Đi đến phần nội dung

Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?

viết bởi Francisko1, Ngày 23 tháng 5 năm 2015

Tin nhắn: 44

Nội dung: Esperanto

al_lastor (Xem thông tin cá nhân) 12:56:22 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Lakiro:Kiel aspektos la vorto "esti"? i?
Vi devas i pli atenta. ridulo.gif
Vi min ne komrenas, vorto esti aspektus, kiel "esti", "i" estas abstrakta verbo por demonstri tempo. Ĉu ne?
Se por mi bezonas uzi "esti", mi ĝin uzu. Ekzemle: "Mi devas esti bona homo!",
"Mi as en ĉambro." - ĉu aŭ ne kompeneblas?

Sed tiel (fina diraĵo) mi paroli ne rajtas D: kaj diras pli malfacile "Mi enas ĉambre" aŭ pli longe "Mi estas en ĉambro"...

al_lastor (Xem thông tin cá nhân) 12:57:44 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Luib:Kial ne diri "Esperanto idealas"?
Vi pravas, la formo estas pli ĝusta kaj mallonga.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 23:19:52 Ngày 25 tháng 5 năm 2015

Mi, estante iel raŭmisto, ne abonas la idealismon kaj fratecan optimismon kiuj superregis la esperantistan movadon en la komenco de la 20-a jarcento. Mi trovas tiaĵojn naivaj. Certe, estus bonege se multe pli da homoj uzus Esperanton por ĝia dekomenca celo, kiel planlingvon. Tio estus multe pli praktike ol la nuna Babelturo, en kiu troviĝas ekz. la Unuiĝintaj Nacioj (ĉu iu scias kiom da mono forlaviĝas dungante tradukistojn por dekoj da lingvoj??). Tamen, malgraŭ la evidentaj avantaĝoj kiun Esperanto povus provizi al la mondo, mi neniel antaŭesperas ajnan finvenkon.

Anstataŭe, por mi, la logo kaj beleco de Esperanto kuŝas en ĝiaj estetikaj kaj esprimeblaj kapabloj. La potencialo por poezio, prozo, ktp egas. Same bone estas tio, ke mi povas interagi kun tiaj homoj en la tutmondo, kiuj alie restus nealireblaj pro lingva bariero. Ne ĉiuj regas l'anglan!

Do mi traktas Esperanton preskaŭ kiel minoritatan aŭ diasporan lingvon: oni ĝin konservu kaj subtenu pro ĝi mem. Se la Esperantistaro pligrandiĝas, des pli bone! Sed tio ne estas nepra por florado.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 04:05:36 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

Mi eĉ ne certas ĉu Esperanto estas lingvo aŭ nura komunikilo.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 04:35:54 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

nornen:Mi eĉ ne certas ĉu Esperanto estas lingvo aŭ nura komunikilo.
Ĉu estas malsamo, almenaŭ de funkcieca perspektivo? (Mi ne koncerniĝas pri la Chomsky-aj konceptoj de "lingvo", kiuj ŝajnas sufiĉe neaplikeblaj kaj tro teĥnikaj por diskuti lingvon, kiel ni ĝin kutime aŭ laike konsideras ĝin.) Esperanto ludas la funkciecan rolon de lingvo - oni uzas ĝin por transdoni ideojn, konstatojn, sentojn, ktp, same kiel oni uzus "naturan" lingvon...

Laŭ mi ĉiu lingvo estas komunikilo, aparte onia nedenaska lingvo ... kiam mi lernis la italan, mi parkerigis regulojn pri deklinacio, genro tiel, por ke italparolantoj min komprenu. Ankoraŭ mi parolas ĝin tre nenature kaj halte, do por mi ĝi rolas pli komunikile ol "lingve".

nornen (Xem thông tin cá nhân) 05:52:13 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

Tempodivalse:
nornen:Mi eĉ ne certas ĉu Esperanto estas lingvo aŭ nura komunikilo.
Ĉu estas malsamo, almenaŭ de funkcieca perspektivo? (Mi ne koncerniĝas pri la Chomsky-aj konceptoj de "lingvo", kiuj ŝajnas sufiĉe neaplikeblaj kaj tro teĥnikaj por diskuti lingvon, kiel ni ĝin kutime aŭ laike konsideras ĝin.) Esperanto ludas la funkciecan rolon de lingvo - oni uzas ĝin por transdoni ideojn, konstatojn, sentojn, ktp, same kiel oni uzus "naturan" lingvon...

