Tästä sisältöön

Limoj de Novrusio

al_lastor :lta, 29. huhtikuuta 2015

Viestejä: 167

Kieli: Esperanto

vincas (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 14.37.26

Tempodivalse:Kiu diras tion? De kiuj informfontoj vi dependas?
Ĉiuj diras, ke Rusio komencis militon. Ĉiuj diras, ke Rusio okupis Krimeon. Ĉiuj diras, ke Rusio liveras armilojn en orientan Ukrainion.

Tempodivalse:Leginte okcidentajn ĵurnalojn oni havas unu impreson, sed tute alian leginte la rusajn.
Ne fidu rusian informon. Rusia gazetaro ne estas libera. Rusio ne estas demokratio.

Tempodivalse (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 14.55.33

Por ĉi tiaj aferoj, mi fidas nek la rusujajn nek la okcidentajn informojn surface. Jam evidentas al mi, ke la malantaŭa estas neniel senpeka aŭ objektiva. Konsideru la "duonfaktojn" kaj eĉ verajn mensogojn per kiuj la registaro nutris la usonan gazetaron por pravigi la invadon de Irako kaj Afganujo.

La informa milito eble estas la plej grava ... ĉar kiu regas la dissendadon de informoj, tiu regas kion la publiko kredas. "Historion skribas la venkintoj" - kiel oni ofte diras.

Marc_1965 (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 14.58.31

vincas:
Ĉiuj diras, ke Rusio komencis militon. Ĉiuj diras, ke Rusio okupis Krimeon. Ĉiuj diras, ke Rusio liveras armilojn en orientan Ukrainion.

Ne fidu rusian informon. Rusia gazetaro ne estas libera. Rusio ne estas demokratio.
Kaj denove predikanto Vincas skribis postulatojn de lia mensoga kredo. okulumo.gif

Lakiro (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 15.01.50

Vincas, unu avino sur bazaro diris, sed la alia ripetas.
Stranga milito sen rusoj kontraŭ rusoj! Sed ukraina ĝenerala stabo neas rusian ĉeeston en Ukrainio. Evidentiĝas, ke vi perdiĝis.

vincas (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 15.03.22

Fuzzy:Interese, tio tre kongruas kun rusia propagando, kiu diras, ke la krimeanoj mem decidis departiĝi de Ukrainio kaj mem efektivigis tion, Rusio nur iom helpis. Kaj nun ili estas punataj pro sia decido malbona de vidpunkto de Okcidento.
Mi ja skribis, ke neniu scias. Do el kie Kremlo scias kion volas krimeanoj?
Do, laŭ via opinio, Janukoviĉ ne subskribis la traktaton kun EU -- pri kiu rusa propagando diras ke laŭ ĝi Ukrainio iĝas senrajta kolonio de Okcidento -- kaj tio kaŭzis la revolucion, post kiu Ukrainio vere iĝis marioneto de Okcidento.
vincas, via opinio denove tre kongruas kun rusia propagando! Eble vi tro multe spektas la rusian televidon
Janukoviĉ ne surskribis la traktaton, ĉar li estis marioneto de Rusio. Ĉu tiel informas rusia propagando [:quote]ĉu vi estas pagata porrusia propagandisto?[/quote]Ne, mi estas pagata propagandisto de NATO [:

vincas (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 15.19.20

Marc_1965:Do vi ne povis havigi pruvojn, ĉu ne?
Vi ne bezonas kaj ne volas pruvojn. Vi volas vivi en via realo. Bone vivu. Vi havas la rajton.

Marc_1965:Pruvu!
Vi mem estas la plej bona pruvo. Viaj mesaĝoj, mesaĝoj de Lakiro, Terurĉjo kaj aliaj rusoj bone pruvas ke rusoj vivas en sia realo. Sed mi komprenas vin. Se mi estus ruso kaj loĝus en Rusio, Kremla propagando ankaŭ kazeigus mian cerbon kaj mi ankaŭ kredus tiujn stultaĵojn, ke Rusio estas demokratio, ke Rusio ne militas kontrau Ukrainio [:

Marc_1965 (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 15.37.56

vincas:
Marc_1965:Do vi ne povis havigi pruvojn, ĉu ne?
Vi ne bezonas kaj ne volas pruvojn.
Do vi ne povis havigi pruvojn. okulumo.gif

vincas:
Vi mem estas la plej bona pruvo. Viaj mesaĝoj, mesaĝoj de Lakiro, Terurĉjo kaj aliaj rusoj bone pruvas ke rusoj ne kontaktas la veran mondon kaj vivas en sia realo.
Unue: vi ne povas pruvi viajn asertojn pri realaj eventoj.
Due: vi ne vidas faktojn pri realaj eventoj.
Trie: en la via asertoj vi anstataŭ faktojn uzas fabelaĵojn.
Logika konkludo: vi vivas en via imaga realo. okulumo.gif

ustra (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 15.47.21

klmn:
ustra:Al vincas kaj klmn:
Ĉu vi konsentas, ke oni omaĝas tiujn militkrimulojn el la dua mondmilito?
Jes, okazas tiel.
Se, Stalinon oni respektas ne tiom oficiale, sed, ekzemple, Lenin eĉ ĝis hodiaŭ kuŝas honore en sia maŭzoleo.

Aŭ estas ne tio, kion vi deziris ekaŭdi?
Estas infaneca montri per la fingro al aliaj por pravigi la propran naŭzan pensmanieron. Ke vi kiel nazi-simpatianto ankaŭ aŭdacas (kiel antaŭe) skribi pri la viktimoj de la dua mondmilito estas simple abomenega.

Kial vi entute lernis Esperanton? Ĉu ĝi ne staras kontraŭ via ideologio?

vincas (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 19.17.56

Lakiro:Vincas, unu avino sur bazaro diris, sed la alia ripetas.
Stranga milito sen rusoj kontraŭ rusoj! Sed ukraina ĝenerala stabo neas rusian ĉeeston en Ukrainio. Evidentiĝas, ke vi perdiĝis.
Ĉu malkuraĝaj rusiaj virinoj jam forkuris el Ukrainio? Kio okazis? Ĉu sufuĉas ke NATO ekaperu en Ukrainio kaj rusinoj jam kuras for [:

vincas (Näytä profiilli) 5. toukokuuta 2015 19.37.06

klmn:
ustra:

Al vincas kaj klmn:
Ĉu vi konsentas, ke oni omaĝas tiujn militkrimulojn el la dua mondmilito?
Jes, okazas tiel.
Se, Stalinon oni respektas ne tiom oficiale, sed, ekzemple, Lenin eĉ ĝis hodiaŭ kuŝas honore en sia maŭzoleo.

Aŭ estas ne tio, kion vi deziris ekaŭdi?
+1

Takaisin ylös