讯息: 6
语言: Esperanto
se (显示个人资料) 2015年5月6日上午1:03:03
Mi ne povas kompreni la uzon de :
1. negla
2, organizo
Tie estas organizo, organizaĵo, la vortaro de lernu diris, organization , ambaŭ en angla.
Dankon antaŭ pro via helpo
Tempodivalse (显示个人资料) 2015年5月6日下午6:28:46
Bernadox (显示个人资料) 2015年5月7日上午8:42:53
organiz’ [OA 1] * organiser | organize | organisieren | организовать | organizować. — [E-isto 1/1893] [EG 1] ~i → ~o, ~ado, Organisation; re~o, re~ado, Reorganisation. Kp. organizaci/o en E-isto 7/1892.
organiz- do estas verbo. Se vi celas institucion, uzu la formon organizaĵo (Monda Organizaĵo pri Sano, Monda Organizaĵo pri Meteorologio k.t.p.). Se vi celas la agon, uzu la formon organizado aŭ la formon organizo (ili strebis al pli efika organizado de la laboro = ili strebis pli efike organiz(ad)i la laboron).
Pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter organizaĵo ./. organizado, organizo kaj uzas sendistinge la saman formon (ekz. angla, germana, franca k.a.).
Okaze oni legas la formon organizo en la senco de la institucio organizaĵo. Tio ne estas rekomendinda.
Kp.: ag-i (verbo) -> ag-ad-o aŭ ag-o (substantivo)
akueck (显示个人资料) 2015年5月7日下午3:14:04
se:Chu vi celas "nelge"? Tio chi estas nova vorto kun la ideo "antau nelonge".
Mi ne povas kompreni la uzon de :
1. negla
se (显示个人资料) 2015年5月7日下午7:58:13
Tempodivalse:Kion signifas "negla"? Mi ne povis trovi ĉi tion en vortaroj. Ĉu mistajpo?Pardonon petas, jes, mistajpis, estas nelga,recent en angla.
Vi povas trovi en lernu vortaro
se (显示个人资料) 2015年5月7日下午8:01:10
Bernadox:BK II havas:Dankegon kara , estas bone. La vortaro de lernu en angla kaj ĉina estas sama, ne estas tiel klera.
organiz’ [OA 1] * organiser | organize | organisieren | организовать | organizować. — [E-isto 1/1893] [EG 1] ~i → ~o, ~ado, Organisation; re~o, re~ado, Reorganisation. Kp. organizaci/o en E-isto 7/1892.
organiz- do estas verbo. Se vi celas institucion, uzu la formon organizaĵo (Monda Organizaĵo pri Sano, Monda Organizaĵo pri Meteorologio k.t.p.). Se vi celas la agon, uzu la formon organizado aŭ la formon organizo (ili strebis al pli efika organizado de la laboro = ili strebis pli efike organiz(ad)i la laboron).
Pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter organizaĵo ./. organizado, organizo kaj uzas sendistinge la saman formon (ekz. angla, germana, franca k.a.).
Okaze oni legas la formon organizo en la senco de la institucio organizaĵo. Tio ne estas rekomendinda.
Kp.: ag-i (verbo) -> ag-ad-o aŭ ag-o (substantivo)
La vortaro de la ligilo estas utila, dankas vin , mi fotokopos tiujn du librojn tiam, kiam mi havas monojn.