Sinonimoj por la vorto "esperantisto"
од melitopolano, 23. мај 2015.
Поруке: 42
Језик: Esperanto
vincas (Погледати профил) 26. мај 2015. 21.12.36
Christa627 (Погледати профил) 26. мај 2015. 21.21.05
melitopolano:Sed, en la publika opinio, ili tre similas, do tio ne multe gravas .sudanglo:verdulo"Verdulo" sonas bonege, sed povas esti asociita kun "malgrandaj verdaj homoj"
dbob (Погледати профил) 08. јун 2015. 19.57.43
Iuj:"Verdulo" […] "malgrandaj verdaj homoj" […] ili tre similas […]Estas nekredeble, ke eĉ en la 21-a jarcento ekzistas personoj, kiuj ankoraŭ parolas pri malgrandaj verdaj homoj. Kia honto! Ili estas GRIZAJ, kaj tute ne verdaj! Fakte, ili estas nek malgrandaj, nek verdaj, nek homoj. Ili estas grizaj eksterteranoj. Ne estas tiel malfacile kompreni ion tian simplan, ĉu?!
Krome, ĉu neniu pripensis, ke se ILI legus ĉi tiajn vortojn per tiel facila lingvo, kiel Esperanto, ILI pli rapide trovos vin je noktomezo, ene de viaj sonĝoj? Kun kia intenco mi tute ne kuraĝas eĉ imagi! Kiom da teruro, kiam vi troviĝos paralizita de hororo kuŝanta sur via lito, plene konscia sed senmovkapabla, senpova; la okuloj fermitaj kiel en profunda dormo, tiel ke de ekstere neniu suspektus la abomeno, kiu interne alproksimiĝas al vi.
Jen nerefutebla pruvo pri tio.
Averto: ne taŭga por sentemaj homoj.
erinja (Погледати профил) 09. јун 2015. 15.34.28
Same, "biciklisto" estas persono kiu ĝuas bicikladon dum sia libertempo; ne temas pri persono kiu science studas biciklojn, aŭ pri profesiulo.
robbkvasnak (Погледати профил) 09. јун 2015. 15.50.01
amigueo (Погледати профил) 28. јул 2015. 12.53.07
klarigo: "ojn" etsas ofta kaj elstara finaĵo en Esperanto, do OJNO povas ŝerce anstataŭi ESPERANTOn.
varianto pli longa kaj memklariga estas "parolanto de la ojnajnojna lingvo". ŝerca sinonimo estas sinonimo.
Tempodivalse (Погледати профил) 28. јул 2015. 14.55.16
tommjames (Погледати профил) 28. јул 2015. 16.39.10
Tempodivalse:Ĉu iu ne jam proponis esperantofono (Espérantophone, Esperantohablante, эсперантофон)?Mi ne tre ŝatas tiun vorton, pro jama radiko fon- ('esperantofono' povus esti mislegita kiel 'esperanto-fono' ).
Tempodivalse (Погледати профил) 28. јул 2015. 17.27.23
tommjames:esperantofon/oTempodivalse:Ĉu iu ne jam proponis esperantofono (Espérantophone, Esperantohablante, эсперантофон)?Mi ne tre ŝatas tiun vorton, pro jama radiko fon- ('esperantofono' povus esti mislegita kiel 'esperanto-fono' ).
Pruntaĵo de la hispana, angla, kaj franca lingvoj (kaj verŝajne aliaj eŭropaj), laŭ la 15-a regulo ...
Mi preferus tamen esperantisto aŭ esperantoparolanto, ĉar miaopinie estas pli bone krei kunmetitajn vortojn el jamaj radikoj ol sennecese enigi novajn.
tommjames (Погледати профил) 28. јул 2015. 20.32.12
esperantofon/oJes mi scias, estas nur ke mi ne ŝatas novajn radikojn kiuj aspektas kiel kunmetaĵoj de aliaj radikoj. Sed tio estas nur mia persona prefero, kaj mi supozas ke post la enlingviĝo tiaj vortoj ne tro konfuzas.
Ĉu 'Esperantisto' vere estas tro "grava kaj oficiala"? Mi devas diri ke mi neniam tiel perceptis ĝin. Sed se uzi alian vorton, ankaŭ mi verŝajne dirus 'esperantoparolanto'.