Skip to the content

Sinonimoj por la vorto "esperantisto"

by melitopolano, May 23, 2015

Messages: 42

Language: Esperanto

Lakiro (User's profile) May 24, 2015, 6:07:28 PM

Esperantisto
Idisto
Loĵbanisto
Tokiponisto
Volapukisto
Interlingvisto
Lideplisto
Karateisto
Ĵudoisto
Sambisto ridulo.gif ridulo.gif

Tio estas ŝerco! ridulo.gif

Christa627 (User's profile) May 25, 2015, 3:19:35 AM

zebst:Mi priferas vorton esperantisto.
kanto pri esperantisto
Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.

Christa627 (User's profile) May 25, 2015, 3:23:16 AM

vincas:
raffadalbo:"Esperanto-parolantoj" estas supozeble pli granda aro. Ĝi enhavas la esperantistojn, sed ankaŭ aliajn homojn, kiuj kapablas paroli esperanton sed ne interesiĝas pri la movado. Tiaj homoj ne estas multenombraj, sed ili ja ekzistas, do la du aroj ne estas egalaj.
Eble esperantisto ne povas esti Esperanto-parolanto. Ja Esperanto-parolanto ne interesiĝas pri la movado dume esperantisto apartenas al la movado. Laŭ mi, esperantistoj kaj Esperanto-parolantoj estas apartaj klasoj.
Ana Pana nomas sin Esperanto-parolanto; sed neniu dubas, ke ŝi estas esperantisto (aŭ pli precize esperantistino).

zebst (User's profile) May 25, 2015, 6:57:30 AM

Christa627:
zebst:Mi priferas vorton esperantisto.
kanto pri esperantisto
Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.
Tre amuza video! Dankon! ridulo.gif

sudanglo (User's profile) May 25, 2015, 9:53:30 AM

Esperantisto - samideano, verdulo, movadano, finvenkisto, raŭmisto, Espevangelisto.

Oni povas fari distingon inter Esperanto-parolanto kaj Esperantisto, sed ĝenerale ĉiu kiu parolas Esperanton estas konsiderata kiel Esperantisto.

melitopolano (User's profile) May 25, 2015, 10:16:00 AM

sudanglo:verdulo
"Verdulo" sonas bonege, sed povas esti asociita kun "malgrandaj verdaj homoj" ridulo.gif

lagtendisto (User's profile) May 25, 2015, 10:38:55 AM

Oni povas fari distingon inter Esperanto-parolanto kaj Esperantisto, sed ĝenerale ĉiu kiu parolas Esperanton estas konsiderata kiel Esperantisto.
Ĝenerale neniu rajtas fari ion de ĝeneraligo.

lagtendisto (User's profile) May 25, 2015, 10:51:25 AM

Christa627:Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.
'... Naskiĝis mi en tre trankvila familio en kiu regis granda harmonio ...' Ho, ve. Mi devus drinki multajn de bierojn por eltenu tion. Mi 'malamas' tion tipon de ŝlagroj. Estas tia 'demagogiema'. okulumo.gif

vincas (User's profile) May 25, 2015, 11:21:02 AM

sudanglo:Esperantisto - samideano, verdulo, movadano, finvenkisto, raŭmisto, Espevangelisto.
Verdaĉulo.

zebst (User's profile) May 25, 2015, 11:34:55 AM

spreecamper:
Christa627:Jen alia, pli interesaspekta video de la sama kanto.
'... Naskiĝis mi en tre trankvila familio en kiu regis granda harmonio ...' Ho, ve. Mi devus drinki multajn de bierojn por eltenu tion. Mi 'malamas' tion tipon de ŝlagroj. Estas tia 'demagogiema'. okulumo.gif
Laŭ mia opinio, la video kaj la kanto estas tre gajaj kaj amuzaj.
Certe ĉiu havas sian guston, - kiom da homoj, tiom da gustoj.
Pri gustoj oni disputi ne devas. okulumo.gif

Back to the top