Към съдържанието

Kiel uzas la vortoj, negle kaj organizo

от se, 06 май 2015

Съобщения: 6

Език: Esperanto

se (Покажи профила) 06 май 2015, 01:03:03

Saluton karaj

Mi ne povas kompreni la uzon de :

1. negla

2, organizo

Tie estas organizo, organizaĵo, la vortaro de lernu diris, organization , ambaŭ en angla.

Dankon antaŭ pro via helpo

Tempodivalse (Покажи профила) 06 май 2015, 18:28:46

Kion signifas "negla"? Mi ne povis trovi ĉi tion en vortaroj. Ĉu mistajpo?

Bernadox (Покажи профила) 07 май 2015, 08:42:53

BK II havas:

organiz’ [OA 1] * organiser | organize | organisieren | организовать | organizować. — [E-isto 1/1893] [EG 1] ~i~o, ~ado, Organisation; re~o, re~ado, Reorganisation. Kp. organizaci/o en E-isto 7/1892.

organiz- do estas verbo. Se vi celas institucion, uzu la formon organizaĵo (Monda Organizaĵo pri Sano, Monda Organizaĵo pri Meteorologio k.t.p.). Se vi celas la agon, uzu la formon organizado aŭ la formon organizo (ili strebis al pli efika organizado de la laboro = ili strebis pli efike organiz(ad)i la laboron).

Pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter organizaĵo ./. organizado, organizo kaj uzas sendistinge la saman formon (ekz. angla, germana, franca k.a.).

Okaze oni legas la formon organizo en la senco de la institucio organizaĵo. Tio ne estas rekomendinda.

Kp.: ag-i (verbo) -> ag-ad-o aŭ ag-o (substantivo)

akueck (Покажи профила) 07 май 2015, 15:14:04

se:
Mi ne povas kompreni la uzon de :

1. negla
Chu vi celas "nelge"? Tio chi estas nova vorto kun la ideo "antau nelonge".

se (Покажи профила) 07 май 2015, 19:58:13

Tempodivalse:Kion signifas "negla"? Mi ne povis trovi ĉi tion en vortaroj. Ĉu mistajpo?
Pardonon petas, jes, mistajpis, estas nelga,recent en angla.

Vi povas trovi en lernu vortaro

se (Покажи профила) 07 май 2015, 20:01:10

Bernadox:BK II havas:

organiz’ [OA 1] * organiser | organize | organisieren | организовать | organizować. — [E-isto 1/1893] [EG 1] ~i~o, ~ado, Organisation; re~o, re~ado, Reorganisation. Kp. organizaci/o en E-isto 7/1892.

organiz- do estas verbo. Se vi celas institucion, uzu la formon organizaĵo (Monda Organizaĵo pri Sano, Monda Organizaĵo pri Meteorologio k.t.p.). Se vi celas la agon, uzu la formon organizado aŭ la formon organizo (ili strebis al pli efika organizado de la laboro = ili strebis pli efike organiz(ad)i la laboron).

Pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter organizaĵo ./. organizado, organizo kaj uzas sendistinge la saman formon (ekz. angla, germana, franca k.a.).

Okaze oni legas la formon organizo en la senco de la institucio organizaĵo. Tio ne estas rekomendinda.

Kp.: ag-i (verbo) -> ag-ad-o aŭ ag-o (substantivo)
Dankegon kara , estas bone. La vortaro de lernu en angla kaj ĉina estas sama, ne estas tiel klera.

La vortaro de la ligilo estas utila, dankas vin , mi fotokopos tiujn du librojn tiam, kiam mi havas monojn.

Обратно нагоре