Laŭ mi ĉiu lingvo estas komunikilo, aparte onia nedenaska lingvo ... kiam mi lernis la italan, mi parkerigis regulojn pri deklinacio, genro tiel, por ke italparolantoj min komprenu. Ankoraŭ mi parolas ĝin tre nenature kaj halte, do por mi ĝi rolas pli komunikile ol "lingve".
Ĉiu lingvo estas komunikilo, tamen ne ĉiu komunikilo estas lingvo.

Komunikilo estas ilo taŭga por komuniki. Lingvo estas ĉiam ilo por transdoni kulturon. Lingvo formas niajn pensmanierojn, ebligante ilin kaj limigante ilin.

johmue (Xem thông tin cá nhân) 05:59:49 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

Francisko1:Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?
Laŭ mi la du alternativoj iomete stultas. Esperanto ne estas idealo por mi, sed tamen pli ol nur lingvo. Ĝi estas parto de mia identeco. Sed ne idealo al kiu mi iel strebas.

nakymatonmies (Xem thông tin cá nhân) 06:13:06 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

nornen:Ĉiu lingvo estas komunikilo, tamen ne ĉiu komunikilo estas lingvo.
Jes. Aŭ alivorte: Lingvo estas komunikilo (t.e. inform-kod-maŝino) + plus multaj aldonaĵoj (proverboj, frazeologismoj, idiomoj, ktp)

Simon_Gauvain (Xem thông tin cá nhân) 07:26:35 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

Tempodivalse:Do mi traktas Esperanton preskaŭ kiel minoritatan aŭ diasporan lingvon: oni ĝin konservu kaj subtenu pro ĝi mem. Se la Esperantistaro pligrandiĝas, des pli bone! Sed tio ne estas nepra por florado.
La plej belaj floroj ja ne kovras la mondon.

nornen:Ĉiu lingvo estas komunikilo, tamen ne ĉiu komunikilo estas lingvo.

Komunikilo estas ilo taŭga por komuniki. Lingvo estas ĉiam ilo por transdoni kulturon. Lingvo formas niajn pensmanierojn, ebligante ilin kaj limigante ilin.
Tiu frazo iom ĝenas min, Nornen, ĉar ĝi prezentas la "naturajn" lingvojn en maniero kiu sugestas, ke ili havas celon. Mi pensas ke neniu el la naturaj lingvoj havas celon: ili ekzistas ne por realigi ion planitan, sed nur pro la emo kaj bezono komuniki. Sekve, transdoni kulturon estas sendube grava afero al kiu zorgas pri edukado, sed en la ĉiutaga cetera vivo ni parolas por transdoni ne kulturon, sed bazajn informojn; kaj transdono de informoj ne estas alia afero ol komuniko.

Sed mi konsentas kun la ideo, ke pensmaniero estas la plej grava eco de iu kulturo.
Ĉu Esperanto ne influas vian pensmanieron kiam vi uzas ĝin ?

al_lastor (Xem thông tin cá nhân) 08:34:25 Ngày 26 tháng 5 năm 2015

Simon_Gauvain:Sed mi konsentas kun la ideo, ke pensmaniero estas la plej grava eco de iu kulturo.
Ĉu Esperanto ne influas vian pensmanieron kiam vi uzas ĝin ?
Esperanto influas, ankaŭ kiam mi ĝin ne uzas... ekzemple.
"Когда здесь будут писаться книги, которые издадут в будущем, тогда я скажу, что здесь уровень ориджей не хуже."
Kiu scias la rusan, komprenas ke la diraĵo estas ete malnorma...
Kompreneblas kial mi diris tiel.
"Kiam ĉi tie verkatos eldonotaj libroj, tiam mi diros, ke ĉi tie nivelo de beletro ne pli malbona."

Quay lại