До змісту

Kiel oni diras "please put down the dog"?

від Daisy454, 26 квітня 2015 р.

Повідомлення: 7

Мова: Esperanto

Daisy454 (Переглянути профіль) 26 квітня 2015 р. 13:16:41

Ne "put down" mortigi, sed "put down" ne porti aŭ malporti? Dankon!

Simon_Gauvain (Переглянути профіль) 26 квітня 2015 р. 14:21:32

Vi jam trovis la solvon, "malporti" estas ĝusta (aŭ almenaŭ komprenebla).
"Bonvolu malporti la hundon"
Vi povas ankaŭ diri tre simple:
"Bonvolu lasi la hundon"
Aŭ pli precize, se vi volas komprenigi ke la hundo ne falu:
"Bonvolu meti la hudon sur la grundon / la plankon / ..."

Vinisus (Переглянути профіль) 26 квітня 2015 р. 16:54:59

Eniri kun hundo ne estas permesate, bonvolu lasi vian hondon ekter la superbazaro, apoteko ktp... Bonvolu sidigi vian hundon!

leporinjo (Переглянути профіль) 26 квітня 2015 р. 17:17:40

Mi ploretis pro la titolo, ĝis mi legis la enhavon.

Tempodivalse (Переглянути профіль) 26 квітня 2015 р. 18:38:24

"Bonvole mallevu la hundon..." - se ekzemple vi prenas la beston en la brakoj, sed nun estas necese ke viaj brakoj liberu.

sudanglo (Переглянути профіль) 27 квітня 2015 р. 11:20:01

Demetu la hundon.

Kvankam demeti ofte respondas al 'take off' en la angla (e.g. demetu vian ĉapelon) mi trovis jenajn en la Tekstaro:

Terura ventego baldaŭ komenciĝis. Tial la ŝipanoj demetis la velojn (took down the sails)
Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon (put down the nanny goat)
Samentu demetis sian korbon kaj, eklumiginte la torĉojn (put down the basket)
la batalo ĉesis kaj du plej grandaj libiaj taĉmentoj demetis la armilojn (put down their arms)
tial la granda Niko demetis la sakon (put down the sack)

Se demeti ne plaĉas, vi povas diri remetu (metu ree al kie ĝi estis); teren metu; suben metu

Daisy454 (Переглянути профіль) 27 квітня 2015 р. 14:09:01

Dankon! (Dankojn?)

Назад до початку