Sinonimoj por la vorto "esperantisto"
de melitopolano, 2015-majo-23
Mesaĝoj: 42
Lingvo: Esperanto
Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-24 18:07:28
Idisto
Loĵbanisto
Tokiponisto
Volapukisto
Interlingvisto
Lideplisto
Karateisto
Ĵudoisto
Sambisto
Tio estas ŝerco!
Christa627 (Montri la profilon) 2015-majo-25 03:19:35
zebst:Mi priferas vorton esperantisto.Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.
kanto pri esperantisto
Christa627 (Montri la profilon) 2015-majo-25 03:23:16
vincas:Ana Pana nomas sin Esperanto-parolanto; sed neniu dubas, ke ŝi estas esperantisto (aŭ pli precize esperantistino).raffadalbo:"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado. Tiaj homoj ne estas multenombraj, sed ili ja ekzistas, do la du aroj ne estas egalaj.Eble esperantisto ne povas esti Esperanto-parolanto. Ja Esperanto-parolanto ne interesiĝas pri la movado dume esperantisto apartenas al la movado. Laŭ mi, esperantistoj kaj Esperanto-parolantoj estas apartaj klasoj.
zebst (Montri la profilon) 2015-majo-25 06:57:30
Christa627:Tre amuza video! Dankon!zebst:Mi priferas vorton esperantisto.Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.
kanto pri esperantisto
sudanglo (Montri la profilon) 2015-majo-25 09:53:30
Oni povas fari distingon inter Esperanto-parolanto kaj Esperantisto, sed ĝenerale ĉiu kiu parolas Esperanton estas konsiderata kiel Esperantisto.
melitopolano (Montri la profilon) 2015-majo-25 10:16:00
sudanglo:verdulo"Verdulo" sonas bonege, sed povas esti asociita kun "malgrandaj verdaj homoj"
lagtendisto (Montri la profilon) 2015-majo-25 10:38:55
Oni povas fari distingon inter Esperanto-parolanto kaj Esperantisto, sed ĝenerale ĉiu kiu parolas Esperanton estas konsiderata kiel Esperantisto.Ĝenerale neniu rajtas fari ion de ĝeneraligo.
lagtendisto (Montri la profilon) 2015-majo-25 10:51:25
vincas (Montri la profilon) 2015-majo-25 11:21:02
sudanglo:Esperantisto - samideano, verdulo, movadano, finvenkisto, raŭmisto, Espevangelisto.Verdaĉulo.
zebst (Montri la profilon) 2015-majo-25 11:34:55
spreecamper:Laŭ mia opinio, la video kaj la kanto estas tre gajaj kaj amuzaj.Christa627:Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.'... Naskiĝis mi en tre trankvila familio en kiu regis granda harmonio ...' Ho, ve. Mi devus drinki multajn de bierojn por eltenu tion. Mi 'malamas' tion tipon de ŝlagroj. Estas tia 'demagogiema'.
Certe ĉiu havas sian guston, - kiom da homoj, tiom da gustoj.
Pri gustoj oni disputi ne devas.