Tartalom

Sinonimoj por la vorto "esperantisto"

melitopolano-tól, 2015. május 23.

Hozzászólások: 42

Nyelv: Esperanto

StefKo (Profil megtekintése) 2017. november 29. 19:43:16

thyrolf:bedaŭrinde la vorto "verdammen" signifas "malbeni" en la germana.
Eble:
Verdumo - Esperanto
Verdumi - paroli esperante (ekz. Verdumu - ne parolu angle!)
Verdumulo - esperantisto (ekz. Verdumuloj el ĉiuj landoj - vi kuniĝu!)
Verdumuli - esti esperantisto (ekz. Mi denove verdumulis kaj ĝojas pro tio)
Verdumeco - esperantismo (ekz. nia devizo: VERDUMECO - FUTURO POR TERANOJ! ridulo.gif)
Je Verdumo! - ĵuro (Je Verdumo, mi ne elpensis tion!)

Ĉiuj vortoj skribitaj grandlitere.

vincas (Profil megtekintése) 2017. december 3. 9:26:51

Cselényi Péter
Laux mi la "esperantisto " devas esti redifinata.Esperantisto:kiu estas adepto de la lingvo kaj de l' movado .
Kompreneble ne estas egale el la vidpunkto de l'esperantisteco, ke iu pro kio kaj por kio uzas Eon.
Mi legis:
1.esperantisto=kiu uzas Eon
2.malesperantisto=kiu ne uzas Eon
3.esperantemulo=kiu ne uzas, ne parolas Eon, sed volas, ke Eo farigxu internacia, mondlingvo ktp.
4.malesperantemulo=kiu ne uzas, ne parolas Eon kaj ne volas , ke gxi farigxu internacia, mondlingvo ktp.
(+esperantismano=kiu parolas kaj helpas Eon.Se mi scias bone, jam ankaux la unua kongreso (1905) parolis pri esperantismanoj.)

Vissza a tetejére