Al la enhavo

Sinonimoj por la vorto "esperantisto"

de melitopolano, 2015-majo-23

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2015-majo-26 21:12:36

Espevangelisto. Haha [:

Christa627 (Montri la profilon) 2015-majo-26 21:21:05

melitopolano:
sudanglo:verdulo
"Verdulo" sonas bonege, sed povas esti asociita kun "malgrandaj verdaj homoj" ridulo.gif
Sed, en la publika opinio, ili tre similas, do tio ne multe gravas ridego.gif.

dbob (Montri la profilon) 2015-junio-08 19:57:43

Iuj:"Verdulo" […] "malgrandaj verdaj homoj" […] ili tre similas […]
Estas nekredeble, ke eĉ en la 21-a jarcento ekzistas personoj, kiuj ankoraŭ parolas pri malgrandaj verdaj homoj. Kia honto! Ili estas GRIZAJ, kaj tute ne verdaj! Fakte, ili estas nek malgrandaj, nek verdaj, nek homoj. Ili estas grizaj eksterteranoj. Ne estas tiel malfacile kompreni ion tian simplan, ĉu?!

Krome, ĉu neniu pripensis, ke se ILI legus ĉi tiajn vortojn per tiel facila lingvo, kiel Esperanto, ILI pli rapide trovos vin je noktomezo, ene de viaj sonĝoj? Kun kia intenco mi tute ne kuraĝas eĉ imagi! Kiom da teruro, kiam vi troviĝos paralizita de hororo kuŝanta sur via lito, plene konscia sed senmovkapabla, senpova; la okuloj fermitaj kiel en profunda dormo, tiel ke de ekstere neniu suspektus la abomeno, kiu interne alproksimiĝas al vi.

Jen nerefutebla pruvo pri tio.
Averto: ne taŭga por sentemaj homoj.

erinja (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:34:28

Estas nenio 'oficiala' aŭ 'scienca' pri la vorto esperantisto. Simple temas pri iu kiu parolas Esperanton, almenaŭ ĝis iu nivelo.

Same, "biciklisto" estas persono kiu ĝuas bicikladon dum sia libertempo; ne temas pri persono kiu science studas biciklojn, aŭ pri profesiulo.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:50:01

Mi ankoraŭ nomas min ankaŭ 'samideanon' ĉar mi vere komprenas ke la ideoj de Zamenhof transcendis la nuran ideon de lingvo. Li estis internaciulo kaj homaranisto - li volis krei ponton inter ĉiuj diversaj popoloj. Eble nuntempe oni nomus min 'idealtiston' kaj en Usono estas konsiderate 'malmoderna' esti 'internaciema' - oni titolas nin de 'naivaj', 'nerealistaj', ktp. La plej aĉiga estas 'arboĉirkaŭbrakemulo' ĉar 'idealistoj' volas savi la arbojn kontraŭ profitserĉaj firmaoj. Do en Usono, profitemulo estas bonulo, idealistoj estas malamenda. [Povra Usono!]

amigueo (Montri la profilon) 2015-julio-28 12:53:07

ojna, ojnulo = esperantisto aŭ esperantulo (ŝerce)

klarigo: "ojn" etsas ofta kaj elstara finaĵo en Esperanto, do OJNO povas ŝerce anstataŭi ESPERANTOn.

varianto pli longa kaj memklariga estas "parolanto de la ojnajnojna lingvo". ŝerca sinonimo estas sinonimo.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-28 14:55:16

Ĉu iu ne jam proponis esperantofono (Espérantophone, Esperantohablante, эсперантофон)?

tommjames (Montri la profilon) 2015-julio-28 16:39:10

Tempodivalse:Ĉu iu ne jam proponis esperantofono (Espérantophone, Esperantohablante, эсперантофон)?
Mi ne tre ŝatas tiun vorton, pro jama radiko fon- ('esperantofono' povus esti mislegita kiel 'esperanto-fono' ).

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-28 17:27:23

tommjames:
Tempodivalse:Ĉu iu ne jam proponis esperantofono (Espérantophone, Esperantohablante, эсперантофон)?
Mi ne tre ŝatas tiun vorton, pro jama radiko fon- ('esperantofono' povus esti mislegita kiel 'esperanto-fono' ).
esperantofon/o

Pruntaĵo de la hispana, angla, kaj franca lingvoj (kaj verŝajne aliaj eŭropaj), laŭ la 15-a regulo ...

Mi preferus tamen esperantistoesperantoparolanto, ĉar miaopinie estas pli bone krei kunmetitajn vortojn el jamaj radikoj ol sennecese enigi novajn.

tommjames (Montri la profilon) 2015-julio-28 20:32:12

esperantofon/o
Jes mi scias, estas nur ke mi ne ŝatas novajn radikojn kiuj aspektas kiel kunmetaĵoj de aliaj radikoj. Sed tio estas nur mia persona prefero, kaj mi supozas ke post la enlingviĝo tiaj vortoj ne tro konfuzas.

Ĉu 'Esperantisto' vere estas tro "grava kaj oficiala"? Mi devas diri ke mi neniam tiel perceptis ĝin. Sed se uzi alian vorton, ankaŭ mi verŝajne dirus 'esperantoparolanto'.

Reen al la supro