לתוכן העניינים

Ĉu foresto de la stabilaj esprimoj estas indico de nefunkciivo de Esperanto?

של Lakiro, 19 במאי 2015

הודעות: 16

שפה: Esperanto

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 20 במאי 2015, 18:46:19

Lakiro:Nu, mi dirus, ke "funkciivo" estas kapableco funkcii (agi, labori) tute
El PIV: -iv/. Suf., montranta, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produktiva grundo; pagiva kliento; elvokiva vorto.
—iv(ec)o. Kapablo fari ion: kreiv(ec)o; lia lerniveco ŝajnas senlima.
Mi komprenis kion vi celis. Tamen -iv estas malofta sufikso, kaj miaopinie nepreciza, ja nenecesa. Mi rekomendas al via atento ĉi tiun fadenon.

Ĉi-kuntekste, mi dirus funkciebl(ec)oefikeco. Ne ĉio troviĝanta en PIV imitindas aŭ uzindas.

Mi citas min:

tempodivalse:Laŭ mia sperto, -ema, -pova, -dona, -eca (aŭ nuda -a) ĉiuj povas laŭnecese kaj tute taŭge anstataŭigi l'afikson "-iva", tiamaniere provizante pli precizan sencon.

-iva estas ĝenerala kaj ne indikas per si mem, ĉu tendenco al io, ĉu dono, ĉu kapablo.

Lakiro (הצגת פרופיל) 21 במאי 2015, 03:45:24

externalImage.png

Estimata Tempodivalse, mi konsentas kun vi, tamen la vorto efikeco ne donas precizan tradukon. Temas nome pri funkcia ebleco. Jes, "funkciebleco" ankaŭ taŭgas.

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 21 במאי 2015, 04:25:31

Lakiro, bonvole reformatu vian alŝutitan dosieron - ĝi estas tro larĝa miaekrane kaj elstreĉas la tekston dekstren sub la paĝan flankaĵon tiel, ke mi ne povas leĝi.

Lakiro (הצגת פרופיל) 21 במאי 2015, 05:34:04

ridulo.gif Jes, mi komprenis.
Mi prezentis vortaron:
Funkciivo - работоспособность (kapacity for work)

Mi korektos mian dosieron vespere.

Jam korektis.

klmn (הצגת פרופיל) 21 במאי 2015, 06:11:04

Ĉu oni skribis en la forumo kio indikas ke stabilaj esprimoj estas kondiĉo por ke lingvo bone funkciu?
Laŭ mi povas esti male eĉ.

Lakiro (הצגת פרופיל) 21 במאי 2015, 07:01:05

klmn:Ĉu oni skribis en la forumo kio indikas ke stabilaj esprimoj estas kondiĉo por ke lingvo bone funkciu?
Laŭ mi povas esti male eĉ.
Dankon, klmn.

לראש הדף