Aller au contenu

Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?

de Francisko1, 23 mai 2015

Messages : 44

Langue: Esperanto

Francisko1 (Voir le profil) 23 mai 2015 08:22:49

Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?

Lakiro (Voir le profil) 23 mai 2015 09:05:43

ridulo.gif Mi devar rimarki, ke por mi Esperanto estar preskaŭ idealo, tamen mian preferon mi donar al Mesperanto (proekto Espada), ĉar ĝi ne havar finaĵons -oj en la pluralo.

Ankaŭ mi ŝatas projekton Edo, ĉar ĝi ankaŭ ne havas finaĵonŝ -oj en la pluralo kaj ŝanĝas ilin je -oŝ.

Kia el tius (tiuj) du proektos (proektoj) plaŝar (plaĉas) al mi pli kaj kiun proekton fari esperanto-etalono mi dume ne sciar (scias). Sed ambaŭ proektos (proektoj) estar (estas) pli taugas (taŭgaj) fonetike.

Bedaŭrinde "linguo internaciona Ido" tro distingiĝar de Esperanto kaj Esperantidos, kaj mi near ĝin. ridulo.gif

Kaj mi devar memorigi, ke Mesperanto kaj Edo estar simplas dialektos de Esperanto kaj havar plenan rajton vivi paralele en esperanta medio.

lagtendisto (Voir le profil) 23 mai 2015 16:13:04

Lakiro:Ankaŭ mi ŝatas projekton Edo, ĉar ĝi ankaŭ ne havas finaĵonŝ -oj en la pluralo kaj ŝanĝas ilin je -oŝ.
Ĉu vi ne ŝatas aŭ sonon/prononcon aŭ skribadon de -oj finaĵo?

Altebrilas (Voir le profil) 23 mai 2015 16:15:28

Nun ĝi estas por mi nur lingvo. La idealo povus esti interkompreno inter homoj, sed paroli la saman lingvon ne sufiĉas por krei pacon kaj amikecon: devas esti ankaŭ toleremo, racio (se interkompreno ĉefe baziĝas sur uzado de lingvo) kaj deziro kompreni la penson kaj la kulturon de la aliaj popoloj.

Lakiro (Voir le profil) 23 mai 2015 16:33:06

spreecamper:Ĉu vi ne ŝatas aŭ sonon/prononcon aŭ skribadon de -oj finaĵo?
Jes, mi ne ŝatar fonetikon de la finaĝos -oj, -ojn. ridulo.gif Al mi plaĉar finaĝos -os, -ons. Tio ĉi estar sola cirkonstanco en Esperanto, kiu embarasar bele soni.

Sed kiam mi skribar, do neniam pensar pri fonetika percepto de la lingvo.

Kaj mi ne komprenar homons, kius penar ligi la lingvon kun la pacbatalo aŭ kun la militos. Ajna lingvo estar nur rimedo de la parolado kaj interkompreno.

Eĉ se ĉius homos sur la Tero parolor nur esperante, do la militos estor neeviteblas.

lagtendisto (Voir le profil) 23 mai 2015 17:21:55

Lakiro:Jes, mi ne ŝatar fonetikon de la finaĝos -oj, -ojn. ridulo.gif Al mi plaĉar finaĝos -os, -ons.
En ordo. Dankon.

lagtendisto (Voir le profil) 23 mai 2015 17:25:38

Altebrilas:Nun ĝi estas por mi nur lingvo. La idealo povus esti interkompreno inter homoj, sed paroli la saman lingvon ne sufiĉas por krei pacon kaj amikecon: devas esti ankaŭ toleremo, racio (se interkompreno ĉefe baziĝas sur uzado de lingvo) kaj deziro kompreni la penson kaj la kulturon de la aliaj popoloj.
Mi volus aldoni 'pretemon por kunsento'.

Altebrilas (Voir le profil) 23 mai 2015 19:55:45

spreecamper:
Altebrilas:Nun ĝi estas por mi nur lingvo. La idealo povus esti interkompreno inter homoj, sed paroli la saman lingvon ne sufiĉas por krei pacon kaj amikecon: devas esti ankaŭ toleremo, racio (se interkompreno ĉefe baziĝas sur uzado de lingvo) kaj deziro kompreni la penson kaj la kulturon de la aliaj popoloj.
Mi volus aldoni 'pretemon por kunsento'.
Mi volonte aldonus, me ne komprenis ekzakte ĉu kunsento estas "simpatio" (laŭ etimologia signifo) aŭ interkonsento ?

lagtendisto (Voir le profil) 23 mai 2015 21:18:07

Altebrilas:Mi volonte aldonus, me ne komprenis ekzakte ĉu kunsento estas "simpatio" (laŭ etimologia signifo) aŭ interkonsento ?
Al 'empathie' mi volis montri.

Luib (Voir le profil) 24 mai 2015 07:05:56

Eseranto estas idealo!
Sed klaras, ke Esperanto ne estas la sanigilo kontraŭ ĉiuj malsanaĵoj de la mondo! Sed kontraŭ unu: la lingvan malegalecon inter la parolantoj la anglan kaj la aliaj homoj.

Retour au début