNIGHT (顯示個人資料) 2015年4月22日下午1:56:48
nornen (顯示個人資料) 2015年4月22日下午3:28:23
Simon_Gauvain:Ĉiu vorto, kiu finiĝas per 'o', estas substantivo.Tute ĝusta.
Simon_Gauvain:Vorto finiĝanta per -o ĉiam funkcias gramatike kiel substantivo, eĉ kiam la senco estas verba.Tute ĝusta.
Mi nur volas aldoni, ke ankaŭ vortoj kun -i finaĵo ofte funkcias gramatike kiel substantivoj, kvankam ili ne estas substantivoj.
I-vortoj povas esti subjektoj:
Danci estas tede.
I-vortoj povas esti objektoj (ĉiam sen n-finaĵo):
Mi ŝatas instrui.
I-vortoj povas esti predikativoj:
La pli grava kondiĉo estas lerni.
Do, kiam vi tradukas Anglan "gerund" [1] al Esperanto, plej ofte ne necesas uzi o-vorton, tamen vi povas simple uzi i-vorton.
Smoking is dangerous. = Fumi estas danĝere.
I like teaching. = Mi ŝatas instrui.
The best thing is listening to musik. = La plej bona afero estas aŭskulti muzikon.
----
[1] Be aware that in English both gerunds and present participles end in -ing. What I said above applies only to gerunds.
DoctorDada (顯示個人資料) 2015年4月27日下午3:16:11
nornen:Mi nur volas aldoni, ke ankaŭ vortoj kun -i finaĵo ofte funkcias gramatike kiel substantivoj, kvankam ili ne estas substantivoj.Mi opinias ke tiu respondo estas iom konfuza.
I-vortoj povas esti subjektoj:
Danci estas tede.
Oni povas vidi ke la vorto "Danci" NE funkcias kiel substantivo, ĉar la vorto, kiu priskribas ĝin estas e-vorto (adverbo), ne a-vorto (adjektivo).
Vinisus (顯示個人資料) 2015年4月27日下午4:43:19
Simon_Gauvain (顯示個人資料) 2015年4月27日下午6:05:55
DoctorDada:D-ro Dada, mi pensas ke en tiu citaĵo troviĝas du malsamaj neligitaj asertoj rilate al i-vortoj: unue pri ilia substantiveco, kaj due pri ilia subjekteco. La dua aserto kaj ties ekzemplo ne temas pri la substantiveco. Se mi devus ilustri la unuan, mi dirus "mi ŝatas danci", frazo en kiu "danci" estas uzata kiel objekta substantivo (same kiel en "mi ŝatas dancadon" ).nornen:Mi nur volas aldoni, ke ankaŭ vortoj kun -i finaĵo ofte funkcias gramatike kiel substantivoj, kvankam ili ne estas substantivoj.Mi opinias ke tiu respondo estas iom konfuza.
I-vortoj povas esti subjektoj:
Danci estas tede.
Oni povas vidi ke la vorto "Danci" NE funkcias kiel substantivo, ĉar la vorto, kiu priskribas ĝin estas e-vorto (adverbo), ne a-vorto (adjektivo).
Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年4月27日下午7:15:42
Mi opinias ke tiu respondo estas iom konfuza.La sinktaksa rolo de la infinitivo "danci" tiufraze estas rektobjekta - do, iasence ĝi funkcias kiel substantivo, eĉ se mankas -n finaĵo.
Oni povas vidi ke la vorto "Danci" NE funkcias kiel substantivo, ĉar la vorto, kiu priskribas ĝin estas e-vorto (adverbo), ne a-vorto (adjektivo).
Simila situacio okazas ĉe -e vortoj, ekzemple en Mi vidis multe da homoj, "multe" estas la rekta objekto.
Tio ĉi estas aparta de la priskriba vorto. En Esperanto, adverboj ĉiam priskribas verbojn kaj adjektivoj ĉiam priskribas substantivojn (nu, escepte de kelkaj maloftaĵoj). Tamen ne temas pri sintaksa substantiveco ekzakte.
nornen (顯示個人資料) 2015年4月27日下午9:02:26
Mi trovis la patron mortinta.
Kelke estis furiozaj.
----
Pri infinitivoj:
Infinitivoj ne estas substantivoj, tamen ili estas nominalaj kaj povas roli kiel substantivoj.